Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
lun 27 apr. 2026
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza Partito radicale
Partito Radicale Giorgio - 23 luglio 1992
ERA-CODICE DA MOSCA
Quella che segue è la relazione di Michail Certilov da Mosca sulla riunione tenuta recentemente a San Pietroburgo dagli iscritti e aderenti alla "Esperanto" Radikala Asocio delle Repubbliche dell'ex Unione sovietica (su circa 170 iscritti, i partecipanti sono stati 25).

La kunveno de ERAanoj

La 5-6an de julio apud Sankt-Peterburgo okazis kunveno de membroj de ERA enkadre de tradicia junulara esperantista tendaro OkSEJT-33. La kunvenon partoprenis c'irkau 25 ERAanoj elnau urboj de Rusio, Ukrainio kaj Litovio. Okazis komuna kunveno-prezento pri ERA kaj TRP al esperantistoj - neradikaluloj kaj du laborkunsidoj de ERAanoj.

Estis pridiskutitaj jenaj demandoj:

1) pri rublaj kotizoj de ERA,

2) pri proponoj por la statuto de TRP,

3) pri alvoko al parlamentanoj,

4) pri programo pri enkonduko de Esperanto-uzado en internaciajn rilatojn inter ekssovetiaj landoj.

Decidoj de la kunveno:

1. La kunveno proponas por 93a jaro la kotizon de ERA - 30 rbl (proponante tion, la kunveno kalkulis nur necesajn aktualajn pos'telspezojn);

2. La kunveno opinias, ke la estraro de ERA proponu al la 36a kongreso de TRP: s'ang'ante la statuton de TRP formuligi frazon pri oficialaj lingvoj tiel:

"36 Kongreso de Radikala Partio decidas akcepti kiel oficialaj lingvoj la italan, anglan kaj Esperanto, kiel neutrala internacia lingvo, kaj ankau c'iu lingvo en kiu parolas pli ol kvinono de partianoj, sed kiel laboraj lingvoj la italan, anglan kaj Esperanton."

Kiel laboraj lingvoj enkonduki ceterajn lingvojn ne estas senco pro ekonomiaj kauzoj. Oficialaj lingvoj povas esti ankau ceteraj lingvoj, se oni konsistigas pli ol kvinonon de la partia membraro>.

Estas ankau propono al la estraro proponi al la kongreso, s'ang'ante enkondukan artikolon de la statuto, aldoni al g'i frazojn pri sinrilato de la partio al lingva subpremo de grandaj naciaj kulturoj rilate al lingvoj kaj naciaj minoritatoj kaj pri sinrilato al la internacia lingvo.

3. La kunveno pridiskutis lingvan situacion en ekssovetiaj landoj. La registaroj kaj parlamentoj dume uzas inter si kiel labora lingvo la rusan. Tamen kontraurusiaj inklinoj devigas s'ang'i la laboran lingvon. Serc'ante la lastan oni plej ofte elektas la anglan. En mezlernejoj kaj superlernejoj oni nun intencas malpli instrui la rusan sed pli la anglan. Sekve nun eblas diri pri transira periodo de unu internacia komunikilo al la alia. Kaj tiu c'i periodo estas favora por Esperanto-proponoj.

La kunveno decidis ellabori ruslingvan alvokon al c'iuj parlamentanoj de ekssovetiaj landoj. Dum la kunveno oni ellaboris skemon de la alvoko. Oni komisiis al la Moskva Kunordiga Komitato prepari projekton de la alvoko kaj dissendi g'in al c'iuj membroj de ERA el eksSovetio por konfirmo.

4. La kunveno pridiskutinte la programon de enkonduko de Esperanto kiel internacia lingvo sur teritorio de eksSovetio, opinias, ke g'i devas esti c'iuflanka, tus'i c'iujn sferojn de socia vivo kaj devas esti longdaura, multjara. En komenca periodo g'i devas pli tus'i klerigan, sciencan kaj amaskomunikan sistemojn.

Dum la kunveno oni proponis al AsAIS (Asocio subtena por Akademio Internacia de la Sciencoj) ellabori projekton de la programo, por g'in poste proponi al la parlamentoj. Post la kunveno la Kunordiga Komitato traktinte kun prezidanto de AsAIS S.Kuznecov en Moskvo tamen decidis, ke la programo devas esti rezulto de laboro de interparlamenta komisiono. G'i invitos al kunlaboro fakulojn, inter kiuj ankau AsAIS povas aktive partopreni kaj proponi propran projekton. Tial celo de la alvoko al parlamentanoj povas esti subteno de fondo de la komisiono.

Moskva Kunordiga Komitato de ERA-KODO

22 julio 1992

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail