DUA SESIO DE LA TRIDEKSESA KONGRESO DE LA TRANSLANDA
RADIKALA PARTIO
RADIO-TELEMATIKA KONTAKTIGO ESPERANTLINGVE
AL LITERATURAJ TRADICIOJ DE LA TUTA TERO
EN PROJEKTO POR RADIO RADICALE KAJ AGORA'
(R.-T.K.E.L.T.)
Dum , kun la konkludo de la preskau 2.000 jara Agho de
Fishoj , estas aperanta siavice la postvenanta ciklo , jam
anoncita kiel tiu de la Akvario , celanta saghon atingi ,
la Translanda Radikala Partio ,
kun centoj da homoj demokrate elektitaj al politikaj kaj
administraj postenoj , en dekoj da regionoj de la Tero ,
nun partoprenantaj en sia Federacia Konsilantaro ,
kun la volo vidi mondon federacie unuighitan malkashita
de multaj miloj da siaj membroj ,
kun esperanto , lingvo kies uzadon ghi , kiel partio ,
estas spertanta translande la utilecon kaj la dignecon por
chiuj ,
kun la servo AGORA' , kiu jam estas tutmonda telematika
realo , kaj
kun RADIO RADICALE , pretighanta havi sian vochon
kaptebla per satelito el la kontinento de la du Amerikoj al
Europo kaj al Afriko , el la Meza Oriento al Tibeto kaj al
Japanio , el la borea nordo ghis l' australa sudo ,
la Nova Partio
havas la necesajn kaj sufichajn fortojn por :
komenci novtipan eldonan programon celanta helpi chiun
homon , el chiu popolo , el chiu civilizacio , sin ebligi
kontakti skribitajn kaj parolatajn tradiciojn de aliuloj ,
kaj kontaktigi la proprajn , en intershangho akompananta ege
deziratan federacian unuighon de la tuta Tero , per gefrata
komuniigho de memoroj al chiu homo transdonitaj en sia
propra patrina lingvo , dum la baza kultura unuigho de nia
Planedo alproksimighas .
KOMITATO POR LA ARKIVIGO DE LA LITERATURAJ TEKSTOJ
SKRIBITAJ KAJ/AU PAROLATAJ EN LA ORIGINALAJ LINGVOJ
KAJ TRADUKITAJ EN LA INTERNACIAN (K.A.L.T.I.)
La K.A.L.T.I.
el chiuj partoj de la Tero , estu alloganta , en nian
projekton , grupojn kaj homojn , kiel , ekzemple , jenaj :
FEDERACIA KONSILANTARO DE LA TRANSNACIA RADIKALA PARTIO
UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO
ESPERANTO-PEN CLUB
INTERNATIONAL PEN CLUB
KOOPERATIVO DE LITERATURA FOIRO
A.R.E.D.A.
OOMOTO INTERNACIA FAKO
BAHAA ESPERANTO-LIGO
DALAI LAMA
SATHYA SAI BABA
BABA BEDI
BERNARDINO DEL BOCA
SAT AMIKARO
TUTMONDA ESPERANTISTA VEGETARANA ASOCIO
J.C.WELLS
UMBERTO ECO
GIORGIO SILFER
UNIONE ESPERANTISTI CATTOLICI ITALIANI
RADIO VATIKANA
CARLO SARANDREA
PERLA ARI MARTINELLI
LILIA FABRETTO
CARLO MINNAJA
RENATO CORSETTI
ARTURO SCHWARZ
kiuj , helpate , ekzemple , de :
bibliotekoj , arkivoj , universitataj institutoj ,
ambasadejoj , eldonejoj , U.N.E.S.C.O. kaj iuj oficejoj de
U.N. , brodkastaj retoj , informaj bankoj , antropologiaj
muzeoj ,
estu arkivantaj literaturajn tekstojn , tradukitaj en la
internacian lingvon el la originalaj lingvoj kaj dialektoj
de l' mondo , disponeblaj en skribita kaj/au parolata
(surbendigita) formo , por esti proponataj , al tiuj kiuj
bezonas koni pri ili , per niaj radiofonia kaj telematika
servoj .
ANONCO KAJ DEBUTO DE LA SERVO RADIO-TELEMATIKA
Tuj post la difino de necesaj interkonsentoj , RADIO
RADICALE kaj AGORA' estu devigitaj anonci la baldauan
debuton de la servo , invitante samtempe indiki tekstojn
urghe bezonataj de la instruistoj kaj de la lernantoj , por
permesi al la lernejoj , surtute al tiuj vojaghantaj por la
nomadaj gejnfanoj , tuj telematike printi kaj surbendigi
petitajn literaturajhojn .
ELEKTO DE TEKSTOJ JAM DISPONEBLAJ PER KIUJ DEBUTI
Jam chi-estas pluraj tradukoj en la internacian de
literaturaj verkoj inter kiuj elekti mulkolora listo da
specimenoj proponendaj.
Oni invitu proponi al la komitato listojn da specimenoj
kiujn oni intencus elekti .
ARKIVOJ DE LA RADIO-TELEMATIKA SERVO CELE DE TIES KONTINUECO
La radio-telematikaj arkivoj estas sekurigontaj la
plidaurigon de la servo donota al estontaj petoj per fonto
da literaturaj tekstoj tre utila por formi bazan kulturon de
unuighinta mondo , por kiun atingigi ni klopodas .
------------------------------------------------------------