Varna, dimanchon la 9an de januaro 1994.
En la urbo che la Nigra Maro okazis asembleo de la bulgaraj membroj de la Radikala Partio transnacia, malfermita al la partopreno de chiuj civitanoj.
Post la raporto de la kunordiganto de la aktivecoj en Bulgario, Michele Boselli, granda parto de la asembleo estis dedichita al la temo lingvo internacia Esperanto: intervenis la sekretario de la Esperanto Radikala Asocio, Giorgio Pagano, kaj la prezidanto de la Bulgara Esperanto-Asocio, Kiril Popov.
La debato estis vigla, animita de pli ol cent personoj kiuj plenigis la salonon, el kiuj dek membrighis al la RP.