Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
lun 21 apr. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza Partito radicale
Partito Radicale Nikolaj - 23 febbraio 1995
MOSKVO: SEMAJNO DE INTERNACIA AMIKECO

Lastan semajnon de februaro c'iujare okazas Semajno de Internacia Amikeco. Dum g'i c'iu devas rememori, ke amikeco ne konas limojn - lingvajn, politikajn, religiajn... C'iu povas partopreni la Semajnon,kiel minimumo sendinte bildkartojn al siaj geamikoj.

Kadre de la Semajno pluraj packreaj organizoj kaj movadoj (ekzemple, g'emelurboj) arang'as lekciojn, diskutojn, ekspoziciojn k.t.p. Aktive agas por la Semajno geesperantistoj. Tio estas nature: ja la internacia neutrala lingvo Esperanto estis kreita por celoj de plifirmigo de paco, interkomprenig'o kaj amikeco en la tuta mondo sur egalrajteca bazo, sen premo de ies rajtoj.

En nia lando arang'ojn de la Semajno koordinas Rusia Esperantista Unio kun helpo de "Esperanto"-Radikala Asocio. En diversaj urboj Esperanto-kluboj dissendadas gratulojn al kolegoj el aliaj landoj, aligas al kursoj de la lingvo de amikeco, okazigas renkontig'ojn kun eksterlandaj gastoj kaj kontraumilitajn mitingojn.

En tiu c'i jaro REU precipe aktive elpas'as kontrau naciecaj kaj imperiecaj tendencoj, kreskantaj en Rusio, kulmino de kiuj ig'is milito en C'ic'enio. C'iuj arang'oj de la Semajno estas viva ekzemplo de kontraustaro al tiuj tendencoj, efika alternativo de milito.

La 1-an de marto en Moskvo publikan lekcion kaj ekspozicion de literaturo lau temo "Esperanto kaj internacia amikeco" organizas Urba Esperanto-Klubo "Lev Tolstoj" kun helpo de moskvaj membroj de "Esperanto"-Radikala Asocio.

Moskva koordina komitato de ERA:

Trubnaja 25-2-49,

RU-103051, Moskvo

Tel/faks (095) 9239127

E-mail: n.khramov@agora.stm.it

La estraro de REU:

P.f.57,

RU-105318, Moskvo

Tel. (095) 2460932

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail