La 21an de septembro en moskva oficejo de la Transnacia Radikala Partio okazis labora renkontigxo de membroj de Rusia Esperantista Unio (REU) kaj "Esperanto" Radikala Asocio (ERA). Inter reprezentantoj de REU estis krom ceteraj prezidanto de la Unio Nikolao Gudskov, estraranoj de REU Viktoro Arolovicx, Irina Goncxarova. "Esperanto" Radikala Asocio estis reprezentita de Mikaelo Cxertilov - membro de Kunordiga komitato de ERA en Rusio.
Kiel rezulto de la renkontigxo igxis programo de komuna organizado de Ago-tago por la rajto je la lingvo internacia.
La programo enhavas kolektadon de subskriboj ekde la 1a gxis la 5a de oktobro sur strato Arbat (Moskvo) sub la Alvoko al Europa Parlamento kaj aliaj Europaj institucioj pri problemoj de multlingveco, lingva egalrajteco kaj problemoj de uzado de la internacia lingvo Esperanto en europa kaj monda praktiko.
La 3an de oktobro estas planata okazigo de gazetara konferenco en eldonejo "Progress" (Zubovskij b-r. 17, k.330).
La 5an de oktobro apud ministeriejo pri eksterlandaj aferoj okazos pikedo, dum kiu oni transdonos malfermitan leteron al ministro pri eksterlandaj aferoj A.Kozirev, en kiu oni proponas, ke Rusio, dedicxe al 50-jarigxo de UN, elpasxos kun iniciato akcepti "planon de Harry" (projekto, proponita de eksambasadoro de Australio en UN Ralph Harry), kio ebligos dum kvinjara periodo fari Esperanton labora lingvo de UN.
Por Ago-tago estas preparitaj flugfolioj kaj komunikilo por gazetaro.
Mikaelo Cxertilov, tel./faks. (095)9239127
P.f.21, RU-143000, Moskva-Odincovo-6, RUSIO