Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
gio 27 feb. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza Partito radicale
Partito Radicale Sergey - 28 settembre 1995
Esperanto: informo por amaskomunikiloj
50 JAROJ DE UN - 50 JAROJ DE LA LINGVA MALEGALRAJTECO

Aldonaj informoj cxe:

Rusia Esperantista Unio (REU),

a/k 57, RU-105318 Moskvo;

"Esperanto" Radikala Asocio (ERA)

Trubnaja ul. 25-2-49, RU-103051 Moskvo;

tel.fakso +7-095-9239127.

La 5-an-7-an de septembro 1995 esperantistoj de la tuta mondo arangxas la tradician Ago-Tagon. CXi-jare gxi estas dedicxita al 50-jarigxo de UN, kiu estas celebrata la 24-an de oktobro 1995.

Dum 50 jaroj UN atingis signifajn sukcesojn, subtenante la pacon sur nia planedo, kaj gxiaj apartaj malsukcesoj ne devas sxirmi tiun gxian kolosan meriton: sen agoj de UN kvanto de armitaj konfliktoj kaj ties sangaj sekvoj estus nemezureble pli grandaj. Grandas ankaux merito de UN pri la disvastigo de la ideo pri la homaj rajtoj, kaj akceptita de gxi Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj servis kaj servas brida faktoro por reprezaliaj regximoj kaj por regximoj, kiuj sen influo de UN igxus reprezaliaj.

Tamen, kvankam UN proklamas sian adeptecon al la homaj rajtoj, paco kaj demokratio, gxi faris gxis nun nenion por krei kondicxojn por egalrajta komunikado inter popoloj, kaj anstataux tio faras politikon de subteno de tiel nomataj "mondaj lingvoj". Tia politiko, unue, estas ne justa (granda parto de popoloj, parolantaj lingvojn, ne sukcesintaj igxi "mondaj", suferas pro vera subpremo flanke de pli multnombraj aux ekonomie pli evoluintaj popoloj, parolantaj "privilegiitajn" lingvojn, kio elvokas neeviteblajn protestojn - ni rememoru: disfalo de USSR komencigxis de la legxoj pri la lingvoj), kaj, due, estas tre multekosta (elspezoj por multfojaj tradukoj de lingvo al lingvo, dungado de armeo da interpretistoj forvoras la leonan parton de la bugxeto de UN mem, kaj same en aliaj internaciaj organizoj).

Sed duoble pli longe, ol UN, ekzistas socia movado, praktikanta kaj propagandanta modelon de vere justa kaj rezultodona internacia komunikado. Gxi estas komunumo de esperantistoj - homoj, parolantaj etne neuxtralan (t. e. apartenantan al cxiuj popoloj, sed al neniu aparte) lingvon Esperanton. Esperantistoj logxas en cxiuj kontinentoj, en granda plimulto de la landoj, kaj surbaze de sia mirinda lingvo disvolvas internacian kulturon, bazitan sur principoj de egalrajteco de la popoloj, homaj rajtoj, paco kaj toleremo.

Por proksimigi efektivigxon de la idealoj, al kiuj strebas UN, necesas, ke UN kaj aliaj internaciaj organizoj komprenu gravecon de la egalrajteco de CXIUJ lingvoj en internacia komunikado kaj pruntu la manieron de tia egalrajta komunikado de la esperantistoj.

Sed, dum en tiuj organizoj kompreno de graveco de la principoj de justa komunikado ne maturigxis, cxiu homo povas aligxi al la jam ekzistanta komunumo, praktikanta tian komunikadon, kaj surbaze de sia sperto eksenti avantagxojn de vera internaciismo. Por tio necesas nur ellerni la lingvon Esperanton (kio postulas 5 gxis 10-oble malpli da tempo, ol samnivela lernado de ajna alia lingvo).

La rusiaj esperantistoj arangxos la 5-an de oktobro de la 12-a gxis la 18-a horo manifestacion-pikedadon apud Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Rusio sur strato Arbat, kun disdonado de flugfolioj pri Esperanto kaj transdonos malfermitan leteron al Ministro de eksteraj aferoj Andrej Kozyrev, en kiu proponas, ke Rusio, okaze de 50-jarigxo de UN, iniciatu akcepton de la "plano Harry" (projekto, proponita de la eksa auxstralia ambasadoro cxe UN Ralph Harry), kiu permesus dum 5 jaroj fari Esperanton laborlingvo de UN kaj, tiamaniere, establi pli justan lingvopolitikon kaj ankaux signife malpliigi administrajn elspezojn en tiu cxi internacia organizo. Tia iniciato montrus Rusion vere granda potenco.

En kadroj de la Ago-Tago "Esperanto" Radikala Asocio (ERA) de la 1-a gxis la 5-a de oktobro organizos kkolektadon de subskriboj en la strato Arbat de la 18-a gxis la 20-a horo sub alvoko al la Euxropa parlamento kaj aliaj Euxropaj institucioj pri enkonduko de Esperanto kiel laborlingvo.

Gazetara konferenco pri la internacia Ago-Tago de esperantistoj, dedicxita al 50-jarigxo de UN okazos la 3-an de oktobro je la 14.00 en la eldonejo "Progreso" en Moskvo.

Apendico

Malfermita letero

al Ministro de eksteraj aferoj de Rusia Federacio

Andrej Kozyrev

Altestimata s-ro Kozyrev!

24-an de oktobro 1995 la tuta monda komunumo celebras 50-jarigxon de Unuigxintaj Nacioj. Por ni estas agrable, ke cxe la fondo de UN estis Sovetunio, kies jura heredanto estas la nuna Rusia Federacio - konstanta membro de la Sekureca Konsilio. Tial la rolon de Rusio en la estonta evoluo de UN ne eblas supertaksi.

La rolo de UN en la konservado de la paco sur Tero en la periodo post la dua mondmilito, en la disvastigo de principoj de la homaj rajtoj kaj demokratio estas tre granda, kaj apartaj malsukcesoj de UN ne povas malhelpi agnoski gxiajn meritojn. Tamen, bedauxrinde, estas terenoj, sur kiuj UN malsekvas siajn principojn. Mi aludas la politikon de subteno de tiel nomataj "mondaj lingvoj", kia politiko esence kondukas al diskriminacio de malmultnombraj aux ekonomie malpli evoluintaj nacioj kaj donas sendubajn avantagxojn, inter ili la ekonomiajn, al nacioj la plej multnombraj kaj ekonomie evoluintaj. Estante aktiva membro de UN kaj farante nenion por sxangxi la ekzistantan situacion, Rusio kvazaux silente subtenas tian lingan politikon, kvankam sekvoj de la lingva diskriminacio povas esti tre seriozaj, ekzemplo de kio estas disfalo de USSR.

Alternativo de la kuranta praktiko ekzistas, kaj gxi estas konata jam pli ol 100 jarojn: tio estas uzado en la internacia komunikado, kaj speciale en laboro de internaciaj organizoj, de la etne neuxtrala lingvo. Rezulte de pli ol centjara praktiko kaj venko super multnombraj konkurantaj variantoj, kiel plene tauxga por tiu rolo lingvo montris sin la lingvo Esperanto. La monda komunumo de esperantistoj, nombranta centmilojn da homoj, praktikas principojn de egalrajteco, paco, toleremo kaj demokratio en la internacia komunikado, disvolvante vere internacian kulturon.

Esperantistoj ellaboris detalajn planojn por enkonduki Esperanton kiel laborlingvon en internaciajn organizojn. Por UN tian lauxpasxan planon proponis la eksa ambasadoro de Auxstralio cxe UN Palph Harry. Akcepto de la "plano Harry" kondukus ne nur al establo en UN de pli justa ordo, sed ankaux al signifa malpliigxo de administraj elspezoj, pro granda sxparo je elspezoj por tradukado kaj interpretado, jam post 4-5 jaroj; kaj la liberigxontajn rimedojn oni povus direkti al pli efektiva plenumo de la programoj de UN. Akcepto de Esperanto kiel laborlingvo permesus ankaux malpliigi kvanton da tradukistaj eraroj, kaj sekve - da diplomatiaj komplikigxoj. Se cxju teksto, cxiu parolado tradukigxos de cxiu nacia lingvo al la neuxtrala Esperanto, kaj de la lasta - al cxiu nacia lingvo, suficxos, ke cxiu nacia delegacio havu tradukistojn-esperantistojn, kaj bezono je komplikaj multlingvaj kaj multsxtupaj tradukoj forfalos.

Ni, la rusiaj esperantistoj, proponas, ke Rusio je la okazo de 50-jarigxo de UN, iniciatu en UN akcepton de la "plano Hurry", kontribbuante tiel al establo de pli justa monda lingva politiko kaj montrante sin kiel vera granda potenco.

Laux komisio de la Estraro de REU

Prezidanto de REU

N. L. Gudskov

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail