Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mer 26 feb. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza Partito radicale
Partito Radicale Nikolaj - 3 ottobre 1995
Surstrata kolektado de subskriboj en kadro de Esperanto Ago-tagoj.

Ekde la 1a de oktobro en kadroj de Esperanto-agotagoj kaj la kampanjo por la rajto je la lingvo internacia fare de ERA-membroj ("Esperanto" Radikala Asocio) kaj membroj de Rusia esperantista unio en Moskvo estis organizita surstrata tablo por kolekto de subskriboj sub la alvoko al europa parlamento kaj aliaj europaj institucioj favora al la internacia lingvo Esperanto. La arangxo estis okazita sur centra strato por piedirantoj Arbat. Dum unuaj tri tagoj estis kolektitaj pli ol 120 subskriboj kaj pli ol dudek kvin mil rubloj por la kampanjo. La kolektado estis okazita kun disdono de flugfolioj pri Transnacia Radikala Partio, "Esperanto" Radikala Asocio, Universala Esperanto-Asocio, Rusia Esperantista Unio kaj pri la internacia lingvo Esperanto. Okazis interparolo kun, venintaj al la tablo, jxurnalistoj el televida kompanio NTV (Sendependa Televido) pri organizo de intervjuo pri Ago-tagoj. Cxe la surstrata tablo dejxoris membroj de ERA Mikaelo Cxertilov, Irina Goncxarova, Paul Bruhxis, Georgij A.Tujakin kaj m

ultaj aliaj geesperantistoj kaj geradikaluloj.

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail