ECOSOC
ALDONO PRI INTERNACIA HELP-LINGVO
1. La problemo de internacia komunikado en la nuntempa mondo alprenas rimarkindan gravecon en internaciaj instancoj, tute aparte cê Unuigîntaj Nacioj, kie reprezentantoj de la popoloj de nia planedo debatas pri gravaj temoj kiel paco kaj sekureco.
2. La kosto por tradukado kaj interpretado al la ses oficialaj lingvoj de la Gênerala Asembleo (araba, cîna, angla, franca, rusa, hispana) jam konsistigas kvinonon de la budgêto de UN. Se ni konsideras la sperton de Eûropa Unio kaj de gîaj instancoj, kie tiuj kostoj atingas du kvinonojn de la tuta budgêto, ni povas imagi kiel la kostoj de UN plie grandigûs se aliaj lingvoj estus alprenataj, kiel kelkaj el ili povus rajti surbaze de la nombro de la parolantoj aû de la landoj, kiuj uzas ilin (ekzemple: la hinda, la germana, la indonezia, la itala, la japana, la portugala).
3. La memkomprenebla malebleco uzi cîujn lingvojn de membro-s^tatoj metas demandon pri egaleco kaj demokrateco: kvankam la plej granda parto de la diplomatoj kaj reprezentantoj mastras unu el la ses oficialaj lingvoj, ili ne havas denaskan kapablon paroli ilin kaj tiel ili estas en malavantagâ pozicio.
4. Cî tiu problemo de komunikado alprenas vastan dimension rilate al ne-registaraj organizajôj, kiuj sercâs popolan, baz-nivelan partoprenon en siaj agadoj favore al UN kaj gîaj principoj flanke de normalaj homoj, kiuj ne estas trejnitaj pri lingvoj kaj ne estas helpataj fare de spertaj tradukistoj kaj de fajnaj, multekostaj rimedoj por superi lingvajn barojn.
5. La solvo je tiu komunik-problemo estus la alpreno de internacia helpa lingvo, de lingvo specife apartenanta al neniu kaj permesanta al cîu esprimi sin sur demokrata bazo de egalaj lingvaj eblecoj.
6. La antauênpusâdo de internacia helpa lingvo favorus la konservadon de la lingva kaj kultura ekologia sistemo de la mondo, câr gîa neûtraleco helpus malplimultajn lingvojn ne cedi antaû grandaj, superregaj lingvoj.
7. Krome, disvastigante tian ne-etnan neûtralan lingvon, ni disvastigus pac-edukon kaj ni fortigus kunlaboron per superado de la komunik-problemoj, tiel ke homoj, kiuj ofte sentas sin ekster la cêfa fluo, povus plene partopreni en demokrataj procedoj.
8. Tia internacia lingvo, vaste eksperimentata en la tuta mondo dum pli ol unu jarcento, jam ekzistas: Esperanto estas parolata de milionoj da homoj, gî havas vastan literaturon, kaj gî povas esti uzata por fari cîan internacian agadon kun rapideco kaj precizeco.
9. Esperanto estas facile lernebla. Krome aûtoritataj akademiaj instancoj pruvis ke, danke al gîaj lernaj kvalitoj, se oni konas Esperanton, oni povas pli facile lerni aliajn lingvojn. Esperanto estas la lingvo de la Internacia Akademio de Sciencoj de San Marino.
10. En 1954 kaj 1985 Unesko, la Organizajô de Unuigîntaj Nacioj por Eduko, Scienco kaj Kulturo, alprenis rezoluciojn favorajn je la internacia helpa lingvo Esperanto, kaj en 1994 gî aprobis financan kontribuon por projekto de internacia komunikado inter 105 lernejoj en 29 landoj de la mondo.
11. La alpreno de internacia lingvo kiel Esperanto fare de UN - komence en maniero aldona al la ses oficialaj lingvoj kun laûgrada vastigo de gîa uzo gîs cîuj dokumentoj estos konservataj en Esperanto kaj nur difinitaj dokumentoj estos tradukataj al la aliaj lingvoj, postulus modestan komencan investon kompare al la sekvaj egaj kost-s^paroj kaj tio signifus kreskon de efikeco kaj, super cîo, de egaleco kiel cêfa rezulto.