Message-Id: Date: Sun, 9 Feb 1997 13:56:38 +0100
To: Pr.Bruxelles@agora.stm.it
From: li31nm@surrey.ac.uk (Nikola Markarian)
Subject: Re: TRANSNACIA FAKSO N.10
Kara Radikala Partio
Lastatempe mi ricevas kaj legas kun intereso viajn transnaciajn faksojn.
Mi nuntempe preparas universitatan tezon pri la estonteco de esperanto en la Euxropa Unio kaj sxatus fari demandon al vi. Mi havas enmane la proponon fari projekton pri "La Kosto de Lingva (ne)komunikado en Euxropo" kaj sxatus scii kion okazis pri gxi. CXu oni fakte ne havis suficxe da mono por realigi gxin aux cxu gxi fakte okazos? Se gxi okazos cxu vi povus informi min de kie mi povus pli informigxi pri la projekto, (celo, horaro ktp). Se gxi ne okazos cxu vi povus informi min kio, laux vi, devus esti la venonta pasxo por ke oni agnosku la utilecon de esperanto kiel helplingvo en la lernado de aliaj lingvoj?
Atendante vian respondon mi kore dankas vin por via dauxra subteno de esperanto.
Kore deziras vin
F-ino Nikola Markarian
Nikola Markarian
Stag Hill Court
University of Surrey
Guildford
Surrey
GU2 5XH