En Moskvo en muzeo je nomo de Andrej Sahxarov la 21an de februaro okazis publikaj debatoj "Rajto je internacia komunikado". La debatoj estis organizitaj fare de Rusia Esperantista Unio (REU), Transnacia Radikala Partio (TRP) kaj Popola Rusia Esperanto-Movado(PREM) kaj estis dedicxitaj tragikajn eventojn en historio de Esperanto-movado.
Precize antaux 60 jaroj, la 21an de februaro de 1938a jaro, NKVD arestis cxiujn etatulojn de Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU) kaj fermis ties oficejon en Moskvo. Jam pli frue estis arestitaj la plej multo de aktivuloj de SEU, pluraj el ili estis mortpafitaj. Ankaux tiam aperis fifama instrukcio de "Glavlit"(cenzuranta sxtata institucio), kiu validis gxis 1988(!), "ne konsilanta" mencii pri la lingvo Esperanto en amaskomunikiloj. Tiel estis okazita frapego al organizita Esperanto-movado en nia lando. La movado kun grandaj malfacilajxoj ekrenaskigxis nur 19 jarojn poste, en 1957.
La cxefaj prelegintoj estis prof. Sergej Kuznecov, katedestro pri gxenerala kaj historia lingvistiko de la Filologia fakultato de Moskva universitato, Nikolaj Stepanov (NikSt), historiisto de E-movado en USSR, Jxurnalisto kaj E-veterano Vladimir Samodaj kaj pluraj aliaj esperantistoj kaj membroj de la Radikala Partio. Oni, interalie, notis, ke la sxtataj instancoj ne estas interesitaj garantii al civitanoj rajton pri internacia komunikado, kaj garantii gxin, atingi demokratian solvon de lingva problemo kaj de problemo pri malgrandaj lingvoj kaj kulturoj, povas nur neregistarajb kaj internaciaj organizoj, tiaj kiel Transnacia Radikala Partio kaj Universala Esperanto-Asocio.
Riporto pri la debatoj aperos la 23-an de februaro en informprogramo "Segodnjacxko" (kanalo de Sendependa TV).