Message-Id: <3.0.5.32.19980708094831.008348b0@hella.stm.it>
Date: Wed, 08 Jul 1998 09:48:31 +0200
From: "jiping.zhang" Subject: E-RETO21 bezonas E-vidbendon
Saluton, Kara Samideano !
Ni estas la iniciatinto de E-RETO21 en Cxinio, kaj ni jam organizas la projekton KKST ( Kune Kreskantaj Sur la Terglobo ), kiu celas popularigi la uzadon de E-o inter infanoj de cxinaj kaj alilandaj.
Cxiusabate ni cxi tie okazigas la kunvenon KONIGO AL ESPERANTO, al kiu junuloj kaj gepatroj estas invititaj por pli bone koni E-on. Pere de la cxiusabata kunveno KONIGO AL ESPERANTO iuj interesantoj farigxis lernantoj de nia E-kurso.
Sed cxe ni estas nur E-libroj kaj fotoj kiel propagandaj materialoj, neniu E-vidbendo(videobendo) estas. Manko de E-vidbendo faras nian propagandadon ne tia efika , kia gxi povas kaj devas esti. Iuj cxeestantoj ecx ne kredas pri UK kie miloj da homoj kunvenas kaj interparolas Esperante sen interpretistoj. Cxar kompreneble la libroj kaj fotoj ne povas "paroli", sed la vidbendo estas tute alia: krom la ricxeco en la informoj, gxi ankaux povas esti emociiga kaj kortusxiga, gxuste tio ja estas necesa por ke homoj faru decidon. Cxu mankas al E-tujo tiaj materialoj? Certe ne, sed nur mankas al ni.
Ni skribas al vi por peti vian helpon. Cxu vi eble havas tian E-vidbendon, kiu enhave helpas montri la oportunecon kaj vivplenecon de la lingvo E-o kaj la specialan atmosferon kiu nur en E-tujo trovigxas ? La enhavo de la vidbendo estas libere elektita, ekz. pri iu ajn UK, pri aliaj E-kunestoj, pri infanoj kaj junuloj kiuj en Esperanto ludas kaj gxojas. Aux eble unu el viaj kolegoj povas helpi ? Cxu vi povas disdoni cxi-leteron al e-istoj rete ne atingeblaj ?
Hodiaux cxiuj jam bone scias ke la prospero de nia movado dependas de tio cxu e-istoj diverslandaj povas bone kunlabori kaj helpi unu alian, cxar sxajnas ke jam estas tempo de internacieca disvolvigxo por la aferoj hom-komunaj, ankaux por nia afero. E-movado en Cxinio sendube havas grandan vastecon por disvolvigi, kaj Changchun jam farigxas unu el la punktoj en Esperantujo, kiu estas inda je la centralizado de niaj fortoj por doni helpon. Cxi tie Esperanto estas rigardita ne plu kiel hobio, sed serioze kiel nia propra afero. Kaj via helpo al ni estos altvalora kaj valida por nia afero.
--- sincere via
Zhang Jiping ( la prezidanto de E-RETO21 )
KOR.ADRESO: s-o Zhang Jiping, Gong Nong Dalu 16-1, 5678
Xunhu-tai, CN-130021,
Changchun, Cxinio.