CHEFARTIKOLO
"Translimen!", trans la landlimojn. Kiel garantii veran kaj totalan eûropan kaj tutmondan interkomunikadon ne endangherigante la vivon de chiuj naciaj lingvoj kaj kulturoj? Tio estas la demando, kiun ni starigas al ni, kaj al kiu ni, en la daûro de tiuj chi semajnoj, klopodos doni respondon. La chefa celo de tiu chi informilo - dulingva semajna bulteno en Esperanto kaj en la itala, la franca kaj la rusa, dissendata respektive en Italio, en Francio kaj Belgio kaj en la ekssovetiaj respublikoj - estas liveri ghustan informadon pri la kampanjo de la Radikala Partio, transnacia kaj transpartia, por la rajto je la internacia lingvo. Tiu chi iniciato estas integranta parto de pli vasta projekto iniciatita de la Radikala Partio, kiu jam ekde 1987, en tuta soleco rilate al la internacia politika panoramo kaj kun malmultaj homaj kaj monaj rimedoj, metas la demandon pri la lingva komunikado inter siajn politikajn prioritatojn laû kialoj de rajtoj kaj de demokratio. "Translimen!" aperos ghis marto 1994 kaj, se ni ric
evos kuraghigajn signalojn, ni kune taksos la oportunecon daûrigi ghin ankaû en la postaj monatoj. Ni klopodos profundigi la temon pri la internacia lingvo laû diversaj vidpunktoj. Laû vidpunkto lingva, prezentante la rezultojn de la studoj de la Instituto de Kibernetika Pedagogio de la Universitato de Paderborn (Germanio), el kiuj aperas ke Esperanto, per sia simpleco kaj reguleco, krom esti facile lernebla, ludas ankaû propedeûtikan rolon en la instruado de fremdaj lingvoj. Laû vidpunkto kultura, char nur transnacia lingvo, artefarita kaj do neûtrala, estante nenies gepatra lingvo, ne detruas la ceterajn lingvojn, la ceterajn kulturojn. Laû vidpunkto politika, konsiderante ke, en la erao de la "totala vilagho", ne estas agnoskata nek garantiata de internaciaj interkonsentoj la rajto de chiu unuopulo komuniki kun chiuj civitanoj de la mondo. Ekonomia, chefe en Eûropo, kie, nur por fari ekzemplon, la kosto de ne-komunikado pezas de 37 ghis 58 procentoj en la budghetoj de la institucioj de la Eûropa Unio.
Ni klopodos gardi la necesan klarecon, turnante nin chefe al tiuj, kiuj ne konas la problemon aû kiuj, konante ghin nur surface, povas esti maturigintaj en si antaûjughojn. La espero estas, renkontighi pere de tiuj chi paghoj, ricevi novajhojn kaj informojn, opiniojn kaj kontribuojn. La ununura, kruca, ligilo, kiun ni havas, estas la tempo. La sukceso de tiu chi kampanjo estas ebla, estos ebla, nur se alvenos signaloj, konkretaj, de chiuj kiuj volos kredi kaj alproprigi al si tiun chi batalon pere de la membrigho al la Radikala Partio kaj al la "Esperanto" Radikala Asocio.
POR MEMBRIGHI
Por membrighi al la Radikala Partio kaj al la "Esperanto" Radikala Asocio" por la jaro 1994, sufichas eltondi la ghirokontan kuponon, kompletigi ghin preslitre en chiu ghia parto kaj iri al la plej proksima poshtoficejo.
LA ANGLA: CHU INTERNACIA LINGVO?
Chu Esperanto internacia lingvo? Kial? Chu ne estas la angla la lingvo hodiaû al ni prezentata kiel la internacia lingvo? Ghi pretendas tion, sed estas utopio, ke ghi estus tia pli ol Esperanto povus. Hodiaû la angla estas la lingvo de teknologio, de scienco, de internacia medicino; oni povas diri ke ghi estis unu el la instrumentoj, kiuj ebligis progresojn en tiuj chi kampoj. Sed kiom la averaghaj homoj eûropaj - kaj ne nur eûropaj - kapablas senghene konversacii kun homoj alilandaj, sen sento de kultura malplivaloreco, kaj povante fakte trovighi en egaleca pozicio? Malgraû tio ke la angla lingvo estas lernata en granda parto de la mondo, nur tre malgranda procento da personoj kapablas mastri ghin; kaj, kiam tio okazas, la homaj interrilatoj estas neeviteble filtrataj tra fremda kulturo: la richeco de la intershanghoj, de la renkontighoj de diversaj pensmanieroj, estas forte limigita de la uzado de fremda etna lingvo. Tio ne okazas che Esperanto, kiu estas arte farita lingvo, bazita esence sur hindeûropaj
radikoj, tre pli facile lernebla kompare kun la etnaj lingvoj, kiu, ghuste char ghi estas arte farita kaj ne etna, ne subpremas per sia superrego pli malfortajn kulturojn. Ghi povas esti, por komenci, la lingvo de Eûropo. La lingvo, kiu servas al la Eûropanoj - sed ne nur al ili - por komuniki. Kaj krome la avantaghoj de Esperanto kiel internacia lingvo estas pluraj: unue, ghia lernrapideco ne estas komparebla al tiu de iu ajn etna lingvo (por perfekte koni Esperanton oni bezonas averaghe 600 horojn da praktiko, kompare kun la 10.000 horoj bezonataj por iu okcidenta lingvo); krome estas pruvite, ke lerninto de Esperanto povas poste pli facile ellerni aliajn lingvojn. Oni ankaû pensu pri la grandega elspezado por tradukadoj kaj interpretadoj dum asembleoj, kongresoj, ene de internaciaj institucioj (ekzemple UNo, Eûropa Unio, ...) kaj, kontraûe, pri la neebleco de renkontighoj inter ordinaraj civitanoj diversnaciaj ne posedantaj samajn monrimedojn kiel tiuj internaciaj organizajhoj. Evidente mankas la volo al
fronti la problemon de la internacia komunikado: problemo de demokratio "lingva" unue, ekonomia kaj kultura poste. Vershajne politikaj, ekonomiaj kaj sociaj faktoroj, la malfidemo kaj la skeptikeco, kiuj akompanas tiun chi lingvon ekde la jarcentkomenco, la timo, ke ghi povus detrui la tradiciojn de malpli grandaj popoloj, la misinformiteco, tiuj chi kaj aliaj elementoj malpermesis, kaj ankoraû nun malpermesas, kaj la amasan uzadon de Esperanto kaj seriozajn studojn por dokumenti sin kaj taksi la efikojn de tiu chi lingvo; lingvo, kiu certe ne estas perfekta kaj ne konsistigas la definitivan solvon de la problemo, sed estas, hodiaû pli ol hieraû, la plej efika rimedo por atingi lingvokulturan kaj socipolitikan ekvilibron.
ESPERANTO KAJ LA RADIKALA PARTIO
Februaro, Romo. 36a Kongreso de RP: oni alfrontas la demandon pri la internacia komunikado, intervenas en la Kongreso por ilustri la esperantistajn tezojn Andrea Chiti-Batelli, Barbara Despinay, Hans Erasmus, Helmar Frank, Guy Heraud, Ulrich Lins, Grégoire Maertens, Claude Piron, Joseph Turi, John Wells.
Vasile Diacon (juristo kaj iama deputito en la rumana parlamento), Gleb Lebedev (deputito kaj prezidanto de la kultur-komisiono de la sankt-peterburga soveto), Marianna Astafjeva kaj Lev Ivanov (deputitoj en la moskva soveto), Kostantin Elanov kaj Kira Ponochevnaja (deputitoj en la sankt-peterburga soveto), Vladimir Sevastjanov (ukrainia deputito), Zarema Mademilova (iama vicministro pri kulturo de Kirgizio), Roman Gheorge, Partal Petre, Nicolav Anton, Vasile Mandoviceanu, Ferenc Pecsi (rumanaj deputitoj), Georgi Marjanovic (esperanto-parolanta macedona deputito) kaj pluraj aliaj parlamentanoj sciigas sian pretecon je leghofarado kaj agado favore al Esperanto.
Marto, Romo. La Vicministro pri Publika Instruado de la itala Registaro hon. Matulli pozitive respondas al la parlamenta demando de hon. Elio Vito (kunordiganto de la Federista Intergrupo pri la lingvo kaj la reformo de la lingvopolitiko en la itala parlamento) por la starigo de Ministeria Stud-komisiono pri antaûenigo de Esperanto. En aprilo estas farita la dekreto stariganta la komisionon kaj al tiu elpasho estas dedichitaj multaj artikoloj en la itala gazetaro.
Aprilo, Luksemburgo. Konkludighas per negativa respondo kaj per sendo de la tuta dokumentaro produktita de la EP pri la problemo de plurlingveco, la esperantista Petskribo al la Eûropa Parlamento iniciatita de "Esperanto" Radikala Asocio en 1992.
Majo, Romo. Sekve de la starigo de la ministeria Komisiono, movighas ankaû la Ghenerala Direktorejo pri Kulturaj Intershanghoj de la itala ministerio pri Publika Instruado, kiu invitas Belgion, Germanion kaj Hispanion aranghi eksperimentadon pri Esperanto che 16-17-jaraj lernejanoj. La gejunuloj estos poste invitataj intershanghi siajn spertojn, koste de Italio, en kelktaga "feria seminario". Ni sekvis kaj plu kunordigas la iniciaton en la landoj intreresataj de la projekto de la Direktorejo, sed ghis nun la klopodoj de la tiulandaj esperantistoj ne havis la esperatan efikon, kaj neniu pozitiva respondo ghis nun alvenis al la itala Ministerio.
Junio, Vieno. La Radikala Partio iniciatas agadon por atentigo pri la internacia lingvo che la Ghenerala Konferenco de UNo pri la homaj rajtoj.
Junio, Romo. Kune kun ADUC (Asocio por la defendo de konsumantoj kaj servouzantoj), la "Esperanto" Radikala Asocio aranghas kunvenon kun la temo "Ne komuniki en Eûropo. Kion kaj kiom multe ghi kostas al ni".
Julio, Sofio. La Ghenerala Konsilio metas inter la politikajn prioritatojn de la Radikala Partio la Esperanto-batalon.
Septembro 1993. La Radikala Partio petas al la Eûropa Komisionano pri Scienco, Esplorado kaj Evoluigo renkontighon pri la fiasko de la plurlingvisma politiko por interkomunikigo de la eûropaj civitanoj kaj pri la rolo, kiun povus pozitive ludi la internacia lingvo Esperanto.
Novembro, Parizo. La RP organizas manifestacion dum la laboroj de la Ghenerala Konferenco de Unesko, Italio proponas rezolucion por Esperanto kaj delegitaro de la Radikala Partio estas akceptata de reprezentantoj de Unesko: la Ghenerala Direktoro principe apogos la italan proponon kaj faros sian eblon por doni al ghi sekvon en la kadro de la projekto "Linguapax".
Novembro, Bruselo. Fermighas la chapitro malfermita per la rezoluci-propono pri Esperanto de la 14a de aûgusto 1992 iniciatita de Marco Pannella. La Prezidanto de la "Komisiono pri kulturo, junularo, klerigado kaj informiloj" de la Eûropa Parlamento, hon. La Pergola, disdonis al la parlamentanoj membroj de tiu komisiono studon pri la Internacia Lingvo. La okazinta disdono de la studo, menciita en la protokolo de la kunsido, povos konsistigi oportunan politikan referenc-punkton kaj por la parlamentanoj de la venonta mandat-periodo kaj por novaj esperantistaj iniciatoj en eûroparlamenta kaj komunuma kampo.
Decembro, Romo. Che la Ministerio pri Publika Instruado, ekfunkcias sub la prezidado de hon. Matulli, vicministro pri publika instruado, la ministeria komisiono pri la Internacia Lingvo. En la sama monato konkludighas la laboroj de la komisiono per prezentado de aro da konkretaj proponoj tute favoraj al la enkonduko de la internacia lingvo en la italaj lernejoj.
*** 4_ISCR.DOC La aligho al la Radikala Partio estas libera, rekta, jara. Por chiu lando estas fiksita minimuma kotizo egala al 1% de la interna brutta produkto porkapa. Por 1994, por Italio ghi estas 767 liroj tage, egale al 280.000 liroj jare. La minimuma kotizo por aligho al "Esperanto" Radikala Asocio de 1994 estas 50.000 liroj.
LA KUPONO
Por via koraspondado aû por peti inform-materialon pri la kampanjo por la rajto je la internacia lingvo, plenigu la chi-kunan kuponon, enmetu ghin en koverton kaj sendu ghin al: ERA, Via di Torre Argentina 76, 00186 Roma, Italio.
LA RAJTO JE LA LINGVO
Ni volas politike aserti la rajton je la lingvo, kiu devas esti rigardata kiel "eksplicita kaj memstara chefa fundamenta rajto, necesa antaûkondicho por ghuado de la ceteraj fundamentaj rajtoj". La rajto je la lingvo bazighas sur du fundamentaj principoj, reciproke interdependaj: la principo pri digneco kaj la principo pri egalrajteco de chiuj lingvoj. Kiam shtato leghofaras en temo lingva, ghi nur planadas leghe pri la uzado kaj la utiligo de unu aû pluraj lingvoj, protektante aû aparte antaûenigante unu aû kelkajn lingvojn pli ol la ceterajn, en la klopodo restarigi kulture pli justan ekvilibron inter la diversaj lingvoj cheestantaj en ghia politika teritorio. Kaj ghi faras tion estigante novajn rajtojn kaj novajn devojn de lingva naturo. Se la shtato efektive leghofaras en tiu direkto, agnoskante kaj pli specife oficialigante la rajton je la lingvo, kaj ties du fundamentajn principojn, tiam ghi estas nepre laûdinda. Se tamen ghi faras tion por protekti kaj antaûenigi en diskriminacia kaj rangiga maniero u
nu aû kelkajn lingvojn, aû, kiel foje okazas, ech la lingvon de la plimulto, tiam ghi tute ne estas laûdinda. Sekve, estas pli kaj pli evidentaj la neceseco, la urgheco agnoski kaj jure oficialigi la rajton je la lingvo. Tio chi estas individua kaj kolektiva rajto, kiun oni devas rigardi ne plu kiel fundamentan implicitan rajton - devenantan interalie de tiu fundamenta eksplicita rajto, kiu estas la esprim-libereco - sed kiel fundamentan eksplicitan kaj memstaran chefan rajton, necesan antaûkondichon por la ghuado de la ceteraj fundamentaj rajtoj. La art. 27 de la internacia Pakto pri la civitanaj kaj politikaj rajtoj, de 1976, kiu iel agnoskas kaj oficialigas la rajton je la lingvo, konsistigas bonegan iniciaton. Sed oni devas iri pli malproksimen. Fakte, agnoski kaj oficialigi la rajton je la lingvo signifas agnoski kaj oficialigi la "Babelan Turon", kiu estas escepte elstara manifestajho de la diferencoj kaj de la kulturaj apartajhoj individuj kaj kolektivaj. La fakto, ke ekzistas miloj da naciaj kaj lo
kaj lingvoj, neeviteble kreas la bezonon je unu aû kelkaj lingvoj internaciaj. Hieraû la helena, la latina, la franca, hodiaû la angla, morgaû, eble, la japana aû la portugala - kiel "internaciaj" lingvoj - estas naciaj aû lokaj lingvoj, kiuj altrudas sin en politike hegemonia maniero sur la ceteraj lingvoj. Chu estas normale, ke nacia aû loka lingvo, kiu estas manifestajho de aparta kulturo, alprenu la rolon de internacia lingvo? Kiuj estos la elsekvoj sur la ceteraj naciaj kaj lokaj lingvoj kaj kulturoj? Kiuj estos la elsekvoj sur la lingvo kaj kulturo mem farighintaj internaciaj? Por eviti la elsekvojn, kiuj estas ofte negativaj, ne nur en lingva kampo, char chiu hegemonieco estas nepre danghera, por tio ekzistas solvo kaj ghi nomighas Esperanto. Se oni vere kredas je la rajto je la lingvo kiel eminenta fundamenta rajto, se oni kredas je ties du principoj, je la digneco kaj je la egalrajteco de chiuj lingvoj, tiam shajnas al ni, ke venis la momento kuraghigi la disvastigon de Esperanto kiel internacia lin
gvo, tamen sen tro influi sur la diversaj vivokapabloj de la diversaj naciaj kaj lokaj lingvoj. Fakte, la plej bona kaj plej inteligenta maniero, lukti kontraû nova malfelichego, kiu antaûanoncas sin kruelega, nome "la milito de la lingvoj", ghuste estas agnoski kaj efektive oficialigi la rajton je la lingvo kaj la gravecon de internacia lingvo neûtrala.
LA DOKUMENTO DE SOFIO
Linioj de politika iniciato Emma Bonino, Sekretariino de la Radikala Partio.
Ni redonas chi tie tiun parton de la dokumento prezentita che la Kunveno de la Asembleo de la parlamentanoj kaj de la Ghenerala Konsilio de la Radikala Partio, okazinta en Sofio de la 15a ghis la 18a de julio 1993, kiu koncernas la internacian lingvon.
PER KREDITKARTO
Se vi posedas kreditkarton, vi povas sciigi viajn donitajhojn kaj vian alighon ankaû telefone, vokante la numeron +39-6-..........