RENKONTIGHO INTER LA EUROPA KOMISIONANO RUBERTI KAJ DELEGITARO DE LA RADIKALA PARTIO PRI LA TEMO ESPERANTO KAJ EUROPA UNIO
Bruselo, 7an de januaro 1994. Prof-ro Antonio RUBERTI, Komisionano de EK, hodiaû matene akceptis delegitaron de la Radikala Partio konsistantan el Olivier DUPUIS, prezidanto de la Ghenerala Konsilio de la RP, Giorgio PAGANO, responsulo pri la kampanjo de la RP por la rajto je la internacia lingvo kaj Giovanni MARTINETTO, kunlaboranto de EEU; la delegitaro ghisdate informis lin pri la stato de la kampanjo kaj prezentis al li serion da proponoj koncernantaj la demandon pri la lingva komunikado en la konstruado de Eûropo.
Koncerne al la novaj programoj de instruado kaj trejnado pretigitaj de lia Oficejo, Prof-ro Ruberti deklaris sin preta subteni efektivigon de profundigaj esploroj, pilot-projektoj kaj eksperimentadoj.
Koncerne al la demando pri subsidiareco teme pri edukado, la propono de la delegitaro de RP, transiri la nunan situacion donante efektivajn povojn al la Unio en la sektoro de lingva edukado, la Komisionano opinias, ke en la nuna momento de emo al refaldigho sur naciaj pozicioj ghi estas malmulte realigebla.
Dankinte lin, la radikala delegitaro antaûanoncis al li la prezenton de amendoj en la diversaj kompetentaj sidejoj (Konsilio, Eûropa Parlamento kaj Komitato de la Regionoj) pri la programoj ellaboritaj de la Eûropa Komisiono.
Radikala Partio
che Eûropa Parlamento
Rem. 508
Rue Belliard 97-113
1047 Bruxelles
Tel. 284 2579
Fakso 230 3670