En Tel Avivo de la 31-a de decembro 1993 ghis la 2-a de januaro 1994 okazis la 3-a mediteranea konferenco de Esperantologio, dedichita al la temo: Zamenhofologio: esploroj kaj kontribuoj, kun konkluda ronda tablo pri Zamenhof kaj Hilelismo.Prelegis inter aliaj: Germi Gishron (La babeltura legendo: kiel Zamenhof rilatis al ghi?), Kanzi Itoo (Ludovikito: notoj pri la mankantaj inkunabloj), Giorgio Silfer (Zamenhof la poeto: sent-ema kaj sen-tema).