Francis Guthleben, jhurnalisto che CANAL E, perkabla televidstacio pri ekonomio en la orientfranca departemento Haut-Rhin - la sola nur-ekonomia televidkanalo en Francio - intervjuis dum dek minutoj Jean-Pierre Cancel, sekretario de la Tutmonda Asocio de konstruistoj esperantistoj (TAKE) kaj Edmond Ludwig, redaktoro de la revuo La Domo kaj prezidanto de Orientfranca Esperanto-Federacio. La celpubliko (50.000 spektantoj) estas la entreprenoj de la departemento kaj ties klientaro. Canal E akceptas dissendi bonkvalitajn mallongajn vidkasedojn pri Esperanto kaj prezenton de entreprenoj laborantaj per Esperanto.Sendu ilin al TAKE-Esperanto, rue de Tiefenbach, F-68920 Wintzenheim-Colmar, Francio.