Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
gio 30 apr. 2026
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Notizie Esperanto
Agora' Agora - 10 gennaio 1994
KULTURA ESPERANTO-DOMO GRESILLON
La senprofitcela asocio "Kulturdomo de Franclandaj Esperantistoj", fondita en 1951, posedas la Kastelon Gresillon kun 18-hektara parko. Ghi organizas aû gastigas diversgradajn kursojn, diverstemajn prelegojn, diverspecajn distrajhojn, ekskursojn en belega regiono.

Ghi disponigas al la restadantoj kurso-chambrojn, richan bibliotekon, richan libroservon, salonojn, butikon.

Jam vizitis ghin miloj da gesamideanoj.

Kulturaj aranghoj 1994:

Dum julio kaj aûgusto, laû eblecoj, okazos prelegoj pri Raymond Schwarts: lia vivo, liaj verkoj.

1. Internacia renkonto de infanoj

(por la infanoj kiuj jam eklernis la lingvon)

datoj: de la 23-a de aprilo ghis la 1-a de majo.

2. Internacia amika renkonto

(nedeviga programo: kursoj, gvidata konversacio, komunaj promenadoj, distraj vesperoj)

datoj: de la 22-a de junio ghis la 9-a de julio

3. Kursoj

(trinivelaj, 1-a kaj eble 2-a niveloj laû la rekta metodo de Andreo Cseh)

datoj: de la 10-a de julio ghis la 23-a de julio

4. Lernu praktiku kaj perfektigu

(kursoj 1-a kaj 2-a nivelaj)

datoj: unua semajno (24/07 ghis 31/07): gramatiko

dua semajno (1/08 ghis 6/08): tradukado

5. Kursoj

(trigradaj kursoj - konsiloj pri rekta pedagogio)

datoj: de la 7-a de aûgusto ghis la 20-a de aûgusto

6. Por la instruantoj

(kursoj diversgradaj, pedagogia helpo, helpiloj, distraj vesperoj)

datoj: de la 21-a de aûgusto ghis la 3-a de septembro

Estos eble organizi ekskursojn al la multaj regionaj vidindajhoj laû la elekto de la cheestantoj.

Libro-bindado, korbo farado kaj aliaj metiaj laboroj estas antaûviditaj. Preciza programo aperos.

Nia libroservo disponigos al la cheestantoj la necesan materialon por studi kaj lerni. Vi jam rajtas peti la katalogon.

La Fonduso Belbona Espero donas limigitan nombron da subvencioj al kelkaj gejunuloj, ne francaj, kiuj tiel rajtos partopreni studperiodon rabatpreze.

Fine de chiu periodo estas ebleco organizi ekzemen-sesion. La kandidatoj sin anoncu.

Prezoj por 1994:

Jara alighkotizo al la Asocio: 50,00 FF

aligho al la stagho: po 120 FF semajne, deviga por la pli ol 16-jaruloj.

Taga tarifo por unu persono (tranoktado kaj tri manghoj, chio entenata krom trinkajhoj).

Restado dum pli ol 3 tagoj:

unupersona chambro: 180 FF

chambro por familio (2/5 personoj): 155 FF *

kolektiva dormejo (5/8 personoj): 134 FF **

infanoj ghis la 6-a jaro: 70 FF

Restado ghis 3 tagoj:

unupersona chambro: 217 FF

chambro por familio (2/5 personoj): 191 FF *

kolektiva dormejo (5/8 personoj): 160 FF **

infanoj ghis la 6-a jaro: 90 FF

tag- aû vespermangho por vizitantoj: 50 FF

* infanoj 6/16-jaraj pagas la tarifon "kolektiva dormejo"

** estas akceptitaj infanoj nur pli ol 12-jaraghaj.

Pliaj informoj: Kultura Esperanto-domo, Kastelo Gresillon, F-49150 Baugé, Francio.

Por alighoj: Esperanto-domo - P. Babin, 19 impasse Mabileau, F-44100 Nantes, Francio.

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail