En Den Haag, de la 8-a ghis la 13-a de aûgusto 1994, okazos la 31-a monda vegetarana kongreso. La temo de la kongreso estos: "La rajtoj de la naturo". La programo estos tre richa kaj ghi koncernos precipe nutrajhon sen suferigi la animalojn, avantaghojn sen la ekspluatado de la animaloj el monda ekonomia vidpunkto, kaj sciencan vegetarismon.La homo ne estas mastro de la Naturo. Nur respekto al la Naturo kondukos al pli bone vivebla mondo por la homoj kaj por chiuj aliaj estajhoj, kiuj havas la rajton vivi sur la Tero.
Dum la kongreso estos uzata la angla kaj la lingvoj, kiuj estos petataj de la plimulto de la partoprenantoj. Se sufiche granda nombro da esperantistoj alighos al la monda vegetara kongreso, uzante Esperanton, ni havos la eblecon montri praktike la utilecon kaj la avantaghojn de la internacia lingvo.
Detalan programon de la monda vegetara kongreso oni povos peti che: TEVAN, poshtfako 399, NL-3740 AJ Baarn, Nederlando.