MINISTERIA KOMISIONO: TUJ DEKRETO POR ALDONI ESPERANTON AL LA CETERAJ FREMDAJ LINGVOJ EN LA ELEMENTAJ LERNEJOJ
La ministeria Komisiono pri Esperanto, kiun prezidis la Vicministro pri publika instruado hon. Matulli, konkludis siajn laborojn per longa raporto, en kiu ne nur oni detale prezentas la fortajn motivojn pelantajn enkonduki la internacian lingvon en la italajn lernejojn, sed ankaû oni sugestas fari tion tuj simple per dekreto de la Ministro, kiu aldonu ghin al la ceteraj 4 fremdaj lingvoj nun instruataj en la elementaj lernejoj. Je nomo de la parlamenta intergrupo "Federista pri la lingvo kaj por la reformo de la lingva politiko" kaj je mia persona nomo, mi esprimas al la kolego Matulli la plej fervorajn gratulojn pro la bonega laboro farita kaj mi invitas la Ministron s-inon Jervolino, tuj doni konkretecon al la studajho de la Komisiono, eldonante dekreton, kiu kunigu Esperanton al la fremdaj lingvoj instruataj en la elementaj lernejoj.
Elio Vito
Deputito de la Eûropa Federista Grupo