La 14an de decembro 1993 startis kampanjo de informado kaj atentigado che la elementaj lernejoj de 13 italaj urboj, organizita de "Esperanto" Radikala Asocio" kunlabore kun Itala Esperanto-Federacio. La informan materialon, konsistantan el du diversaj flugfolioj, oni disdonis en la horoj de eniro kaj eliro de la elementaj lernejoj: la unua flugfolio, reproduktanta eltirajhon el la dekreto stariginta la studkomisiono pri Esperanto che la Ministerio pri Publika Instruado, turnighis al la instruistoj kaj al la gepatroj de la lernantoj; la dua reproduktas bildstrion aperintan en la porknaba semajngazeto "Topolino" (Mikelmuso) kun teksto en Esperanto kaj paghpieda traduko, direktita al la infanoj.
Oni presis kaj disdonis, entute, chirkau^ 60.000 flugfoliojn, enplektante centdudekkvar lernejojn.
La urboj, en kiuj disvolvighis la kampanjo estas: Ascoli Piceno, Bologna, Empoli, Firenze, Livorno, Mantova, Milano, Ravenna, Roma, Torino, Treviso, Udine, Verona.
En la urboj Ascoli Piceno kaj Udine la disdonado okazis interne de la lernejoj, danke al la interesigho de la lernej-distriktestroj en la kazo de Ascoli Piceno kaj de la Lerneja Provincestro en la kazo de Udine.
La reago de la infanoj estis elstare pozitiva; ili montris grandan interesighon, kau^zitan chefe de la bildstrio kaj al la noveco de la proponata temo.