estas la temo de la 64a Itala Esperanto-KongresoVicenza - Kinejo "Odeon" - 26-30 aûgusto 1994
Provizora programo
Vendredon, 26an de aûgusto
Dum la tuta tago: Inform-servo che la fervoja stacidomo
Akceptado kaj disdonado de la dokumentoj che la Kongresejo
18.00 h. Gazetara konferenco
21.00 h. Interkona vespero
Sabaton, 27an de aûgusto
08.30 h.Malfermo de la akceptejo
10.00 h. Inaûguro de la Kongreso - Festparolado
14.00 ghis 20.00 h.Filatela servo kun speciala stampo de poshtmarkoj
14.30 h. Malfermo de libroservo kaj filatela ekspozicio
15.00 ghis 19.00 Asembleo de Itala Esperanto-Federacio
21.00 h.Kultura vespero
Dimanchon, 28an de aûgusto
08.30 h. Malfermo de la akceptejo
09.00 h. Katolika Meso en Esperanto
10.00-13.00 h.Gvidata vizito al la urbo
15.00 h. Laborgrupoj
17.00 - 19.00 h.Kunveno de Itala Instituto de Esperanto
(eventualaj aliaj kunvenoj)
20.30 h.Vespermangho kun balo
Lundon, 29an de aûgusto
08.30 h.Malfermo de la akceptejo
09.00 - 12.30 h. Ekskurso
09.30 h.Kunveno de UECI (katolikoj)
10.30 h. Kunveno de ERA (radikala asocio)
11.30 h.Kunveno de IFEA (fervojistoj)
15.00 h. Konsilantaro Co.Ed.Es.
15.30 h.Kunveno de IEJ (Junuloj)
Kunveno de ILEI (instruistoj)
(eventualaj aliaj kunvenoj)
21.00 h.Junulara vespero
Mardon, 29an de aûgusto
09.30 Fermo de la kongreso
En la posttagmezo de mardo kaj en la sekvantaj tagoj, merkredo la 31a de aûgusto kaj jhaûdo la 1a de septembro estos aranghitaj turismaj ekskursoj.
Dum la kongresaj laboroj okazos ankaû urbovizitoj kaj turismaj ekskursoj, ripeteblaj en la postkongresaj tagoj.
ATENTIGO AL LA RESPONSULOJ DE FAKAJ ASOCIOJ
En la provizora programo estas indikitaj tagoj kaj horoj de diversaj fak-kunvenoj. Tio chi estas por la momento propono de la Loka Kongresa Komitato. Se la responsuloj de la koncernaj kunvenoj deziras shanghojn, ili tuj skribu al la LKK (Vicenza Esperanto-Centro, C.so Palladio 176, 36100 Vicenza) prezentante siajn proponojn, por ke oni povu definitivigi la programon. Fakasocioj necititaj en la provizora programo, dezirantaj havi kunvenon, skribu al la LKK indikante daûron de la kunveno, nombron da antaûvideblaj partoprenantoj kaj eventuale dezirojn pri ne-koincido kun aliaj kunvenoj. Oni klopodos kontentigi chiujn, laû la eblecoj.
LOGHEJO-MENDADO - Turnu vin al s-ino S.ra Elsa Canevarolo, Via A. Rossi 27, 36199 Vicenza. Telef. 0444-961447, fakso 0444-964843.
La prezoj varias de 25.000 it. liroj tage persone (tranoktado kun matenmangho en studenta restadejo, en dulita chambro) ghis 100.000 it. liroj (tranoktado kaj matenmangho en 4-stela hotelo en unulita chambro). Estas senpage disponeblaj (nur por esperantistoj) spacoj por tendoj en kampadejo Campeggio Vicenza Est.
Por hotel-mendoj sendu antaûpagon de 50.000 it. liroj.
Alighoj al la kongreso ghis 31.01.1994: 50.000 it. liroj por IEF-anoj kaj 60.000 por ne anoj; poste, ghis 30.04.1994, respektive 60.000 kaj 70.000.
Sendu pagojn per poshta ghirokonto 14680367 (Gruppo Esperantista Vicentino, C.so Palladio 176, 36100 Vicenza) aû per cheko aû mandato titolita al Rag. Lauro Malnich, al la sama adreso.