UE: UZADO DE LA ITALA LINGVO, COSTA, OFICIALE LEVITA LA DEMANDO -ROMA, 16a de feb. - La ministro pri transportoj, Raffaele Costa, kiu antaûnelonge forlasis la laborojn de EK-kunveno pro "diskriminacioj" kontraû la uzo de la itala lingvo, anoncis, ke oni oficiale levis en Bruselo la demandon pri la uzado de la itala lingvo en la eûropaj instancoj kaj en la labordokumentoj.
La itala reprezentanto, Enzo Perlot, sciigis al la registaro - oni ja legas en noto de la Ministerio pri transportoj - ke la temo estis levita che la komitato de la konstantaj reprezentantoj de la Dekdu kaj ke ghi estos poste traktata en politika sidejo. "Mi ghojas - deklaris Costa - ke la demando estas finfine levita. Eûropo devas disvolvighi che respekto al chies digneco, kaj lingvo apartenas al la nerezignebla posedajho de chiu popolo".