Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
ven 01 mag. 2026
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Notizie Esperanto
Conti Alessandro - 7 maggio 1994
EUROPARLAMENTO, MANIFESTACIO DE RADIKALULOJ POR ESPERANTO
(ANSA-informo)

Sukcesa manifestacio transnacia de RP en Strasburgo.

La raportantino pri la Leonardo-projekto, s-ino von Alemann, mildigas sian kontraûstaron al la amendo por uzado ankaû de komuna ponto-lingvo en la profesia edukado, sed tio ne sufichas kaj la EP rekonfirmas sin nacie-konservema.

Strasburgo-Romo 4.5.1994

Antaû la Eûropa Parlamentejo de Strasburgo, en la transnacia manifestacio de la Radikala Partio por apogi la Pannella-amendon al la "Leonardo"-projekto, por ke estu antaûvidebla ankaû komuna pont-lingvo por la eûropa profesia edukado, partoprenis ne nur homoj el la tuta Eûropo (Danlando, Francio, Germanio, Irlando, Italio, Nederlando, Hispanio, Portugalio, Finnlando, Svedio, Svislando, Bulgario, Kroatio, Hungario, Pollando, Rusio, Ukrainio) sed ankaû junuloj venantaj de Algherio, de Tanzanio kaj de Chinio.

Delegitaro de RP estis akceptata de la Raportantino pri la Leonardo-projekto, s-ino Mechthild von ALEMANN. Post duonhora interparolo, shi certigis ke, kvankam shi antaûe estis decidinta eksplicite inviti la plenon vochdoni kontraû la amendopropono, tamen shi tion ne faros. Malgraû tio shi konfirmis sian personan kontraûan vochon.

Tiel okazis. Sed je 17.50 h. la amendo numero 75, kiu estus ebliginta al la eûropaj junuloj povi ghui en sia profesia edukado ankaû lingvan vojon nenacian kaj "10-oble pli facilan", estis bedaûrinde malakceptita.

Post la priridinda fino donita al la Herman-raporto pri Konstitucio de la Eûropa Unio, alvenas tiel al la civitanoj de la Unio ankoraû chiam ripetita konfirmo pri tio, ke ili balote elektis tre malmulte eûropan Parlamenton. Ni esperu ke tio ne okazu ankaû pri la baldaûaj elektotoj.

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail