emocie shokis la cheestantojn, Fraûlino Barlaston ankoraûfoje furoris, Vida Jerman intense monologis, korea filmo vekis grandan intereson, la adiaûa internacia koncerto (inter la plej belaj kaj altkvalitaj dum la lasta jardeko) surprizis la publikon. Kion diri pri la fruposttagmeza Korea nacia spektaklo? Nur: mirinde bela.Danke al la sindonemo de Joel Brozovski kaj Choe Youngsuk kaj de iliaj pluraj kunlaborantoj, la kongres kuriero Kvieta mateno aperis sesfoje akurate plena je interesaj informoj.
Vershajne mi forlasis kelkajn erojn; vi bonvolos pardoni: estis tro da aferoj, ne eblas chion listigi.
Menciindas la preskaû perfekta organizo de la arangho fare de la koreaj esperantistoj; LKK bonege preparis la tuton kaj la multenombraj kunlaborantoj kunvenintaj el diversaj urboj entuziasme dejhoris senchese por glata disvolvigho de la programo. Malfacila tasko por tiuj kiuj en la venontaj jaroj organizos la universalan kongreson!
Fine nepras danki Koreojn pro ilia afableco, toleremo, bonkoreco gaj gastameco. Pasigi kun ili iom da tempo estis granda ghojo, ne forgesebla.
Edvige Tantin Ackermann
PRI LA KOMITATO DE UEA KAJ IO ALIA
Italaj reprezentantoj che la Komitato de UEA estas Carlo SARANDREA, Renato CORSETTI kaj Brunetto CASINI. Krome nia lando estas reprezentata, en la UEA-estraro, de Michela LIPARI-SATO, komisiito pri kulturo kaj kongresoj.
Neniu itala komitatano cheestis la kongreson, tamen la unuaj du delegis anstataûanton: t.e. Ada FIGHIERA-SIKORSKA kaj mi; la tria ech tion neglektis.
Estis sufiche grave partopreni la kunsidojn pro la neceso elekti novan gheneralan sekretarion sekve de demisio de Ian Jackson kaj pro diversaj gravaj decidoj farendaj. La nova ghenerala sekretario de UEA estas Mark FETTES, jam estrarano kaj komisiito pri informado, eksteraj rilatoj, CED kaj pri diversaj aliaj fakoj.
La elekto de Mark FETTES ne estis tiom glata kaj unuanime akceptita kiel eble iu deziris. La oficiala kandidato por tiu posteno estis fakte Michela Lipari Sato, kiu - post propono de John WELLS, prezidanto de UEA, favora al elekto de Mark Fettes - deklaris sin ne preta eventuale akcepti la taskon kaj antaû vochdonado retirighis. Fettes do elektighis malgraû pluraj kontraûaj vochoj.
Oni ankaû pritraktis financajn problemojn, chiam tiklajn.
Estis mia impreso ke plejparto de la komitatanoj ne partoprenas aktive la diskutojn kaj ofte ne bone konas la temojn, pri kiuj ili devas vochdoni. Parte kulpas UEA, kiu - almenaû chi-foje - tre malfrue disdonis agad-raporton kaj bugheton, parte la komitatanoj mem nur pro la fakto ke ili ne postulas ricevi sufiche ghustatempe la informojn. Laû mi ili ankaû kulpas pro manko de postuloj pri plenumo de la komitataj rekomendoj, tiel ke ofte demandoj, kritikoj, decidoj ripetighas de jaro al jaro.
Chu komitatanoj raportas al propra Landa Asocio pri la kongresaj laboroj? Mi dubas. Dum la kunsidoj oni parolas pri estonta agado, pri kunlaborado en informa kampo, pri strategio kaj laborplanoj; gravas agadi samtempe en pluraj landoj pri difinita celo (ni ne forgesu la pasintjaran "Agotagon"), gravas sekvi komunan gvidlinion por maksimuma sukceso. La diversaj Landaj Asocioj devus plani naciskalan laboron laû la indikoj de UEA, raporti pri la rezultoj, komisii respondeculon aû aktivigi la komitatanojn por tia funkcio. Sed precipe la Landaj Asocioj devus doni instrukciojn al propraj reprezentantoj che la kunsidoj de UEA-komitato, kiu devus farighi iaspeca parlamento kun nepra kontrolo je la Estrara laboro.
Por tion realigi necesas ke Landaj Asocioj kaj alighintaj Fakaj Asocioj elektu la ghustajn homojn, kapablajn, pretajn kunlabori kaj partopreni kunsidojn. Ofte elektighas homoj kiuj nur deziras legi sian nomon en la listo, kvazaû tio estus ia ææhonora mencioÆÆ.
Ni bezonas kapablajn komitatanojn ankaû por instigi la Estraron al konduto kiel eble plej travidebla, al kunlabora efika agado, al konscia transpreno de taskoj laû homaj eblecoj.
La venontjara U.K. estos aparte signifoplena por la estonteco de nia movado: okazos elektoj por renovigo de la estraro kun shangho de la Prezidanto (John Wells laûstatute ne plu povos esti tia). Membroj de UEA devas jam nun pripensi kaj diskuti la problemon. Bona, efika estraro estas absolute bezonata por fruktodona laboro en internacia kampo.
Mi shatus legi plej baldaû pri novaj kandidatoj...
Edvige Tantin Ackermann
OKAZIS DUM LA U.K. EN SEULO
(zorge de Edvige Tantin Ackermann)
KONGRESA REZOLUCIO
La 79a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Seulo de la 23a ghis la 30a de julio 1994 kun 1771 partoprenantoj el 66 landoj,
konsiderante la gravecon, kiun havas paco en la korea duoninsulo ne nur por la paco de Azio, sed ankaû por la paco de la tuta mondo,
konsiderante ankaû, ke la komuna, neûtrala kaj facile lernebla internacia lingvo Esperanto jam pruvighis utila por faciligi la internacian kaj interhoman komunikadon,
1. esprimas la esperon, ke la korea duoninsulo estos ææzono pacaÆÆ, kiu estu modelo por la paco ne nur en Azio sed ankaû por la tuta mondo;
2. alvokas, ke la registaroj de Suda Koreio kaj Norda Koreio ne nur permesu sed ankaû kuraghigu la interkomunikadon kaj intervizitadon de individuoj en la du Koreioj; kaj
3. rekomendas, ke la registaroj de chiuj landoj subtenu strebojn de chiuj organizoj, movadoj kaj registaraj instancoj, kiuj celas antaûenigi la interpopolan komunikadon, uzante interalie ankaû Esperanton.
E ROPA AGADO: CHU SUR NOVA BAZO?
Dum du kunsidoj en la dimancha posttagmezo preziditaj de Mark FETTES, estrarano de UEA pri informado kaj eksteraj rilatoj, sepdeko da kongresanoj diskutis pri la klopodoj altigi la prestighon kaj konatecon de Esperanto che oficialaj eûropaj instancoj.
La unua kunsido, sub la nomo Eûropa Esperanto-Unio, estis dedichita al la specifaj kondichoj de Eûropa Unio. Hans ERASMUS kaj Michael CWIK raportis pri sia laborgrupo en Bruselo, kiu celas konsciigi eûropajn parlamentanojn kaj funkciulojn pri la lingvo-problemo kaj la kontribuo de Esperanto. Pluraj intervenoj traktis aliajn laborojn por kontakti parlamentanojn. Jean-Louis TEXIER prezentis la planojn por la venonta Esperanta Eûrop-Unia Kongreso (EEUK), kiu okazos de la 2a ghis la 6a de junio 1995 en Parizo.
La dua kunsido, de Agadkomitato por Federacia Eûropa Lingvopolitiko, traktis la de 32 landoj (Konsilio de Eûropo) aû 54 landoj (Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eûropo). Oni konstatis la grandan influon de Eûropa Unio al la tuta regiono, sed ankaû la eblecon ke landoj ekster la Unio influu ghian politikon. Tiel Cwik, ekzemple, kunordigas informpetojn de kelkaj landoj (Rusio, Chinio...) al la Uniaj instancoj, en kiuj la leteranto demandas pri la solvo de la lingva problemo en Eûropo.La kunvenoj faris kelkajn rekomendojn por plibonigi la eûropan agadon. Unue, la eûropaj landaj asocioj interkonsentu pri komuna komunikilo pri la eûropa agado, eventuale en formo de ææeûropa paghoÆÆ publikigota en la landaj E-revuoj. Due, la asocioj abonu aû regule mendu la oficialajn dokumentojn, en sia nacia lingvo, pri eûropa lingvopolitiko kaj lingvoinstruado. Trie, laborplano estu ellaborita kaj pridiskutita en la asocioj, por posta akcepto che la Eûropa Kongreso en Parizo. Kvare, la asocioj flegu rilatojn kun neesperantistaj asocioj por disvastigi konscion pri la lingvoproblemo kaj la realeco de Esperanto.
Tiujn rekomendojn Mark FETTES postkongrese diskonigos en la koncernaj landoj. Interesitoj povas kontakti lin.
NOVAJ HONORAJ MEMBROJ DE UEA
En sia unua kunsido dum la 79a UK la komitato de UEA decidis aligi al UEA du novajn honorajn membrojn kun longaj karieroj de esperantista jhurnalismo.
Ada FIGHIERA SIKORSKA, post eventoricha sed tragika knabina vivo, ellernis Esperanton en 1956 en Varsovio, kun Julio BAGHY kiel sia unua kursgvidanto. Shi tuj ekaktivis en la Esperanto-movado, kaj estis dungita en la unua stabo de la Esperantaj elsendoj de Pola Radio en 1959. En 1962 komencighis shia vera vivoverko: shi farighis redaktoro kaj eldonanto de Heroldo de Esperanto. Dum pli ol 30 jaroj shi realigis jam pli ol 500 numerojn de tiu populara gazeto.
(Al Ada ni esprimas apartan elkoran gratulon ankaû nome de la itala esperantistaro! Red.)
Raymond GONIN, malgraû blindeco ekde la infana agho, atingis vastan klerecon, ekz. konon de pluraj lingvoj. En 1930 li trafis lernolibron de Esperanto, entuziasme eklernis la lingvon, kaj en 1932 jam partoprenis en sia unua UK en Parizo. Li estis unu el la iniciatintoj de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE), fondita en 1951. Li konstante ludis gravajn rolojn en la funkcio de LIBE, inkluzive de plo ol 30 jaroj kiel redaktoro de ghia organo Esperanta Ligilo. Kun siaj edzino kaj filo li formas unu el la plej entuziasmaj, kleraj kaj aktivaj Esperanto-familioj en Francio.
LA VENONTAJ UNIVERSALAJ KONGRESOJ
La venontjara UK (1995) okazos, kiel konate, en Tampereo (Finnlando). La Estraro de UEA definitive decidis okazigi la UK-on de 1996 en Prago (Chehhio) kaj tiun de 1997 en Adelajdo (Aûstralio).
ITALO PREMIITA EN LA BELARTAJ KONKURSOJ
La premio en la Belartaj Konkursoj de UEA, por la jaro 1994, estis asignita al Giuseppe SPINI (Italio) pro la prozajhoj La lasta kunveno kaj En signo de paco. Korajn gratulojn!