Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
dom 15 giu. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Notizie Esperanto
Agora' Agora - 12 settembre 1994
64a ITALA ESPERANTO-KONGRESO
26-30 aûgusto 1994

»Esperanto por defendo de la Eûropa kulturo

REZOLUCIO

La italaj esperantistoj, kunvenintaj en Vicenza en la 64a Kongreso kune kun eksterlandaj partoprenantoj,

- KONSTATIS la malfacilajhojn devenantajn de la nuntempa lingvopolitiko de Eûropa Unio, kiu fakte tendence previlegias la pli fortajn lingvojn, kun danghero por la lingvoj malfortaj, inter kiuj la itala, kiuj riskas defali al la rango de negravaj dialektoj baldaû pereontaj;

- NOTIS ke, por gardi la lingvon kaj la kulturon de chiu popolo, estas necese uzadi neûtralan kaj racian lingvon, kia estas Esperanto, kiu plene taûgas por civitanoj de chiu ajn lando kaj de chiu ajn socia kondicho, por farighi facila konatigha ilo je supernacia nivelo;

- surbaze di tiuj konsideroj

INVITAS la Registaron de la Itala Respubliko:

1. ekzameni la internacian lingvoproblemon, ankaû en la kadro de la Rezolucio de la Ghenerala Konferenco de Unesko en 1985, okaze de la centjarigho de Esperanto;

2. eksperimenti la proponitan kaj disponeblan solvon, pere de la uzado de la lingvo Esperanto, por plifaciligi la interpersonajn komunikadojn inter chiuj popoloj de Eûropo, laû egalecaj kondichoj, cele al reciproka kono de la diversaj kulturoj kaj de iliaj valoroj, kiuj devas esti konservataj kaj garantiataj;

PROPONAS al la kompetentaj Institucioj inviti kaj alceligi al simila atento la koncernajn instancojn de la aliaj Shtatoj.

Aprobita en Vicenza, la 30an de aûgusto 1994.

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail