Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mer 08 mag. 2024
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Notizie Radicali
Cicciomessere Roberto - 18 luglio 1993
Ghenerala mocio aprobita de la Ghenerala Konsilio de la Radikala Partio per 57 poraj vochoj kaj unu sindeteno (Sofio, 18an de julio 1993)

La Ghenerala Konsilio de la Radikala Partio transnacia, kunveninta en Sofio la 17an kaj 18an de julio 1993,

danke akceptas la mesaghon senditan de la ghenerala sekretario de U.N., s-ro Boutros Boutros Ghali, kaj igas ghin sia, substrekante la punkton, kie li memorigas, ke "la imperativo pri la paco devas antauh chio enskribighi en la konscienco de la individuoj; la imperativo pri la disvolvigho estas jam komprenata kiel rajto de l' homo; la demokratio estas la nova imperativo, kiun ni asignas al ni."

La Ghenerala Konsilio rekonas sin krome en la "Deklaro" aprobita de la Sekurec-Konsilio de UN en ties kunveno je nivelo de registar- kaj shtat-estroj la 31an de januaro 1992, kiel ankaû en la Deklaro de Rio de Janeiro kaj en la "Agendo 21" por la vivmedio kaj por eltenebla disvolvigho, kiuj admonas, ke la grandaj minacoj al la paco kaj al la sekureco jam ne plu originas nur el militistaj kaûzoj, sed devenas ankaû, aû eble chefe, el la fontoj de malstabileco, kiuj chiutage pli kaj pli malfermighas en la kampo de la homaj vivkondichoj kaj en la ekologia kampo.

La Ghenerala Konsilio tamen rimarkigas, ke al tiuj principaj kaj direktaj asertoj ankoraû ne respondas iloj taûgaj por doni al ili konkretan, chiutagan realigadon. Mankas ankoraû, je la necesa nivelo transnacia kaj supernacia, pozitiva juro enleghigita kaj agnoskita fare de la landoj kaj de la individuoj; kaj same mankas la strukturo kaj la agaj instrumentoj por respektigi ghin, por preventi la malrespektojn, por trudi la necesajn punojn. La plej granda instanco al kiu tiuj taskoj estas konfiditaj - nome la sistemo de Unuighintaj Nacioj komence de la Sekurec-Konsilio - malhavas ilojn kaj rimedojn - sed ankaû plenan demokratian legitimecon - adekvatajn al la tasko, kaj ghia agado ne povas disvolvighi kun la necesa aûtoritateco, kaj do tio estigas novajn frustraciojn kaj malkonfidon che la popoloj.

Preskaû neniu zono en la mondo ekzistas, kie ne prezentighus atencoj kontraû la paco kaj la sekureco. En la teritorioj de la eksa Sovetunio la landlimoj de la novaj shtatoj estas kontestataj kaj pridisputataj: de Nagorno-Karabahho ghis Moldavio la personaj rajtoj estas forneataj, kaj ech eminentaj atestajhoj de la historio kaj de la kulturo estas trafataj de malsagha kaj malracia detruado. Aparte gravaj - ankaû pro la eblaj konsekvencoj sur la tutaj eûropaj ekvilibroj - estas la disshiroj malfermitaj en la eksa Jugoslavio. Necesas, ke en tiuj landoj oni bloku kaj estingu la militajn agojn devenantajn de la Jugoslava Federacio (Serbio-Montenegro) en ties pretendo je neakcepteblaj teritoriaj pligrandighoj akiritaj per etna purigado kaj genocido; sed oni devas ankaû chesigi la altrudojn kaj la perfortojn multflanke faratajn damaghe al la kulturaj, etnaj kaj teritoriaj identecoj. Do, en Somalio, oni devas ekirigi kaj rapide, sen hezitemoj, kompletigi la procezon de senarmigo de la klanoj kaj restarigi kondichojn

de shtata vivo, demokratia, kiel postulate de la plejmulto de la enloghantaroj.

Bedaûrinde, kaj en la eksa Jugoslavio kaj same en Somalio, kie UNo ricevis mandaton, ghi ne kapablas ludi la rolon, kiun de ghi postulas la konscienco kaj la esperoj de la homoj de la mondo.

* * *

Por ke la mesagho de la Ghenerala Sekretario de UNo, la deklaroj de la Sekurec-Konsilio, la Agendo 21 kaj chiuj ceteraj direktivaj dokumentoj deciditaj je supernacia nivelo farighu politikaj celoj alstrebendaj kaj realigendaj, necesas ke oni tuj, senhezite kaj decide, ekvivigu iniciatojn kapablajn partoprenigi kaj mobilizi homojn kaj popolojn. Por fari tion, necesas subjekto, politika forto, kiu agu sen hezitemoj kaj nedecidemoj sur transnacia kampo. La sindevigo disvolvigi tian forton ricevis en tiuj chi tagoj novan impulson kaj konscion en la debato okazinta en la Ghenerala Konsilio de la Radikala Partio transnacia, kaj ghi estas nun konfidita al ties Statutaj Organoj. Kvankam konscia pri la malfacilajhoj de la tasko kaj pri la limigiteco de la disponeblaj rimedoj, la Ghenerala Konsilio de la radikala partio transnacia opinias, ke la jenaj prioritataj celoj povos ricevi vastajn kaj gravajn alighojn ankaû je popola nivelo kaj ekirigi fortajn iniciatojn kaj neperfortajn politikajn luktojn gandhiajn:

1) akiri la respektadon de la sindevigoj kaj de la fiksitaj tempoj por la starigo, per la manieroj kaj la formoj difinitaj de UNo, de la Internacia Tribunalo kontraû la krimoj plenumitaj en la eksa Jugoslavio, kun aparta atento pri la krimoj rilataj al la "etna purigado" kaj al la okazanta genocido.

2) fareme agadi en la diversaj instancoj, precipe en la parlamentoj, por ke la rekono al la Federacia Respubliko Jugoslavia (Serbio-Montenegro) - kiel oni faris rilate al la ceteraj eks-jugoslavaj respublikoj - estus kunligita al la estigo aû restarigo de efektivaj konstituciaj kaj leghaj garantioj pri la rajtoj de la personoj kaj de la popoloj, surtretataj en Bosnio kaj grave endangherigitaj en Kosovo kaj en Vojvodino;

3) akceli chiujn eblajn elpashojn, por ke en la kadro de la kampanjo por abolicio de mortpuno antaû la fino de la jaro 2000 ekstaru en baldaûaj tempoj, en la deviga internacia juro (jus cogens) - ankaû per Rezolucioj de la Unuighintaj Nacioj - la rajto ne esti mortigitaj pro forto de legho;

4) kunordigi kaj stimuli energiojn kaj iniciatojn celantajn atingi la malvalidigon aû la modifon de la internaciaj Konvencioj, kiuj ligas la landojn al prohibiciisma politiko pri toksikaj drogoj, ankaû per starigo, en la diversaj Parlamentoj, de intergrupoj aû grupoj kontraûprohibiciismaj por la reformo de la politiko pri toksikaj drogoj, je nacia kaj regiona niveloj, direkte al:

a) nova politiko de lukto kontraû la krimado, por rompi la spiralon "ju pli da polico, des pli da narkotajh-trafikado";

b) la politiko de damagh-redukto, kiel oni difinis ghin en la spertoj de la urboj subskribintaj la Frankfurtan rezolucion;

c) antaûenigo de la iniciatoj de la Ligo Internacia Antiprohibiciisma, federita al la Radikala Partio;

5) engaghi sin en la Parlamentoj kaj en la internaciaj organizajhoj subtene al disvastigado kaj al progresiva adopto - ankaû formala - de la Lingvo Internacia, kiel konkreta ilo de garantio al la rajto je la lingvo, de sav-gardo al la tutplaneda lingva-kultura vivmedi-sistemo, de demokrata kultura integrigho eûropa kaj tutmonda, de kreskado - trans la naciecoj - de komuna tutmonda identeco de aparteno al la ununura homa familio.

* * *

La novigaj direktivoj sankciitaj - che Uno - en la Deklaro de Rio, en la "Agendo 21" kaj en la ceteraj programaj dokumentoj, devigas, malgraû siaj mankoj, profundajn shanghojn en la naciaj kaj internaciaj politikoj pri la vivmedio kaj la "eltenebla disvolvigho", kaj en la industriigitaj kaj en la malpli favorataj areoj: nome la vivmedia demando definitive eliras el la sektoraj enkadrigoj kaj proponas sin kiel esencan elementon de tiu monda sistemo de sekureco, de evoluo kaj de demokratio, kiu konsistigas la prioritatan defion de la nunaj jaroj. Tamen, ankaû pri tiuj chi problemoj, fronte al la principaj deklaroj ne trovighas taksebla respondo en esprimoj pri difinitaj objektivoj kaj rimedoj, pri instrumentoj kaj sindevigoj. Kaj chefe estas mank-hava, aû tute forestanta, la difino pri jura sistemo adekvata al la dimensioj de la problemoj. Ankaû en tiu chi kampo, do, la sindevigo, kiun la partio alprenas, devas tradukighi al iniciatoj kun precizaj tempodifinoj, komence de la Parlamentoj, kie cheestas deputito

j membroj de la Radikala Partio. La Segretario kaj la Trezoristo de la partio faros la oportunajn agajn elektojn pri la identigitaj prioritataj temoj, komence de la areo de Centra-orienta Eûropo: starigo de Tuteûropa Komunumo pri la grandaj riveroj kaj la grandaj akvo-vojoj; rajto pri informado; agado por baldaûa fermo de la aparte dangheraj nukleaj centraloj kaj evoluigo de energia efikeco.

* * *

Ghis hodiaû la rajtoj de la persono estis konfiditaj al malfortaj, sektoraj kaj ne-kunordigitaj Institucioj kaj iniciatoj. La Ghenerala Konsilio konfidas al la statutaj organoj kaj al la membroj, unue al la parlamentanoj, la taskon akceli la plej bonajn kondichojn por la disvolvado de la iniciatoj kaj la plifortigo de la institucioj naciaj kaj supernaciaj, cele al la defendo de la rajtoj de la persono, inkluzive de tiuj pri etna, lingva kaj religia identeco: nur starigo de sistemo kiel tiu de la Eûropa Konvencio pri la homaj rajtoj en Strasburgo povus reporti en unuan linion la rajtigon al individuo agi defende al sia rajto aparteni al minoritato. En chiu ebla instanco oni devos ankaû plifortigi la lukton kontraû la disvastighado de aideso, kun aparta atento al la afrika kontinento.

Surbaze de la budgheto kaj de la raporto,

la Ghenerala Konsilio konstatas, ke, sen drasta modifo en la spezo-strukturo pere de starigo de memfinancataj sidejoj en diversaj landoj, reprezentighos tiu nesuficheco de monrimedoj, kiu jam en la jhusa pasinteco enriskigis la ekzistadon de la partio kaj kiu chiuokaze konsistigas la malligendan nodon por la realigo de la radikala politika projekto transnacia:

ghi donas do mandaton al la statutaj organoj, por ke ili alprenu la necesajn iniciatojn por pozitiver alfronti la problemon.

La Ghenerala Konsilio, notinte la sindevigon alprenitan de la Asembleo de la parlamentanoj membroj de la Radikala Partio, decidas akcepti la indikojn de la Trezoristo pri tio, kio koncernas la realigon de parlamenta informilo kaj de la rilataj servo-strukturoj che la diversaj parlamentoj.

La Ghenerala Konsilio fine donas mandaton al la plenumaj organoj kontroli la fareblecon de projekta kaj studa strukturo subtene al la aktivecoj de la Partio, kiel indikite de la trezoristo.

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail