Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mer 29 apr. 2026
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Notizie Radicali
Agora' Agora - 11 settembre 1993
INTERNACIA ALVOKO AL LA UNUIGHINTAJ NACIOJ
EKSA JUGOSLAVIO

DECEMBRO '93: PROCESO AL LA MILITIKRIMULOJ

___________________________________

GAZETARA KOMUNIKO

(Roma 11/9/93 P.R. 5 - h. 13.00)

La RP lanchas la internaciajn Tagojn por la TRIBUNALO PRI LA KRIMOJ EN LA EKSA JUGOSLAVIO: SABATON 18AN KAJ DIMANCHON 19AN DE SEPTEMBRO

"Por ne forgesi la tragediojn kaj por ne ensabligi decidon jam faritan - deklaris hodiaû la Sekretariino de RP, Emma Bonino - necesas granda internacia mobilizo".

Tial la RP decidis proklami Sabaton la 18an kaj Dimanchon la 19an de septembro internaciaj tagoj por la tribunalo pri la militkrimoj en la eksa Jugoslavio, per aro da prem-iniciatoj al la internacia publika opinio pri la laboroj de la venonta sesio de la Ghenerala Asembleo de UNo.

"Oni devas levi la rigardon preter la landlimoj de 'Tangentopoli' - pluparolis Emma Bonino - . Dum plu alvenadas la subskriboj al la alvoko al la Unuighintaj Nacioj iniciatita de la Radikala Partio, Bosnio en chi tiuj tagoj shajnas esti reirinta en la internajn paghojn de la gazetoj. La aliaj naciaj kaj internaciaj aktualajhoj riskas forgesigi tragedion.

La venontan 21an de septembro kunsidos la Ghenerala Asembleo de Unuighintaj Nacioj kaj ekzistas la risko ke, che manko de politika volo, la decido jam farita per la Rezolucio 827 de la Sekurec-Konsilio, starigi laûcelan tribunalon pri la krimoj en la eksa Jugoslavio, ighu arkivita kaj ensabligita. La malhelpoj por starigi ghin, ekde la nomumo de la Publika Akuzisto ghis la financadoj, riskas ne igi efektive aganta tion, kion oni surpapere decidis.

Oni devas ne nur reporti la krimojn faritajn en la eksa Jugoslavio sur la unuajn paghojn de la gazetoj, sed ankaû igi ke tiuj ne restu senpunaj. Tial la RP decidis proklami Sabaton la 18an kaj Dimanchon la 19an de septembro internaciaj tagoj por la Tribunalo pri la krimoj en la eksa Jugoslavio".

___________________________________________________

- Daûras, dume, la kolektado de alighoj al la alvoko por starigo de la UN-Tribunalo pri la krimoj en la eksa Jugoslavio. Kaj ekalvenas multnombraj alighoj en internacia kadro. Antaû chio tiu de Marek Edelmann, postvivinto el la ribelo de la Varsovia getto, kuracisto, aktivulo de Solidarnosc, kune kun tiuj de la aûtoro de "Breviaro de Mediteraneo", la kroata verkisto Predrag Matvejevic, de la franca verkisto Alain Elkann kaj de Claudio Magris.

-----------------------------

- Radikala Radio: je la 16.00 h. rekte el Chicago, la kandidato al la ofico de Publika Akuzisto de la Tribunalo, la prof-ro Cherif Bassiouni, havos Gazetaran Konferencon.

-------------------

Gazetara Oficejo RP Tel. +39-(0)6-689791 - Fakso +39-(0)6-68979313

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail