-------------------------------------INTERNACIA ALVOKO AL LA UNUIGHINTAJ NACIOJ, EKSA JUGOSLAVIO DECEMBRO 1993: PROCESO AL LA MILITKRIMULOJ __________________________________
GAZETARA KOMUNIKO * Roma 14/9/93 P.R. 6 - h. 12.00)
- KRESKAS LA ALIGHOJ
KAJ LA PARLAMENTAJ INICIATOJ EN MULTAJ LANDOJ
MOLTAJ ESTAS LA ALIGHOJ PRECIPE DE PARLAMENTANOJ EL LA
RESPUBLIKOJ DE LA EKSA SOVETUNIO, EL LA PARLAMENTOJ DE CENTRA EUROPO,
EL LATINA AMERIKO.
EL KOSOVO ALIGHAS ADEM DEMACI, SAHHAROV-PREMIITO POR LA PACO,
KAJ LA PREZIDANTO RUGOVA.
Kreskas la alighoj al la alvoko por tuja starigo de la Tribunalo pri la krimoj en la eksa Jugoslavio, dum pli kaj pli konkretighas la parlamenta iniciato en multaj landoj, ankaû ekstereûropaj.
La teksto de la alvoko estas ja ilo de parlamenta iniciato direkte al la diversaj Registaroj, por ke ili engaghu sin kaj enlande kaj che UNo por efektiva starigo ghis decembro 1993 de la Internacia Justica Kortumo pri la eksa Jugoslavio.
La vic-prezidanto da la Latin-Amerika Parlamento, kaj argentina deputito, Eduardo VARELA CID, subskribante la alvokon, sciigis la celon tuj atingi aliajn 100 alighojn che la chefaj au^toritatuloj de sia lando.
Tridek kartvelaj deputitoj, chirkaû kvardek bulgaraj deputitoj, pli ol tridek moldavaj deputitoj, kelkaj ukrainaj deputitoj (inter kiuj la prezidanto de la movado por internacia sendependeco, CHORNOVIL), kelkaj kroataj parlamentanoj kaj urbestroj, pli ol kvardek albanaj parlamentanoj, dudekdu deputitoj de Kosovo, pli ol dek eûrodeputitoj, polaj parlamentanoj, kelkaj membroj de la Usona Kongreso, de la kanada parlamento, kaj kelkaj italaj deputitoj diverspartiaj, tiuj estas inter la unuaj subskribintoj de la Alvoko.
Al la 3.000 subskriboj aldonighas inter la aliaj:
La Nobel-Premiitoj: Julius AXELROD (Medicino '70), Herbert HAUPTMAN (Kemio '85), Sidney ALTMAN (Kemio '89). Ghis nun estas ok la Nobel-premiitoj, kiuj unue subskribis la Alvokon.
Kai krome Fernando SAVATER, verkisto kaj chefartikolisto de "El País", la albana verkisto Ismail KADARE', la bosnia reghisoro Abdulah SIDRAN, membro de la internacia jhurio de la jhusa Venecia Festivalo.
Adem DEMACI, prezidanto de la Komitato por la Defendo de la Rajtoj kaj de la Libereco de Kosovo, Sahharov-premiito por la paco, kaj la Prezidanto de Kosovo, Ibrahim RUGOVA.
La vicprezidanto de la kroata Parlamento, Zarko Doljman, la urbestro de Osjek, Zlatko Kramaric, la urbestro de Sebenik, Ante Supuk kaj la vicurbestro Sime Vikario.
Gazetara Oficejo RP - Tel.+39-(0)6-689791 - Fakso +39-(0)6-68979313