Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mer 29 apr. 2026
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Notizie Radicali
Agora' Agora - 15 settembre 1993
INTERNACIA ALVOKO AL LA UNUIGHINTAJ NACIOJ
EKSA JUGOSLAVIO

DECEMBRO '93: PROCESO AL LA MILITKRIMULOJ

GAZETARA KOMUNIKO

Roma 15/9/93 P.R. 7 - h. 12.00)

__________________________________

SABATO 18A KAJ DIMANCHO 19A DE SEPTEMBRO:

INTERNACIAJ TAGOJ POR

LA TRIBUNALO PRI LA KRIMOJ EN LA EKSA JUGOSLAVIO:

-------------------------------------

MILOJ LA SUBSKRIBOJ EL MULTAJ LANDOJ POR KE ONI JUGHU LA KRIMOJN

EN LA EKSA JUGOSLAVIO

- PLI OL 100 LA ITALAJ PARLAMENTANOJ KAJ

MULTAJ LA JHURNALISTOJ.

HODIAU ALIGHIS INDRO MONTANELLI.

EL KUBO LA ALIGHOJ DE LA

DEMOKRATAJ MOVADOJ.

Dum en Novjorko, en preskaû totala nesciateco, UNo estas decidanta pri la dekunu jughistoj por la Internacia Kortumo taskota jughi la krimojn faritajn en la eksa Jugoslavio ekde 1991, la internacia alvoko adresita al la Ghenerala Asembleo de Unuighintaj Nacioj ricevas aliajn prestighajn alighojn.

Al la multaj alighoj de parlamentanoj el la Centra-Orienta Eûropo, de la reprezentaj Asembleoj de Latina Ameriko, aldonighas hodiaû tiuj de pli ol 100 italaj parlamentanoj de Pds, Psi, Dc, Pri, Pli, Verduloj, Psdi, "Rete" kaj "Lista Pannella".

Malgraû la oscileco de la alvenantaj sciigoj pri la tragedio de la eksa Jugoslavia, kaj malgraû la nescio che la publika opinio pri la ebleco, ke la kruelegaj krimoj faritaj en Balkanio ne restu senpunaj, la mondo de la itala jhurnalistaro, precipe, estas alighanta al la alvoko iniciatita de la radikala Partio.

Indro Montanelli, Federico Orlando, Giancarlo Bosetti, Saverio Vertone, Natalia Aspesi, Gian Antonio Stella, Gigi Melega, Irene Bignardi, Adele Cambria, Renzo Foa, Gianni Minoli, Adriana Treves, Giorgio Bocca, Marco Ventura, Toni Fontana, Massimo Loche, Michele Mangiafico, Massimo Gramellini, Maria Laura Rodotà, Maurizio Costanzo, Lello Bersani, Filippo Landi, Osvaldo Bevilacqua, Giuseppe Buonavolontà, Piero Vigorelli, Ciro Sbailò, Paolo Longo, Arturo Guatelli, Antonio Ghirelli, Andrea Di Robilant, Paolo Brogi, Guido Barendson kaj multaj aliaj.

Inter la eminentuloj, kiuj hodiaû aldonighis al la listo:

Leonid Pliusc, matematikisto, eksa "malkonsentanto" ukraina, la filozofo Giacomo Marramao, la sociologo Luigi Manconi, pastro Luigi Ciotti, la industriisto Sergio Pininfarina, la verkisto Domenico Rea, la literatura kritikisto Geno Pampaloni, la verkistino Barbara Alberti, la eksa Prezidanto de Rai (la itala nacia radio-televido) Walter Pedullà, la prezidantaro de la asocio Arci Nova, Carmelo Bene, Dario Fo, Franca Rame, Lindsay Kemp kaj Nicola Pietrangeli.

Dume, el la movadoj por demokratio en Kubo, multnombraj estas la subskriboj sub la alvoko pri la eksa Jugoslavio, inter kiuj ni signalas tiujn de la prezidantino de la Kuba Demokrata Asocio, de la prezidantino de la homhelpa Asocio "Mariana Grajales", de la prezidanto de la Movado de la junuloj por demokratio, de Rolando Oscar Pages Navarro, prezidanto de la Kuba Partio por la homaj rajtoj kaj de la vic-prezidanto de la Kuba Demokratia Koalicio.

Gazetara Oficejo RP Tel. +39-(0)6-689791 - Fakso +39-(0)6-68979313

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail