Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mer 29 apr. 2026
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Notizie Radicali
Agora' Agora - 15 settembre 1993
Bosnio: alighoj kaj alvokoj por infanoj kaj Tribunalo
ansa - 17:01

Pliintensighas la iniciatoj favore al la eksa Jugoslavia: kreskas ja la nombro de la alighoj al la alvoko por rapida starigo de la Tribunalo pri la krimoj faritaj dum la civila milito, dum pluiras la itinero de la iniciato, kiu celas asigni la Nobel-premion al la infanoj de Sarajevo kaj de Bosnio.

La internacia alvoko, iniciatita de la Radikala Partio, kaj adresita al la venonta Ghenerala Asembleo de UNo, por ke ghis la fino de 1993 estu starigita tribunalo por jughi la krimojn faritajn en la eksa Jugoslavio ekde 1991, ricevis en chi tiuj tagoj multe da alighoj. Temas, laû tio, kion raportas komunikajho de la partio, "pri pli ol 100 italaj parlamentanoj de pds, psi, dc, pri, pli, verduloj, psdi, 'rete' kaj 'lista pannella'" kaj pri mulnombraj eminentuloj, inter kiuj la aktoroj Carmelo Bene, Dario Fo kaj Franca Rame, la filozofo Giacomo Marramao, la industriisto Sergio Pininfarina.

Dume UNICEF, la fonduso de Unuighintaj Nacioj por la Infanaro, substrekas la favoron ricevitan de la iniciato farita de la speciala komisiono por la Komunumaj Politikoj de la itala Deputit-Chambro por asigno de la Nobel-Premio por la paco al la bosniaj infanoj. La Prezidanto de la komisiono, Carlo Franzani, petis al siaj kolegoj de la EP, ke ili iniciatu kolekton de alighoj che la deputitoj, subtene al la propono.

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail