EKSA JUGOSLAVIODECEMBRO '93: PROCESO AL LA MILITKRIMULOJ
__________________________________
SABATO 18a KAJ DIMANCHO 19a DE SEPTEMBRO:
INTERNACIAJ TAGOJ POR
LA TRIBUNALO PRI LA KRIMOJ EN LA EKSA JUGOSLAVIO:
-------------------------------------
Roma 16/9/93 R.P. 88 - h. 14.00)
EMMA BONINO: MI KONSENTAS PRI LA VORTOJ DE SCALFARO. FORTA INTERNACIA PREMO SUR UNo KAJ SUR LA REGISTAROJ POR LA STARIGO DE LA TRIBUNALO PRI LA MILITKRIMOJ ESTAS DECIDIGA.
ENTUTE PLI OL 1000, PARLAMENTANOJ KAJ ALIAJ PERSONULOJ, EL MULTAJ LANDOJ SUBSKRIBIS LA INTERNACIAN ALVOKON POR KE LA GRAVAJ ROMPOJ DE LA HOMHELPA JURO INTERNACIA FARITAJ EN BALKANIO NE RESTU SENPUNAJ.
LA ELEKTIGHO DE LA SEP JUGHISTOJ: UNUA PASHO AL LA STARIGO DE LA TRIBUNALO
SUBSKRIBIS LA ALVOKON, INTER LA ALIAJ, EN LA JHUSAJ HOROJ: LA PREZIDANTO DE LA KONSTITUCIA KORTUMO DE BOSNIO, KASIM TRNKA, LA KROATA MINISTRO PRI JUSTICO, IVICA CRNIC KAJ LA AMBASADORINO DE BOSNIO-HERCEGOVINO EN ZAGREBO, BISERA TURKOVIC.
La elektigho de la unuaj sep jughistoj membroj de la internacia Kortumo konsistigas pozitivan signalon.
Aliaj obstakloj, inter kiuj tiu pri la nomumo de la Publika Akuzisto kaj la ensidejigho de la Kortumo en Hago, estas tuj transirendaj.
"Mi konsentas - deklaris Emma Bonin - pri la zorgo de la Prezidanto Scalfaro pri tio, ke fari plu nenion el la internacia tribunalo kontraû militkrimoj samvalorus kiel piedtreti la justicon. Tial necesas - plu diris s-ino Bonino - ke la internacia premado restu alta. Lasi sur la papero la decidon starigi la internacian Tribunalon pri la Jugoslavio, tio ne nur estus malvenko de tiuj, kiuj postulis ghin, sed tio konsistigus, ankaû, perdon de aûtoritateco flanke de la Unuighintaj Nacioj, dum ghia ekesto konsistigus kontraûe antaûenpashon al la aserto de la prioritata valoro de la rajto kaj de la legho".
La 4000 subskribintoj de la alvoko iniciatita de la Radikala Partio - kiu estas plu ricevanta alighojn en parlamentaj rondoj en multaj landoj kaj estas kaûzanta efektivan internacian mobilizighon, kiu havos en la venontaj tagoj sabato kaj dimancho momenton de granda kolektado de subskriboj en multaj urboj - petas de la venonta Ghenerala Asembleo de la Unuighintaj Nacioj, ke ghi realigu la kondichojn kaj la teknikajn plenunmojn por la ekfunkciigo de la Tribunale antaû la fino de decembro '93, kaj ke oni ekmarshigu la procedurojn celantajn la starigon de la konstanta Tribunalo.
Inter la novaj subskribintoj signalindas la jenaj:
La chef-rabeno de la izraelida komunumo en Romo Elio Toaff, la Tuniza plenuma direktoro de la palestina Asocio por la homaj rajtoj Zaben Khall; Cesar Verduga, Prezidanto de la Asocio Latin-amerika por la homaj rajtoj; la Nobel-premiitoj Maurice Wilkins kaj Hamilton Smith, la usona verkisto Gore Vidal; Carmen Llera Moravia; la deputitoj kaj membroj de "Parlamentarians for Global Action": Warren Allmand (Kanado), Moses Katjioungua, prezidanto de la patriota Fronto de Namibio, Mona Makram Ebeid el la egiptia Parlamento; sep armenaj parlamentanoj kaj tridek unu kartvelaj parlamentanoj; la krimologino kaj fondintino de la Ligo Internacia Antiprohibciisma Marie Andree Bertrand (Kanado), Carlo Ripa di Meana, nacia porparolanto de la italaj Verduloj, Marina Ripa di Meana, la universitata docento Angelo Bolaffi, la jhurnalistoj Valerio Riva kaj Dany Aperio Bella, sendito de la gazeto "Il Messaggero", la aktorino Maria Maddalena Fellini kaj aliaj reprezentantoj de la mondo de la spektaklo.
Gazetara Oficejo RP Tel. +39-(0)6-689791 - Fakso +39-(0)6-68979313