PRI LA INTERNACIA TRIBUNALOPlu daûras la kampanjo de la Radikala Partio por kolektado de subskriboj favore al la tuja starigo de la internacia Tribunalo pri la militkrimoj en la eksa Jugoslavio. Je la tagoj de sabato kaj dimancho estas programitaj rektaj elsendoj el la Radikala Radio, kun kunligoj kun la aktivuloj engaghitaj en la kolektado de subskriboj kaj kun la eksterlandaj sidejoj de la radikala partio. En la daûro de la programoj okazos ankaû intervjuoj kaj rektaj telefonaj interparoloj ("respondejoj").
Du elsendoj aparte estas programitaj por Sabato la 18a de septembro: la unua, ekde la 10. h. ghis la 14. h., kiu enhavos ankaû respondejon de Ottavio Lavaggi, respublikista deputito kaj trezoristo de la radikala partio; la dua, ekde la 15. h. ghis la 18. h., per respondejo de Marco Ventura, jhurnalisto de "Il Giornale" kaj longtempe estinta reportero en la eksa Jusoglavia.
Por dimancho la 19a aliaj du elsendoj: la unua de la 10. h. ghis la 14. h., kun la respondejo de Emma Bonino, sekretariino de la radikala partio; la dua, antaûvidita ekde la 16. h. ghis la 19. h., enhavanta respondejon de profesoro Giandonato Caggiano, de Sioi (la Itala Asocio por la Internacia Organizo), unu el la chefaj italaj spertuloj pri internacia juro.