Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mer 29 apr. 2026
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Notizie Radicali
Agora' Agora - 17 settembre 1993
INTERNACIA ALVOKO AL LA UNUIGHINTAJ NACIOJ
EKSA JUGOSLAVIO

DECEMBRO '93: PROCESO AL LA MILITKRIMULOJ

__________________________________

SABATO 18a KAJ DIMANCHO 19a DE SEPTEMBRO:

INTERNACIAJ TAGOJ POR

LA TRIBUNALO PRI LA KRIMOJ EN LA EKSA JUGOSLAVIA:

-------------------------------------

Roma 17/9/93 P.R. 8 - (h. 14.00)

TRIBUNALO PRI MILITKRIMOJ: MORGAU KAJ DIMANCHON POR SUBSKRIBADO DE LA ALVOKO SENPAUZE FUNKCIOS TABLOJ EN MULTAJ URBOJ NE NUR ITALAJ.

MALFERMITA POR KOLEKTI SUBSKRIBOJN LA SIDEJO DE LA RADIKALA PARTIO, EN VIA DI TORRE ARGENTINA 76 EN ROMO.

AN ROMO, TABLO EN LARGO GOLDONI DUM LA TAGO DE SABATO KAJ EN FONTANA DI TREVI, DIMANCHON. EN ZAGREBO TABLO KAJ MANIFESTACIO EN LA STRATO TKALCIEVA, UNU EL LA CENTRAJ STRATOJ DE LA KROATA CHEFURBO.

SENHALTA RADIO-ELSENDO CHI-TEMA CHE RADIKALA RADIO EKDE LA 10. H. DE SABATO.

Granda subskrib-kolektado por la alvoko iniciatita de la Radikala Partio okazos en la tagoj de sabato 18a kaj dimancho 19a de septembro. En pluraj urboj ne nur italaj funkcios tabloj por subskrib-kolektado kaj okazos manifestacioj por ricevi la konsenton kaj estigi la atenton de la internacia publika opinio pri la ebleco ke la krimoj faritaj ekde 1991 ghis hodiaû en Balkanio ne restu senpunaj.

Tabloj de subskrib-kolektado estas antaûviditaj en multaj urboj, inter kiuj: MOSKVO, KIEVO, BUDAPESHTO, ZAGREBO, PRAGO, BRUSELO, BARCELONO kaj LISBONO, kaj en Italio en ROMO, MILANO, TORINO, GHENOVO, PADOVO, TREVISO, BOLONJO, TRIESTO, NAPOLO, KATANJO (Catania), PESKARO (Pescara), PALERMO, VERONO KAJ Reggio Emilia kaj en multaj aliaj grandaj kaj malgrandaj urboj.

_______________________________________________________

DEK NOBEL-PREMIITOJ ESTAS INTER LA UNUAJ SUBSKRIBINTOJ DE LA INTERNACIA ALVOKO AL LA UNUIGHINTAJ NACIOJ.

HODIAU SUBSKRIBIS: RITA LEVI MONTALCINI, LA IRLANDANO, NOBEL-PREMIITO POR LA PACO, MAIREAD CORRIGAN KAJ LA USONANO JOSEPH BRODSKI, NOBEL-PREMIITO POR LITERATURO EN 1987.

Alighis, inter la aliaj, en la hodiaûa tago:

el Italio: Umberto ECO, Achille BONITO OLIVA, Artkritikisto, Prezidanto de la "Biennale d'Arte" de Venecio, la filozofo Massimo CACCIARI, la fizikisto Antonino ZICHICHI, la Urbestro de Bolonjo Walter VITALI kaj la Vic-urbestro Franco DEGLI ESPOSTI, Mario CATTANEO, docento pri Jurfilozofio che la Milana Universitato, Mario CALVO PLATERO, koresponda jhurnalisto de la gazeto "Sole 24 Ore", Mario LANA, prezidanto de la Advokata Unio por la defendo de la homaj rajtoj, la eûropa deputito verda Virginio BETTINI, la socialisto Silvano LABRIOLA, deputito kaj vic-prezidanto de la Chambro de la Deputitoj, Maria Luisa SANGIORGIO de PDS, Wlodek GOLDKORN, jhurnalisto de la semajngazeto "L'Espresso"; la kantisto-aûtoro Francesco GUCCINI, la Prezidanto de la Kino-ekspozicio Venecia, Gillo PONTECORVO, la aktoroj Paolo VILLAGGIO, Massimo GHINI, Valeria GOLINO kaj Fabrizio Bentivoglio.

el la ceteraj landoj ni signalas la nomojn de: Gerd POPPE, germana deputito; John GUDENUS, aûstria parlamentano, Warren ALLMAND, kanada Senatano; Maren GUNTHER kaj Claudia ROTH, germanaj eûroparlamentanoj; Ioannis PESMAZOGLOU, greka eûrodeputito; Alexandre GINZBURG, verkisto, sovetia ekzilito en Parizo; Beverly ALLEN, asociita profesorino che la Syracuse University (Usono); Manuel VAZQUEZ MONTALBAN, verkisto (Hispanio); Leopoldo ALAS, verkisto (Hispanio); RASGOTRA, Vic-prezidanto de la Rajiv Gandhi Foundation (Hindio); Joachim KREYSLER, kuracisto de la Internacia Rugha Kruco (Svislando); Peru EGURBIDE, koresponda jhurnalisto de 'EL PAIS'; la kroata violonisto Tonko NINIC; la tuta Asocio de la kroataj Sindikatoj; la konata bosnia pentristo, nun loghanta en Zagrebo, Mersad BERBER; Rune HERSVIK, de la Worldview International Foundation (Norvegio).

____________________________________________________________

PLI OL 100 EUROPAJ PARLAMENTANOJ EL CHIUJ GRUPOJ SUBSKRIBAS LA ALVOKON AL LA UNUIGHINTAJ NACIOJ KAJ INTERNE DE LA REZOLUCIO PRI LA EKSA JUGOSLAVIO ESTIS APROBITA PARAGRAFO PRI LA STARIGO DE LA INTERNACIA TRIBUNALO PRI MILITKRIMOJ.

Je iniciato de la Verdula Grupo kaj de la Liberala Grupo, la Eûropa Parlamento aprobis, en la rezolucio akceptita la 16an de septembro pri la situacio en Bosnio-Hercegovino, paragrafon, en kiu oni postulas ke la shtatoj-membroj faru chion kion ili povas por ke estu tuj ekfunkciigita la tribunalo kontraû militkrimoj decidita per la Rezolucio 827 de la Sekurec-Konsilio de la Unuighintaj Nacioj.

Gazetara Oficejo RP Tel +39-(0)6-689791 - Fakso +39-(0)6-68979313

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail