Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mer 29 apr. 2026
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Notizie Radicali
Agora' Agora - 6 novembre 1993
ESPERANTO: RENKONTIGHO INTER LA RADIKALA PARTIO KAJ REPREZENTANTINO DE UNESKO

Sekve de la manifestacio farita en Parizo de belgaj, francaj kaj itala radikaluloj, okazis renkontigho inter delegitaro de la Radikala Partio kaj reprezentantino de Unesko.

La Ghenerala Direktoro de Unesko, rekonante ke la celoj de la anoj de la Esperanto-movado estas samaj kiel tiuj de la Organizajho, deklaris sin preta subteni ne nur idee, sed ankaû finance konkretan projekton pri Esperanto.

La projekto, laû Mayor, trovus jam sian naturan kadron en la programo "Linguapax" de Unesko kaj estus financata 50-procente de la Organizajho.

Giorgio Pagano - responsulo pri la Esperanto-aktivecoj de la Radikala Partio - gratulis pri la konkreta sentiveco montrita de la Ghenerala Direktoro, »Sed - li komentis - por interpopola egalrajta komprenigho, por edukado al la paco kaj ech pli por Eûropa integrigho, ni devas akceli kaj la iron al internaciaj konvencioj pri Esperanto kaj la enkondukon de la Internacia Lingvo en niajn lernejojn .

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail