LA "ESPERANTO" RADIKALA ASOCIO GRATULAS LA KLERIGAD-MINISTERION KAJ LANCHAS INFORMAD-INICIATON EN CHIUJ ROMAJ LERNEJOJ KAJ EN LERNEJOJ DE ALIAJ 15 ITALAJ URBOJ.Hodiaû kunsidis unuafoje, je la cheesto de la Vicministro Matulli, la Stud-komisiono pri la Lingvo Internacia (nomita Esperanto).
La Komisiono, vidinte specifan raporton prezentitan de la spertuloj, decidis akcepti ghin kiel bazan dokumenton. Pri tiu dokumento chiu Komisionano povos liveri siajn taksojn kaj/aû sugestojn kompletigajn en la venonta kunsido de la 13a de decembro.
"Ekde morgaû 10a de decembro - diras Giorgio Pagano, Komisionano kaj Sekretario de ERA - subtene al la laboro de la Komisiono kaj kontraû la anakronisma 'lingva rasismo' pri la Internacia Lingvo, ni komencos en chiuj romaj elementaj lernejoj kaj en lernejoj de de aliaj 15 italaj urboj intensan laboron de informado, kiun la "Esperanto" Radikala Asocio konkludos komence de la lerneja kristnaska feriperiodo.