Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
gio 30 apr. 2026
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Notizie Radicali
Agora' Agora - 20 dicembre 1993
LA KONSILIO DE "ESPERANTO" RADIKALA ASOCIO
kunveninta en Romo la 19an de decembro 1993

APROBAS la aûskultitajn raportojn de la Sekretario kaj de la Trezoristo;

NOTAS la projekton prezentitan de la Sekretario kaj de la Trezoristo de ERA por la ekmarshigo (ghis marto 1994) de la "Kampanjo de la Radikala Partio, por la jaro 1994, por la rajto je la internacia lingvo", aprobita de la Sekretario kaj de la Trezoristo de la Radikala Partio;

NOTAS la pretecon de la Estraro de la Itala Esperanto-Federacio kunlabori por la sukceso de la "Kampanjo" de la Radikala Partio kaj ties inviton direktitan al chiuj asocianoj kontribui en ghi;

KONSIDERINTE la malfacilecon povi nunmomente difini kaj decidi pliajn iniciatojn antaû la konkludigho de la unua fazo de la "Kampanjo";

KONSIDERINTE la nuna sukceson de la "Informa agado" en la mondo de la elementaj lernejoj pri la "Ministeria Komisiono pri la Internacia Lingvo", startinta en 16 urboj la 9an de decembro kaj konkludota la 23an de decembro;

KONSIDERINTE ke ghis la 31a de decembro tiu Komisiono estos pretiginta la finan Raporton;

TASKAS la Sekretarion kaj la Trezoriston, ke ili, surbaze de la la indikoj de tiu Raporto, malfermu duan fazon de la supre dirita "Agado", indikante la eventualajn novajn celojn kaj agmanierojn kaj pretigante la taûgan informan materialon;

DEKLARAS DEZIRINDA agadon kunlaboran inter ERA kaj IEF por la sukceso de la nova politika "Agado" en la mondo de la lernejoj;

DECIDAS la tujan malfermon de la varbo-kampanjo por membrighoj al ERA en 1994, proponante al la Asocio la celon de 300 membroj ene de la venonta marto;

INVITAS la Sekretarion, la Prezidanton kaj la Trezoriston de ERA kunvoki la 4an Kongreson chirkaû la fino de la unua fazo de la Kampanjo, antaûvidita je marto 1994;

INVITAS la membrojn kaj la alighintojn de ERA, sin aktive engaghi por la sukceso de la Kampanjo por la rajto je la Internacia Lingvo kaj de la renovigita Agado en la lerneja mondo kaj por atingo de la celita nombro de 300 anoj.

........

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail