Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
gio 30 apr. 2026
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Notizie Radicali
Agora' Agora - 8 febbraio 1994
"TRANSLIMEN!" : GAZETARA KONFERENCO DE PREZENTADO

Okazos en Romo, mardon la 15an de februaro je 12,00 h. en la oficejoj de la Eûropa Parlamento (via IV Novembre, 149) gazetara konferenco por prezentado de la semajna informilo "Translimen!".

"Translimen!" - Trans la landlimoj - estas informa bulteno pri la kampanjo por la rajto je la internacia lingvo, iniciatita de la Radikala Partio.

La dulingva bulteno, kun apuda teksto en Esperanto, estas verkita itallingve kaj tradukita al la rusa, la franca, la germana kaj la hispana; ghi estos dissendata en Italio, al la Eûropa Parlamento, al la eks-sovetiaj landoj, al Francio, al Belgio, al Germanio kaj al Hispanio.

Partoprenos, inter aliaj, en la gazetara konferenco:

hon. Marco Pannella, deputito che la Eûropa Parlamento;

hon. Emma Bonino, sekretariino de la Radikala Partio;

hon. Elio Vito, kunordiganto de la Federista Parlamenta Intergrupo pri la Lingvo kaj por la reformo de la lingva politiko;

Giorgio Pagano, kunordiganto de la kampanjo por la rajto je la internacia lingvo;

Gianni Betto, trezoristo de ERA - "Esperanto" Radikala Asocio.

Por chia plia informo bonvolu ekkontakti Alessandro Conti kaj Silvja Manzi je la telefon-numero 06-689791

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail