w= u breve
x= ^ sul carattere precedente
PROPONO DE RISOLUCIO KONFORME AL ARTIKOLO 45 DE REGULARO PRI REVIZIO DE TRAKTATOJ KAJ PRI LA KOMUNIKA AFERO EN LA INSTITUCIOJ KAJ INTER LA CIVITANOJ DE UNIO
Ewropa Parlamento
A. Memorigante ke la Traktato de Maastricht kaj, en 1995, ewropa Konsilio, evidentigis la gravecon kiu havas por Unio kaj sia lingva diverseco, nepra ero de la dimensio kaj de la ewropa identeco tiel kiel de sia kultura komuna havajxo;
B. Memorigante ke la problemo pri lingvoj povus je longa templimo endangerigi la politikan interligitecon de Unio;
C. Memorigante ke la artikolo 27 de Konvencio pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj de 1976, kaj Deklaracio pri Personaj Rajtoj, enprenita de Generala Asembleo de Unuigxintaj Nacioj la 21-a de februaro 1992, agnoskas al anoj de la lingvaj minoritatoj la rajton utiligi siajn lingvojn;
D. Konsiderante ke la elspezoj de tradukado kaj interpretado de la laboroj de Ewropa Parlamento atingas 33%-on de sia bugxeto;
E. Konsiderante ke la interrompadoj kauzataj de tradukerararoj estas pli kaj pli oftaj dum la elektaj proceduroj kaj dum aliaj momentoj de parlamenta agado;
F. Konsiderante ke la venonta plivastigxo de Ewropa Unio al Kipro, Malto, Cxehxa Respubliko, Pollando kaj Hungario, igos de 11 a 15 la nombron de la oficialaj lingvoj, tiel transirante de la nunaj 110 eblaj kombinajxoj gxis 210 sen enkalkuli la maltan lingvon;
G. Konsiderante ke la sekva plivastigxo de Ewropa Unio al Slovenio, Estonio, Letonio kaj Litovio, la oficialaj lingvoj transiros de 15 gxis 19, dume la lingvaj kombinajxoj igxos 342;
H. Konsiderante ke pro la plivastigo al aliaj centrorientaj Sxtatoj kiel Slovakio, Rumanio, Bulgario, Albanio, Kroatio, Serbio-Montenegro kaj Bosnio, la oficialaj lingvoj igxos 25 dume la lingvaj kombinajxoj estos do 600;
I. Konsiderante ke per 25 lingvoj, respondaj aw kvazaw al maksimuma lingva ekspansio, la traduka kaj interpretada servo devos labori kun 6 malsimilaj lingvaj familioj;
J. Konsiderante ke tiaj sekvaj plivastigoj kaj la konsekvenca pliigxo de lingvoj plue influos ne nur sur la bugxeto de Parlamento sed sur la funkciado mem de la tradukada kaj interpretada sistemo kiel hodiaw konceptata;
K. Konsiderante ke nune jam du naciaj oficialaj lingvoj, la gaela kaj la luksemburga ne estas objekto de tradukado kaj interpretado en sino de la istitucioj de Ewropa Unio;
L. Konsiderante ke diversaj lingvoj, kiel la ewskera kaj la kataluna, kiuj gxuas pro oficiala statuso je regiona nivelo, oni ne konsideras kiel oficialaj lingvoj de Ewropa Unio, malgraw ili estas pli parolataj ol kelkaj oficialaj lingvoj de Unio;
M. Konsiderante ke interne de la nunaj limoj de Unio vivas aliaj lingvaj komunumoj kiel la korsikaj, kimraj, sardaj, ladinaj, okcitanaj, frisaj, alzacaj ...;
N. Konsiderante krome ke en sino de Ewropa Unio ekzistas lingvoj parolataj de konsiderindaj transnaciaj minoritatoj, kiel la lingvoj "rom", "sinti" kaj Jida;
O. Konsiderante ke kun 11 oficialaj lingvoj la adoptado de pontolingvo en la tradukada kaj interpretada sistemo malplimultigus la nombron da lingvaj kombinajxoj de la nunaj 110 gxis 24, dume en la scenejo de 25 oficialaj lingvoj la kombinajxoj transirus de 600 gxis 50;
P. Memorigante ke tra centjaro da vivo Esperanto montrigxis ilo simpla kaj efika kiu metis cxiun civitanon en la samaj komunikadaj kondicxoj;
Q. Memorigante ke Esperanto estas lingvo ne konkurenca rilate al aliaj lingvoj nomataj etnaj, tial gxi gardas la dignon kaj la vivon de cxiu ekzistantaj lingvoj;
R. Memorigante ke en tri diversaj okazoj, en 1954, en 1985 kaj en 1993, Unesko oficiale reliefigis la gravecon atingitan fare de la Internacia Lingvo nomata Esperanto kiel ilo favora al paco kaj al la atingo de siaj celoj;
S. Memorigante ke la propedewtikaj ecoj de Esperanto por la sekva ellernado de aliaj lingvoj estis agnoskataj en nombraj universitataj studoj kaj esploroj, tiel kiel fare de itala Ministerio pri Publika Instruado (cirkulero n· 126 de la 10-a de Aprilo 1995);
La Ewropa Parlamento
1. petas al Komisiono efektivigi en la tuto de la landoj de Unio, sperton celantan akceli la ellernadon de la fremdaj lingvoj per la lernado de planizita lingvo kiel Esperanto;
2. petas al Komisiono efektivigi studon pri oportuneco enkonduki la instruadon de planizita lingvo, kiel Esperanto, kiel dua lingvo - aw kiel tria lingvo tie, kie la regiona aw minoritata lingvo estas instruata kiel unua lingvo kaj la nacia aw oficiala lingvo kiel dua -, en cxiuj unuaj kaj duagradaj lernejoj de Ewropa Unio;
3. komisias sian generalan sekretarion efektivigi studon pri realigeblo kaj pri la ekonomiaj kaj bugxetaj efikoj de la enkonduko de planizita lingvo, kiel Esperanto, kiel pontolingvo kaj lingvo de jura rilato en la sistemo de tradukado kaj interpretado, precipe antawvidante eksperimentan utiligon de Esperanto kiel pontolingvo en interpretado;
4. komisias sian Prezidanto transdoni cxi tiun resolucion al Cxefministro, al Prezidanto de la Komisio, al prezidantoj de la parlamentoj kaj al ministroj de edukado aw de publika instruado de la Sxtato-Membroj.