Bulteno de inform/agado pri la kampanjo de Radikala Partio - Numero 7 de la 20-a de OKTOBRO 1996--------------------------------------------
*Redaktado: Sandro Ottoni, Ilica 8 - 10000 Zagrebo (CRO)
Tel/fakso: +385-1-277.959 - retposxto S.Ottoni@agora.stm.it
TTT-Url: http//:www.agora.stm.it/pr - Telnet: Agora.stm.it
* Enpagxigo kaj distribuado:Alberto Novi - rue Belliard 89 - Rem 508, 1047 Bruselo (B); tel.+32-2-2304121, fakso +32-2-2303670.
Eldonata en la lingvoj: albana, bulgara, cxehxa, kroata, Esperanto, angla, itala, franca, pola, rumana, rusa kaj hispana.
---------------------------------------------
SPECIALA ELDONO - INTERACIA TRIBUNALO:
CIVITANOJ, PLUAN STRECXON!
Karaj amikoj,
" Civilization asks whether law is so laggard as to be utterly helpless to deal with crimes of this magnitude by criminals of this order of importance.
It does not expect that you can make war impossible. It does expect that your juridical action will put the forces of International Law, its precepts, its prohibitonsand, most of all, its sanctions, on the side of peace, so that men and women of good will, in all countries, may have -leave to live by no man's leave, underneath the law."
("Civilizita mondo demandas sin cxu la legxo estas tiom malvigla ke gxi montrigxas tute neutila por alfronti krimojn tiom gravaj, plenumitaj fare de tiaj krimuloj.
Oni ne atendas ke Vi povu igi neebla la militon: oni atendas ke Via jugxa agado firmigu la forton de Internacia Rajto, siajn preceptojn, siajn sankciojn aw la plimulton de ili, flanke de la paco, en tia maniero ke homoj de bona volo povu libere vivi en la tuta mondo sen alia egxido ol tiu de la legxo.")
Tiel, kvindek jaroj antaw, komencis sian malferman paroladon cxe la Nurenberga proceso, Robert H.Jackson, kiu reprezentis la akuzisto.
De tiam, gxis malmultaj jaroj antaw, la ebleco starigi Internacian Tribunalon sxajnis resti en la kadro de la plej nobelaj utopioj: neniu genocido, neniu milita aw kontrawhoma krimo, kapablis skui la Sxtatojn kaj la potenculojn de la tuta mondo.
En 1989, pro iniciato de malgranda lando, Trinidado kaj Tobago, la afero estis reproponata al UNo, startigante mekanismon kiu portis unue al starigo de la specifaj Tribunaloj pri la krimoj en la eksa Jugoslavio kaj Ruando kaj poste al kampanjo en stadio de realigo por la starigo de Internacia kriminalkortumo.
Sed estis precipe la monda publika opinio - la civitanoj de sana prudento kaj bona volo - kiuj, aplikante grandegan premon, tiom faris ke la inciato refortikigxu. Hodiaw, dum malpligrandigxis la atento fare de la amaskomunikiloj pri la amaskrimoj okazintaj en Bosnio kaj Ruando, cxi tiu publika premo sxajnas estingigxi.Gxuste nun kiam, post granda kaj fruktodona laboro de la prepara Komitato pri la Tribunalo kiun starigis UNo, oni akiris oficialan proponan dokumenton kiu indikas, unuafoje, eblan limdaton, 1998, por starigi la Kortumon.
Pro tio, cxar ni kredas ke neniam ni estis tiel proksimaj al atingo de la celo, ni adresas nin al monda publika opinio, al la parlamentanoj kaj al la registaroj de la membraj sxtatoj de UNo, por ke, pere de ili, estu eble relancxi la urgxecon de la starigo de la unua efektiva internacia jurisdikcio.
Nur tiel oni povos venki la rezistojn kaj opoziciojn ecx nun ekzistantaj. Nur tiel la 51-a Sesio de UNo, povos esti kapabla adopti rezolucion, por multaj flankoj revolucia, kiu indiku la daton por Diplomatia Konferenco stariganta la Permanentan Tribunalon.
En cxi tiujn horojn, dum dawrigas la iniciatoj cxe la naciaj kaj mondaj institucioj kaj la antawenpusxo de la alvoko al la parlamentanoj, al la kulturaj kaj politikaj eminentuloj, ni klopodas trovi la necesan monon por eldoni lawpagajn pagxojn en kelkaj gazetoj je internacia graveco.
Kiam mankas malmultaj tagoj de la komenco de la 51-a sesio de Unuigxintaj Nacioj, ni reinvitas cxiun al eksterordinara mobilizo, lasta strecxo en la klopodo superi cxi tiun, eble, lastan obstaklon: cxiu kolektota subskribo, cxiu kotizo aw kontribuajxo deponota je subteno de cxi tiu kampanjo estos finofaraj.
Bonan laboron!
-------------------------
PUNA INTERNACIA TRIBUNALO
LA PREPARAJ LABOROJ, LA INICIATOJ DE RADIKALA PARTIO KAJ LA NUNA SITUACIO (Informa slipo)
Ekde la starigo de la Unuigxintaj Nacioj, la Komisio por la Intrenacia Rajto (ILC) estis taskita pri la kodigo de la juraj principoj al kiuj Nurenberga Tribunalo rilatis. La laboroj de ILC dawrigis en alterna maniero, sed estis frue blokitaj fare de la ekapero de la "malvarma milito" kaj sekve definitive dum preskaw kvardek jaroj.
De 1989, sangxante la politika situacio je internacia nivelo kaj establigxante, dank'al agado de la franca registaro, la "rajto" de entrudigxo pro humanecaj kialoj, kaj ankoraw sekve al specifa iniciato de Trinidado kaj Tobago, estis reaktivigitaj la proceduroj por atingi la starigon de internacia puna Tribunalo.
En 1992, pro la instigo de la amasaj krimoj, kiuj okazis dum la agreso al Kroatio, al Bosnio-Hercegovino kaj al Kosovo, kaj post la disputojn pri la ekstradicioj en Libano, nombraj Landoj alprenis favoran pozicion pri la starigo de tia internacia Kortumo. Konsekvence, la Unuigxintaj Nacioj komisiis al "International Law Commission" la prilaboradon de statuta Projekto.
En 1993, danke ankaw al mobilizado de Radikala Partio, kiu donis al Sekretario de Unuigxintaj Nacioj 25.000-n subskribojn de parlamentanoj, kleruloj kaj civitanoj de la tuta mondo, estis krome starigita la Tribunalo pri la krimoj en eksa Jugoslavio, tiel markante kroman etapon en la afirmo de nova internacia jurisdikcio.
- Fronte al cxi tiuj novaj signifoplenaj eventoj, Radikala Partio, ankoraw en 1993, entreprenis kampanjon por la starigo de Fonda Konferenco de la internacia permanenta Tribunalo.
En 1994 okazis nombraj radikalaj iniciatoj cxe la naciaj kaj ewropa Parlamentoj kaj adrese al Registaroj; cento da ewropaj urbestroj, da parlamentanoj kaj eminentuloj subskribis diversajn rezoluciojn; la Urbestro de Sarajevo, Muhamed Kreseljakovic, membro de Radikala Partio, iniciatis, per slogano "Ne estas paco sen justeco", marsxon en Romo, okaze de la katolika Pasko, kie partoprenis miloj da personoj kaj reprezentantaroj de diversaj ewropaj urboj;la honorinda Emma Bonino, tiam Sekretariino de RP, obtenis de la itala Registaro la delegon de reprezentado cxe UN pri cxi tiu afero, sxi sukcesis kandidatigi Italion por ke gxi gastigu la Konferencon kaj sxi relancxis la urgxecon postulante precizajn limdatojn; fine, post kolektado de eksterordinara monofero, oni eldonis pagxojn en "New York Times" kie estis alvoko por la urgxa starigo de la internacia Tribunalo.
Ankaw kolektante cxi tiujn instancojn, dum novembro de la sama jaro, la 49-a sesio de Unuigxintaj Nacioj komisiis al tawga Komitato, sekve nomita "Prepara Komitato", la re-prilaborado de Statuta skizo por la internacia Tribunalo.
La laboroj de la Prepara Komitato, fakte enoficigxita en 1995, ebligis gxis nun atingi gxeneralan akordon pri la difino de la tri fundamentaj krimoj sur kiuj bazi la kompetenton de la Tribunalo; ili estas: la kontrawhomaraj krimoj, la genocido kaj la militkrimoj. La Prepara Komitato tenas por si difini poste la petojn por la enmetado de aliaj kategorioj de krimoj.
La prepara Komitato finis la laborojn de sia lasta sesio la 30-an de awgusto 1996; en tia okazo gxi faris rekomendon al Generala Asembleo kie gxi petas unuflanke la prokraston de la mandato de la Komitato mem gxis 1998 kaj, unuafoje, la difinon, en 1998, de la dato de la kunvoko de la Diplomatia Konferenco de la Plenpovuloj por la starigo de la Internacia Puna Tribunalo.
- Radikala Partio kaj la Komitato "Ne estas paco sen justeco", Neregistara Organizo naskita en 1994 kun la celo iniciati internaciajn kampanjojn por la rapida starigo de la Tribunalo, nuntempe klopodas pri serio de preminiciatoj kaj kolektado de subskriboj de tutmondaj parlamentanoj, por ke la venonta sesio de Unuigxintaj Nacioj renovigu la mandaton al la Komitato kaj konfirmu la sindevigon por la kunvoko de la fondokonferenco de la Internacia Tribunalo en 1998.
-------------------------------------------------
PREPARA KOMITATO POR LA STARIGO DE INTERNACIA TRIBUNALO - SESIO DE AWGUSTO 1996 - FINA APROBITA DOKUMENTO
Nov-Jorko - 96.8.31 - En la fina dokumento de la sesio de awgusto, la prepara Komitato, esprimante kontenton por la plenumita laboro, rekomendas:
" 1.(...). 2.(...).
3...." ke la generala Asembleo rekonfirmu la mandaton al la Prepara Komitato, komisiante la jenajn taskojn:
a) plenumi pluajn tri aw kvar renkontigxojn; tio estas farenda dum naw semajnoj, antaw ol la diplomatia konferenco. La Prepara Komitato organizu siajn laborojn en tia maniero plenumi ilin en aprilo 1998; tio cele konsenti la plej grandan partoprenon de la Sxtatoj. La laboroj estas farendaj en la formo de "open-ended" grupoj; ili celu al intertraktado de la utilaj proponoj por produkti firmigxitan testoskizon de konvencio; tia konvencio estos submetenda al diplomatia konferenco.
b) la prepara Komitato traktu la jenajn temojn:
1. Difino kaj eroj de la krimoj
2. Principoj de kriminala kaj puna jurisprudenco
3. Organizado de la tribunalo
4. Proceduroj
5. Komplementeco kaj "trigger mecahnism"
6. Kooperado inter la Sxtatoj
7. Starigo de la tribunalo kaj rilatoj kun UNo
8. Finaj klawzoj kaj financado
4. La prepara Komitato memorigas ke la Generala Asembleo deklaris, per la rizolucio 50/46 de la 11-a de decembro 1995, decidi en la 51-a sesio, law la raporto de la prepara Komitato, pri la anonco de plenpova internacia konferenco por determini kaj adopti starigan konvencion de internacia tribunalo, dum la kalendaro kaj la laboroj de la sama konferenco.
5. La prepara Komitato, surbaze de sia laborskemo, opinias ke estas realisma konsideri eble okazigi la plenpovan diplomatian konferencon en 1998.
* Kelkaj delegitaroj, kiuj esprimis rezervojn pri la konkludoj de la prepara Komitato, opinias ke tiaj konkludoj ne kopromitas la pozicion de la Sxtatoj cxe la Generala Asembleo. "
------------------------------------
Kiel oni deduktas ankaw de la fina rimarko de la dokumento, kelkaj landoj, inter kiuj Cxinio, Japanio, Kubo, Indonezio, plutenas sian kontrawecon al la starigo de la Internacia Tribunalo, tenante por si plene esprimi gxin dum la laboroj de la Sesa Komitato de la Generala Asembleo de UNo, kiujn oni antawvidas por la venonta novembro.
Aliflanke plilargxigxis la fronto de la favoraj landoj, estritaj fare de Ewropa Unio kaj Rusio, Awstralio, Argentino, Kanado, Sud-Afriko kaj Nov-Zelando; restas tamen malfavoraj al urgxe pluiri: Francio, Anglio, Hindio kaj Usono, kiuj antawvidas la starigon de la Tribunalo multe post la jaro 2000.
-----------------------------------
POR LA EWROPA PARLAMENTO KAJ LA ASEMBLEO ACP/EU ESTAS NECESA KOMUNA POZICIO POR LA STARIGO DE LA INTERNACIA TRIBUNALO EN LA DAWRO DE 1998. UNUANIMA VOCXDONO PRI LA RADIKALA MOCIO CXE EP.
* Strasburgo 96.9.19 - La ewropa Parlamento aprobis per urgxa proceduro kaj unuanime la jenan rezolucion, iniciatita fare de Radikala Partio transnacia:
" La ewropa Parlamento,A. konsiderante ke la militaj kaj kontrawhomaraj krimoj multobligxas, okazas en nombraj landoj kaj restas senpunaj,
B. konsiderante la neceson kaj urgxon krei unuan internacian jugxan organon senpartiecan por jugxi plejunue pri la militaj kaj kontrawhomaraj krimoj, sendepende de la loko kie ili okazis,
C. substrekante la signifoplenajn progresojn efektivigitaj en tia senco dank'al kreo kaj al unuaj konkretaj aktoj de la internaciaj specifaj tribunaloj por la eksa Jugoslavio kaj Ruando,
D. ek de nun plezurigxante cxar, kaj la statutoj de la specifaj tribunaloj, kaj la projekto de statuto de la permanenta Tribunalo ne antawvidas la mortopunon,
E. konsiderante ke la 50-a sesio de la generala Asembleo de Unuigxintaj Nacioj formale decidis, dum awtuno 1995, taski preparan Komitaton plenumi la laborojn por la difino de la statuto de la internacia Tribunalo por doni la eblecon al Unuigxintaj Nacioj kunvoki la fondan Konferencon de la internacia permanenta Tribunalo,
F. konsiderante ke la prepara Komitato finis sian lastan sesion la pasintan 3-an de awgusto, petante ke la generala Asembleo de Unuigxintaj Nacioj kunvoku la diplomatian plenpovan Konferencon en la dawro de 1998,
G. konsiderante ke, malgraw tia pozitiva rezulto atingita cxefe dank'al firmdecido de nombraj membraj Sxtatoj de ewropa Unio,
pluestas ankoraw fortaj opozicioj fare de kelkiuj triaj landoj, kaj ankaw rezervoj fare de du membraj Sxtatoj de ewropa Unio,
H. konsiderante ka la itala registaro jam sin deklaris preta akcepti la plenpovan diplomatian Konferencon por la starigo de la Tribunalo,
1. solene invitas la Konsilion kaj la membrajn Sxtatojn alveni kiel eble plej baldaw al komuna pozicio koncerne la neceso starigi la permanentan internacian punan Tribunalon kaj agadi en komuna akordo kadre de la 51-a generala Asembleo de Unuigxintaj Nacioj por ke gxi renovigu la mandaton de la prepara Komitato kaj decidu kunvoki plenpovan diplomatian Konferencon por la starigo de la internacia puna Tribunalo en la dawro de 1998;
2. invitas do la irlanda Prezidantaro kaj la Komisio plenumi, en la kadro de la respektivaj kompetentecoj, cxiujn necesajn klopodojn por ke la Unuigxo povu sin esprimi unusence pri tia grava afero;
3. substrekas la neceson, ke la Unuigxo finance partoprenu en la klopodoj por la starigo de la permanenta Tribunalo;
4. taskas sian Prezidanton transdoni cxi tiun resolucion al la Konsilio, al la Komisio kaj al la registaroj de la membraj Sxtatoj, al la generala Sekretario de Unuigxintaj Nacioj kaj al la Prezidanto de la generala Asembleo de Unuigxintaj Nacioj.
-----------------------------------
Luksemburgo, 96.9.26 - Dum la laboroj de la Egalrajta Asembleo ACP/EU (70 Landoj de Afriko, Karaiboj kaj Pacifiko, kune kun la reprezentantoj de Ewropa Unio), oni aprobis rezolucion, (kiun prezentis Bernard Castagnède je nomo de Ewropa Radikala Alianco) kiu invitas la Sxtatojn kiuj subskribis la Konvencion de Lomé (65 Landoj), komune subteni la renovigon de la mandato al la Prepara Komitato de la tribunalo kaj la decido kunvoki la starigan Konferencon en la dawro de 1998. (Teksto kiu similas al la antawa)
-----------------------------------INTERNACIA ALVOKO DE PARLAMENTANOJ AL LA SEKRETARIO DE UNUIGXINTAJ NACIOJ KAJ AL LA MEMBROJ DE LA PRAPARA KOMITATO POR LA STARIGO DE INTERNACIA TRIBUNALO
Dawrigas la kolektado de subskriboj de parlamentanoj pri la alvoko.
Jen la situacio (je la 18-an de oktobro), law lando, de la parlamentanoj kiuj subskribis:
Aligxo de Membroj de la Parlamento de
48 landoj: E.P. n.P. Sumo
--------------------------------------
Albanio - 37 37
Anglio 8 5 13
Awstrio 1 8 9
Azerbajgxano - 43 43
Belgio 4 15 19
Belizo - 2 2
Belorusio - 5 5
Benino - 1 1
Bolivio - 1 1
Bulgario - 23 23
Cxehxa Respubliko - 2 2
Cxilio - 3 3
Danio 1 - 1
Ebura Bordo 1 1
Finlando 1 3 4
Francio 10 36 46
Georgio - 7 7
Germanio 4 18 22
Gvatemalio - 1 1
Hispanio 9 - 9
Hungario - 3 3
Irlando 1 8 9
Israelo - 2 2
Italio 28 64 92
Kanado - 1 1
Kambogxo - 2 2
Kenjo 2 2
Kosovo - 17 17
Kroatio - 24 24
Libano - 2 2
Luksemburgo 1 5 6
Makedonio - 3 3
Malto - 1 1
Moldavujo - 2 2
Nederlando 4 12 16
Nov-Zelando - 2 2
Peruo - 1 1
Portugalio 3 1 4
Rumanio - 7 7
Rusio - 30 30
Salvadoro - 1 1
Slovakio - 2 2
Slovenio - 17 17
Svedio 6 - 6Svisio - 6 6
Tunizo - 1 1
Ukrajno - 11 11
Urugvajo - 1 1
Venezuelo - 1 1
--------------------------------------
Sumo 81 438 521
(Oni povas mendi la alvokon al la redaktejo)
--------- FORMULARO POR MONOKONTRIBUAJXOJ KAJ ALIGXKOTIZOJ ---------
Enpago de ........... (samvalora en dolaroj ................)
- por aligxo al Radikala Partio 1996 (vidu kotizojn funde de la pagxo)
- por Monkontribuajxo al la kampanjo pri .....................
Nomo ..................... Fam.nomo ....................
Loko kaj naskigxdato ...................................
adreso .................. Urbo ........... Lando .......
Posxtakodo ........ Tel. ........... Fakso ...........
Retposxto ..............................................
Enpaga maniero:
1. Per kreditkarto:
Kreditkarto N. .........................................
eldonita fare de .............. limdato ................
subskribo ..............................................
Sendi cxi tiun formularon al la fakso ++39.6.68805396
aw telefoni vocxe al ++39.6.689791
2. Per banko (Banka kreditigo):
Sendi la enpagon al: "Istituto Bancario S.Paolo di Torino - Sede di Roma" - Kuranta Konto 1000504169-CAB-03200-ABI-01025
3. per posxto (Internacia Posxtmandato):
Sendi la enpagon al:
Partito Radicale - Via di Torre Argentina 76 - 00186 - Roma - Italio
--------------------------------------------
KOTIZOJ 1996: La aligxkotizo varias por cxiu lando, law la kriterio de 1% de la Brutta Nacia Produkto. Jene estas la kotizoj kiuj koncernas la landojn kie la bulteno pli disvastigxas. Pri la mankantaj landoj turnu vin al la redaktejo.
Albanio 5 USD - Awstrio 2.400 ATS - Azerbajgxano 3 USD - Belgio 6.050 BEF - Bulgario 8 USD - Kanado 280 CAD - Kroatio 35 DEM - Danio 1.440 DKK - Francio 1.100 FRF - Germanio 330 DEM - Irlando 80 IEP - Italio 365.000 LIT - Nederlando 330 NLG - Polonio 23 USD - Portugalio 11.600 PTE - Anglio 120 GBP - Cxehxa Resp. 27 USD - Rumanio 12 USD - Rusio 19 USD - Hispanio 17.600 ESB - Slovenio 85 DEM - Usono 260 USD - Svisio 420 CHF - Ukrajno 13 USD - Hungario 27 USD -