Bulteno de inform/agado pri la kampanjoj de Radikala Partio
- Numero 8 de la 4-a de NOVEMBRO 1996
--------------------------------------------
*Redaktado: Sandro Ottoni, Ilica 8 - 10000 Zagrebo (CRO)
Tel/fakso: +385-1-277.959 - retposxto S.Ottoni@agora.stm.it
http//:www.agora.stm.it/pr - Telnet: Agora.stm.it
* Enpagxigo kaj distribuado:
Alberto Novi - rue Belliard 89 - Rem 508, 1047 Bruselo (B);
tel.+32-2-2304121, fakso +32-2-2303670.
Eldonata en la lingvoj: albana, bulgara, cxehxa, kroata, Esperanto, angla, itala, franca, pola, rumana, rusa kaj hispana.
---------------------------------------------
Karaj geamikoj,
Ni malfermas cxi tiun "Transnacia-n fakso-n" per bela kaj grava novajxo: dank' al subteno de la ewropaj deputitoj kiuj anigxis al Radikala Partio, Wei Jinghseng obtenis la "Sacharov-premion 1996" de la ewropa Parlamento, premio kiu, ni esperas, konstituos validan instigon al la batalo de la rezistantaj demokratiuloj en Cxinio kaj en la tuta mondo.
Apud cxi tiu granda sukceso, ni rimarkas la bonegan rezulton
atingita ankoraw cxe EP en la kadro de la pridiskutado de la bugxeto de 1997. Oni aprobis novajn financliniojn kiuj favoras demokratiajn iniciatojn por Cxinio kaj Tibeto, por la Internacia Tribunalo, kaj por aliaj multnombraj aferoj.
Intertempe cxe Nov-Jorko pligravigxas la batalo por konkeri la internacian Tribunalon en la limdato de 1998. Dum
pri la dato sxajnas esti preskaw generala interkonsento, novaj rezistoj montrigxas pri la proceduraj aferoj.
Post la eldono de lawpagaj pagxoj en du gravaj internaciaj gazetoj kaj ties dismeto favore al la Tribunalo, la sekretario de Radikala Partio petis, per komunikajxo en cxi lastaj horoj, kroman plifortigon de la mobilizado de la internacia publika opinio kaj instigis la liveron de monkontribuajxoj por dawrigi la premkampanjon rilate al la sxtato-membroj de UNo.
Bonan laboron
----------------------------------------------------------
DEMOKRATIO EN CXINIO: WEJ JINSHENG, LA PLEJ FAMKONATA CXINA DISIDENTO, OBTENIS LA "SACHAROV-PREMIOn" DE LA EWROPA PARLAMENTO.
Strasburgo, la 24-an de oktobro 1996 - Law propono de la Grupo Ewropa Radikala Alianco kaj de la Grupo Liberala kaj Reformatora, la ewropa Parlamento atribuis la "Sacharov-Premion 1996" al la cxina disidento WEI Jingsheng.
Li ricevis 348 vocxdonojn kontraw 229 favoraj al sia konkuranto, Morejon ALMAGRO, disidento enkarcerigita en Kubo.
La sekretario de Radikala Partio Transnacia kaj deputito cxe la ewropa Parlamento, Olivier Dupuis, deklaris koncerne cxi tiun temon:
"Atribui la premio al WEI Jingsheng, simbolo de la batalo por demokratio en Cxinio kaj por dialogo kun la Tibetoj, estas granda venko por cxiuj, kiuj en la mondo batalas favore al starigo de demokratio en Cxinio kaj libero en Tibeto.
Estas same grava tago por Radikala Partio transnacia, kiu engagxigxas, kun la amikoj de "Human Rights in China"
kaj de la "Federacio por Demokratio en Cxinio", por la atribuo de la Nobel-Premio por la Paco 1997 al WEI Jinsheng".
Dum intervjuo cxe Radikala Radio, Wei Shanshan, fratino de Wei Jingshen, komentis: "La fakto ke mia frato ricevis cxi tiun premion, helpos lin plibonigi siajn kondicxojn kaj okazos favora reflektigxo generale sur lia kazo. Cxar cxiufoje kiam de aliaj sxtatoj, eminentuloj interesigxis al la kazo de mia frato, la reehxo de tia interesigxo estis rimarkinde forta: cxiufoje la cxina registaro plibonigis sian sintenon rilate al li. Do, mi opinias ke tio multe helpos lin."
Kromajn informojn en: LIBERO POR TIBETO/DEMOCRATIO POR CXINIO/FAKSO - Tel. +36-1-266.34.86 - 266.09.35 -
Fakso: 11.87.937 - Retposxto: M.Lensi@agora.stm.it -
TTT-Url: http//:www.agora.stm.it/pr
----------------------------------------------------------
INTERNACIA PERMANENTA TRIBUNALO
Iniciatoj je subteno de la starigo de la plenpova Konferenco por la starigo de la internacia permanenta Tribunalo en 1998.
* ALVOKO DE PARLAMENTANOJ KAJ EMINENTULOJ POR LA STARIGO DE INTERNACIA PERMANENTA TRIBUNALO (Herald Tribune, la 28-an de oktobro, Le Monde, la 3-an de novembro)
Jen la teksto de la internacia alvoko de eminentuloj de politiko kaj kulturo, kiun iniciatis Radikala Partio transnacia kaj "No Peace Without Justice" - Internacia Komitato de civitanoj, urbestroj kaj parlamentanoj kaj eldonita lawpage en kelkaj gazetoj je internacia graveco:
"TRANSDONI AL LA JUSTICO LA MILITKRIMULOJN NUN KAJ CXIAM"
Ni subskribintoj,
konsiderante la grandan nombron da militaj kaj kontrawhomaraj krimoj plenumitaj en la tuta mondo, kiuj restas senpunaj
NI INICIATAS SOLENAN ALVOKON AL LA MEMBROJ DE UNUIGXINTAJ NACIOJ
por ke ili faru kiom ili povas por aresti kaj meti firme en la manoj de la justico la respondeculojn de militkrimoj faritaj en eks-Jugoslavio kaj Ruando, kaj por ke ili renovigu la mandaton al la Prepara Komitato kaj kunvoku konferencon de plenpovuloj por la starigo de la Internacia Puna Kortumo en la limdato de 1998.
La alvoko, iniciatita fare de la Ewropa Komisariino Emma BONINO, kolektis gxis hodiaw la aligxon de pli ol 30 internaciaj sxtatistoj inter kiuj la eks-prezidanto de Usono Jimmy CARTER, la Prezidanto de Bosnio Alija IZETBEGOVIC, la Prezidanto de Haitio Jean-Bertrand ARISTIDE, la eks-Prezidanto de Ewropa Unio Jacques DELORS, la eks-Registarestroj Giuliano AMATO, Felipe GONZALES, Raymond BARRE, Mario SOARES, Adolfo SUAREZ, Michel ROCARD, Leo TINDEMANS, Wilfried MARTENS, Gaston THORN.
Kun la antawa estis egale eldonata la Alvoko de parlamentanoj al Sekretario de Unuigxintaj Nacioj kaj al la prepara Komitato, kune kun la nomoj de pli ol 600 subskribintoj. La monda gazetaro, de "New York Times" gxis "Le Monde", raportis en diversaj artikoloj la enhavojn de la alvokoj, partianigxante je favoro de la internacia Tribunalo.
* LA PREZIDANTO DA LA ASEMBLEO DE UNUIGXINTAJ NACIOJ RENKONTAS RADIKALAN DELEGACION
Nov-Jorko, 96.10.30 - La Prezidanto de la 51-a Generala Asembleo de Unuigxintaj Nacioj, la malajzia ambasadoro Zigali, ricevis delegacion de la iniciatintoj de la alvoko (Gianfranco Dell'Alba, Marino Busdachin e Marco Perduca);
li engagxis sin akcepti delegacion de parlamentanoj de la tuta mondo por la livero de la subskriboj.
* UNUIGXINTAJ NACIOJ: FINITA LA PREPARA DEBATO ANTAWVIDE AL REZOLUCIO DE LA GENERALA ASEMBLEO PRI LA INTERNACIA TRIBUNALO
Nov-Jorko 96.10.31 - Finis la debato en VI Komisio por la arangxo de skizo de rezolucio rilate al la internacia Tribunalo kaj al dawrigado de la laboroj de la prepara Komitato. En la debato intervenis 89 sxtato-membroj, ties plimulto sxajnas esti favora al la dato de 1998 por la starigo de la Tribunalo, dank' ankaw al opinisxangxo, dum la lastaj horoj, de Usono, Hindio kaj aliaj landoj. Dum la dato aperas firmigxinta, oni estigas novajn malfacilajxojn pri la tempoj kaj manieroj de la kromaj laboroj necesaj al la Prepara Komitato por finpretigi la Statuton de la Tribunalo. Ankorawfoje Francio, Japanio, Cxinio kaj Anglio manifestas reziston, klopodante prokrasti la tempojn.
Komencas nun fazo de nepublikaj konsultadoj por atingi difinon de rezolucio de la Generala Asembleo.
* INTERNACIA ALVOKO DE PARLAMENTANOJ AL SEKRETARIO DE UNUIGXINTAJ NACIOJ KAJ AL LA MEMBROJ DE LA PREPARA KOMITATO
Dawrigas la kolektado de subskriboj pri la alvoko. Gxis hodiaw subskribis 652 parlamentanoj, de 54 landoj.
----------------------------------------------------------
RADIKALAJ INICIATOJ CXE EWROPA PARLAMENTO
STRASBURGO, LA 24-AN DE OKTOBRO 1996 - BUGXETA LEGXO DE EWROPA UNIO POR 1997: DIVERSAJ AMENDOJ APROBITAJ LAW PROPONO DE LA PARLAMENTANOJ DELL'ALBA KAJ DUPUIS DE LA GRUPO A.R.E.
INTERNACIA PERMANENTA TRIBUNALO
- Estigo de nova bilanclinio je subteno de la agado de la internaciaj punaj Tribunaloj kaj por la starigo de Internacia Puna Tribunalo, kiun oni provizas per 3 milionoj da EKUOJ.
- La monasignado estas ankaw por financi la preparajn laborojn por la starigo de internacia puna Tribunalo.
BATALO KONTRAW LA DROGODEPENDOJN
- Ebleco de finacado de komparaj studoj pri la influo de la diversaj legxaroj en la batalo kontraw la drogodependon.
- Redukto kaj/aw sxparrezervo de 1.500.000 EKUOJ (*) kiuj estis asignataj al la ewropa Observatorio pri la drogoj kaj la drogodependoj, pro la nesuficxa agado de tia institucio.
HOMAJ RAJTOJ
- Ebleco de finacado por ne-registaraj organizoj kiuj agadas en Birmo por defendi la homajn rajtojn.
- Starigo de nova bilancolinio kiun oni asignu al la kunfinancado, en la tawgan momenton, de eksteraj agadoj kun la cxina Respubliko (Tajvan).
- La ewropa Parlamento, krome, adoptis amendon por disvastigi la konon pri la etnaj ewropaj minoritatoj, kiel la Romaa kaj Sinta, kaj ankaw por "plifortigi la respekton de la etnaj minoritatoj kiel la Romaa".
TIBETO
- Enigo, en la bilacolinioj por la kooperado kun la Aziaj landoj, de la precizigo ke la financadoj asignitaj al Nepalo devas esti dependigitaj al garantio de neelpelo, fare de la awtoritatuloj de cxi tiu lando, de la rifugxintoj originaj de Tibeto.
- Restarigo de la monasignadoj kaj pliigo gxis 2.6 milionoj de EKUOJ de financadoj favore al tibetaj rifugxintoj.
- Restarigo de financadoj por iniciatoj kiuj rilatas al kontrolo de la respekto de la homaj rajtoj precipe en Hongkongo kaj Makao; antawenpusxo de la informado, precipe per radiodissendo, al la tibetoj kiuj estas ekzilitaj aw rezidantaj en Tibeto; informado koncernanta cxian ajn neperfortan iniciaton favore al defendo kaj antawenpusxo de la homaj rajtoj kaj ankaw por la defendo de demokratio kaj libero en Tibeto; antawenpusxo de la informado koncernanta iniciatojn surprenitajn tiasence en la sino de ewropa Unio; financado de la esplorprogramo pri la tibeta specifeco fare de la internacia Esplorinstituto pri paco (PRIO).
- Enigo de financadoj asignitaj por subteni la agadojn de la neregistaraj organizoj kiuj aktivas favore al defendo kaj antawenpusxo de la homaj rajtoj en Tibeto.
INFORMADIKO
Starigo de nova bilanclinio "por informadiko", provizita per 2 milionoj da EKUOJ; gxi estas destinata interalie "al disvolvo de la sito-Ewropo" en la reto "Internet", komuna al cxiuj institucioj. La sito devus ebligi al iu ajn ewropa civitano, cxie ajn kie li estas, plene informigxi pri la celoj de ewropa Unio, pri la strukturo de iliaj Institucioj, pri la disvolvigxantaj kaj realigendaj politikaj agadoj.
Oni krome devus antawarangxi "retposxtan keston" por ebligi al ewropaj civitanoj komuniki kun la diversaj institucioj de Unio.
La ewropa Parlamento, kontrawe, malakceptis aliajn amendojn, prezentitaj fare de la reformatoroj Dell'Alba kaj Dupuis; inter ili estas: tiu pri la starigo de speciala Programo kontraw la Epidemioj je granda disvastigxo, amendo kiu rilatas la albana Universitato en la Makedonia Respubliko kaj alia, kiu celas "antawenpusxi la utiligon de Internacia Lingvo Esperanto".
(*) 1 ekuo valoras proksimume 2.000 lirojn
KONTRAWPROHIBICIISMO
----------------------------------------------------------
"CORA" - BELGIO/PAA: 60 EWROPAJ DEPUTITOJ KOMDANAS LA PROHIBICIISTAJN POLITIKOJN DAWRE VALIDAJN EN TEMO DE DROGOJ KAJ PROPONAS SISTEMON DE PUBLIKA KONTROLO DE LA OFERTO.
Bruselo, la 22-an de oktobro 1996 - Law iniciato de la asocio "Parlamentanoj por la antiprohibiciista Agado" (PAA), 60 ewropaj deputitoj deponis rekomendproponon al la Konsilio; per tia rekomendpropono, konstatante la plenan malsukceson fare de la prohibiciistaj politikoj pri drogoj, oni denuncas la internaciajn konvenciojn kaj oni petas la ewropan Observatorion ke gxi plenumu taksadon pri la efikeco de la prohibiciistaj politikoj. La suskribintoj, kiuj apartenas al ses diversaj politikaj grupoj (PSE, UPE, ELDR, GUE, VERDULOJ kaj ARE), krome invitas la Konsilio kaj la Sxtato-membroj por ke ili:
* establu novan reguligon pri la produktado, vendado kaj konsumado de hindia kanabo kaj gxiaj derivajxoj;
* abrogaciu la punajn sankciojn nuntempe validaj por la konsumantoj de aliaj nelawlegxaj substancoj;
* starigu publikan kontrolsistemon de la oferto de substancoj, nuntempe nelawlegxaj, same permesante la kuracistan preskribon de tiaj substancoj.
Kromajn informojn pri KONTRAWPROHIBICIISTOJ-FAKSO:
Tel:+32-2-2304121 - Fakso:+32-2-2303670 -
Retposxto: cora.belgique@agora.stm.it -
cora.italia@agora.stm.it. (Tel: ++39-6-689.791)
---- FORMULARO POR MONOKONTRIBUAJXOJ KAJ ALIGXKOTIZOJ ----
Enpago de ........... (samvalora en dolaroj ........)
- por aligxo al Radikala Partio 1996 (vidu kotizojn funde de la pagxo)
- por Monkontribuajxo al la kampanjo pri ...............
Nomo ..................... Fam.nomo ....................
Loko kaj naskigxdato ...................................
adreso .................. Urbo ........... Lando .......
Posxtakodo ........ Tel. ........... Fakso ...........
Retposxto ..............................................
Enpaga maniero:
1. Per kreditkarto:
Kreditkarto N. .........................................
eldonita fare de .............. limdato ................
subskribo ..............................................
Sendu cxi tiun formularon al la fakso ++39-6-68805396
aw telefoni vocxe al ++39-6-689791
2. Per banko (Banka kreditigo):
Sendu la enpagon al:
"Istituto Bancario S.Paolo di Torino - Sede di Roma -" Kuranta Konto 1000504169-CAB-03200-ABI-01025
3. per posxto (internacia Posxtmandato):
Sendu la enpagon al:
"Partito Radicale - Via di Torre Argentina 76 -
00186 - Roma - Italio"
----------------------------------------------------------
KOTIZOJ 1996: La aligxkotizo varias por cxiu lando, law la kriterio de 1% de la Brutta Nacia Produkto. Jene estas la kotizoj kiuj koncernas la landojn kie la bulteno pli disvastigxas. Pri la mankantaj landoj turnu vin al la redaktejo.
- Albanio 5 USD - Awstrio 2.400 ATS - Azerbajgxano 3 USD - Belgio 6.050 BEF - Bulgario 8 USD - Kanado 280 CAD - Kroatio 35 DEM - Danio 1.440 DKK - Francio 1.100 FRF - Germanio 330 DEM - Irlando 80 IEP - Italio 365.000 LIT - Nederlando 330 NLG - Polonio 23 USD - Portugalio 11.600 PTE - Anglio 120 GBP - Cxehxa Resp. 27 USD - Rumanio 12 USD - Rusio 19 USD - Hispanio 17.600 ESB - Slovenio 85 DEM - Usono 260 USD - Svisio 420 CHF - Ukrajno 13 USD - Hungario 27 USD