Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
lun 21 apr. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Notizie Radicali
Partito Radicale Centro Radicale - 9 dicembre 1996
TRANSNACIA FAKSO N.10

Bulteno de inform/agado pri la kampanjoj de Radikala Partio

Numero 10 de 1996.12.09

----------------------------------------------------------

*Redaktado: Sandro Ottoni, Ilica 8 - 10000 Zagrebo (CRO)

Tel/fakso: +385-1-277.959 - Retposxto: S.Ottoni@agora.stm.it

http//:www.agora.stm.it/pr - Telnet: Agora.stm.it

* Enpagxigo kaj distribuado:

Alberto Novi - rue Belliard 89 - Rem 508, 1047 Bruselo (B);

tel.+32-2-2304121, fakso +32-2-2303670.

Eldonata en la lingvoj: albana, angla, bulgara, cxehxa, Esperanto, franca, hispana, itala, kroata, pola, rumana kaj rusa.

----------------------------------------------------------

Karaj geamikoj,

ni sukcesis! Unuigxintaj Nacioj decidis establi la Punan Internacian Konstantan Tribunalon en la limdato de 1998. Finfine, je kvardek jaroj de la kreo de Unuigxintaj Nacioj, la mondo provizos sin per unua ilo de internacia jurisdikcio.

Sed oni ne povas taksi finita la longtempan batalon de Radikala Partio, kiu komencis en 1992 dum plena milito en eksa Jugoslavio.

Necese nun zorgeme sekvi, per iniciatoj kaj konstanta gardado fare de publika opinio, la laborojn de la prepara Komitato, kiu devos kunsidi ankoraw multfoje antaw ol la dato decidita por la stariga Konferenco. (vd. teksto de aldonita Rezolucio de UNo)

Sur alia fronto, tiu kontrawprohibiciisma, plenumigxis la laboroj de la kongreso de "CoRA", kiu decidis la internacian reiniciaton de la batalo por legalizado de cxiuj drogoj.

En tia kongreso partoprenis multelstaraj politikistoj.

Pri la iniciatoj por Cxinio kaj Tibeto, sukcese okazis neperfortaj manifestacioj realigitaj en Ewropo kaj Usono por soleni la 10-an de decembro, tutmonda tago de la homaj rajtoj. Dum tiaj manifestacioj oni petis la liberigon de la politikaj enkarcerigitoj en Cxinio.

Okaze de tiaj manifestacioj kaj gravaj rezultoj, oni malfermis la kampanjon por la aligxoj al RP 1997.

Petante vin tuj renovigi vian membrokarton de Radikala Partio, ni kaptas la okazon por bondeziri al vi Bonajn festotagojn kaj, kiel cxiam,

bonan laboron!

===>>> LIBERECO POR TIBETO/DEMOKRATIO EN CXINIO:

9-10an de decembro 1996 - En nombraj landoj okazis neperfortaj manifestacioj de dialogo kun la Ministroj por la Eksterlandaj Aferoj por la liberigo de WEI Jingsheng kaj de la juna Pancxen-Lamao. Post dialogfasto de la 2-a de oktobro, en kiu partoprenis pli ol 1.400 personoj, Radikala Partio kaj nombraj ewropaj "Tibet Support Group" (Portibetaj Helpgrupoj) organizis "24 horojn de 'Walk Around'" (dekoj da neperfortaj aktivuloj promenis kun surmetitaj afisxoj kaj ili senhalte alternadis cxirkaw la Ministrejoj pri Eksterlandaj Aferoj de diversaj sxtatoj); ili faris tion por ke la naciaj ekzekutivoj intervenu je cxiuj niveloj por la liberigo de la Pancxen-Lamao kaj de la cxina disidento Wei Jingsheng, kiu estras la movadon "La Muro de Demokratio" kaj ricevis la Sacharov-Premion 1996.

La "Walk Around" okazis en la jenaj urboj:

- Bruselo: kune kun "Les Amis du Tibet"

- Budapesxto: kune kun "Tibet Segito Tarsasag"

- Romo: kune kun "Italia-Tibet"

- Vieno: kune kun "Save Tibet - Austrio"

- Sofio: kune kun "Bulgario-Tibeto"

- Parizo: kune kun "France Tibet"

- En Nov-Jorko la "WA" finis fronte al Unuigxintaj Nacioj. En la amerika urbo la "WA" estis kunorganizita fare de:

"Students for a Free Tibet", "NY Tibetan Alliance", "Tibetan Monastery", "Learning Alliance" kaj Radikala Partio.

"Walk Around" cxirkaw la palacoj, kiuj reprezentas la naciajn instituciojn okazis ankaw en:

- Marsejlo: kune kun "CSPTC"

- Liono: kune kun "Lions des Neiges"

- Bordozo: kune kun "Asia - Pacifique"

- Torino kaj Florenco: kune kun "Italia - Tibet".

Pluaj informoj troveblas en: LIBERECO POR TIBETO/DEMOCRATIO POR CXINIO FAKSO - Tel. +36-1-266.34.86 - 266.09.35 -

Fakso: 11.87.937 - Retposxto: M.Lensi@agora.stm.it -

TTT-Url: http//:www.agora.stm.it/pr

===>>> KONTRAWPROHIBICIISMO PRI DROGOJ

>>> BELGIO/"CORA"

Bruselo, la 14-an de novembro 1996 - Dum gazetara konferenco, Eric Picard kaj Michel Hancisse, kunordigantoj de "CoRA", kaj Boel, iama senatano, prezentis alvokon de "CoRA"; gxi estas deponita cxe la belga Parlamento kaj subskribita fare de 409 eminentuloj pri kulturo kaj politiko, favore al legalizado kaj reguligo de la produktado, vendado kaj konsumado de drogoj.

>>> BELGIO: MANIFESTACIO POR LA REGULIGO DE LA DROGOJ

Bruselo, la 16-an de novembro 1996 - Preskaw 2.000 personoj partoprenis en manifestacio organizita fare de "Liaison Antiprohibitionniste", asocio favora al legalizado de la legxeraj drogoj.

CXEHXA RESPUBLIKO: "FOR LA PROHIBICIISMO!" EN LA LIBROVENDEJOJ

Prago, la 27-an de novembro 1996 - Okazis gazetaran konferencon pri la libro "For la prohibiciismo! La radikala respondo al la drogo" kun Olga Cechurova, Jan Jarab kaj Paolo Pietrosanti de Radikala Partio kaj Milan Gelnar, eldonisto de "Argo".

"Argo" eldonos la tradukon de tia internacia eldonajxon de "CoRA" kaj oni distribuos gxin en la tuta cxehxa teritorio.

>>> ITALIO/CORA: PREZENTADO DE TAGORDOJ POR NOVA KONTRAWPROHIBICIISMA LEGXO

Italio, la 27-an de novembro 1996 - Dawrigas la iniciato favore al prezentado de tagordoj en la komunumaj Konsilioj, kiuj petas la Parlamenton interveni per novaj kontrawprohibiciismaj legxoj en temo de drogoj. Krom Torino, kiu aprobis la unua dokumento tiasence, oni aprobis similajn tekstojn en: "ABBIATEGRASSO", "ALFONSINE (Ravenna)", "AREZZO", "CAMPOBASSO", "CERTALDO" (Florenco), "GAETA", NAPOLA PROVINCA OFICEJO, 5a ROMA DISTRIKTA OFICEJO, 13a ROMA DISTRIKTA OFICEJO, ZONA KONSILIO N.3 DE URBO MILANO.

>>> EWROPO: KONGRESO DE "CORA"

Bruselo, la 7-an de decembro 1996 - En la kongreso de "CoRA", okazinta dum la finsemajno cxe la Ewropa Parlamento, partoprenis: Ilya Prigogyne (Nobel-Premio por la fiziko), Emma Bonino (ewropa Komisariino), Hedy d'Ancona (iama Ministro pri nederlanda Sano), Marco Pannella (radikala estro), Carlos Alberto Montaner (Vicprezidanto de liberala Internacio), Ambros Uchtenagen (direktoro de "Institut fur Suchforschung" de urbo Zuriko), Jean-Francois Hory, Ernesto Caccavale, Gianfranco Dell'Alba, Helena Vaz da Silva, membroj de ewropa Parlamento, Luis Yanez, hispana deputito, Alfonso Pecoraro, itala deputito, Joao de Menezes Ferreira, prezidanto de "Soma" (portugalia kontrawprohibiciisma Asocio), kaj dekoj da kontrawprohibiciismaj aktivuloj alvenintaj de la tuta Ewropo.

La kongresanoj, je la fino de la laboroj, manifestaciis cxe Franca ambasadejo en Bruselo, por malaprobi la politikon, kaj en, kaj eksterlanda, de la franca Registaro en temo de drogoj.

La aprobita mocio difinas "CoRA"-n kiel "politika organizo, transnacia, batalanta kaj neperforta de la kontrawprohibiciistoj en Ewropo", federita al Radikala Partio transnacia.

Krome gxi surprenis kiel politikaj taskoj:

- la antawenpusxon de eksterordinara aligxkampanjo en la tutaj ewropaj nacioj, kun aparta atento al la Orientewropaj landoj;

- la iniciaton de malaprobdeklaro pri la timigocelaj minacoj kaj la politika entrudigxo fare de la franca Registaro en la politikoj pri drogoj de aliaj ewropaj Landoj;

- la organizadon de subteno al reformproponoj de la legxoj kaj politikoj pri drogo, prezentitaj ene de la politikaj institucioj - ankaw per la antawenpusxo fare de "PAA" (Parlamentanoj por la kontrawprohibiciisma agado) - kaj okaze de la referendumaj vocxdonadoj kunvokitaj kaj kunvokendaj;

- la organizadon de subtenkampanjojn al la agadoj de civila malobeo - kaj precipe al tiuj de Marco Pannella - celantaj al la politika deklaro de malaprobo kontraw la krima kaj krimogena eco de la prohibiciismaj legxaroj;

- la afirmon de la rajto pri kuracadoj de la drogodependuloj kaj la afirmon de la terapewtika libereco por la kuracistoj en la tuta ewropa teritorio;

- la realigon de internacia kampanjo por tuja liberigo de la ewropaj civitanoj enkarcerigitaj law nedefinita tempo en la Sxtato de Maldivoj por la posedo de minimumaj kvantoj da hinda kanabo.

Oni elektis kiel estraro por 1997:

- Gxenerala Sekretario: Eric PICARD, psikiatro

- Trezoristo: Marco CAPPATO, ekonomikisto

- Politika Direktoreco: Michel HANCISSE, Thierry MEYSSAN (direktoro de "Reseau Voltaire" en Francio), Carmelo PALMA (komunuma Konsilisto en urbo Torino), Jean-Luc ROBERT (internacia funkciulo), Fabrizio STARACE (Honora lektoro cxe la Londona Universitato). - Direktoreco de "OLD" (Observatorio pri la legxoj pri drogo): Carla ROSSI.

La Kongreso proponis la honoran Prezidantecon de "CoRA"

al Hedy d'ANCONA (ewropa parlamentano, iama ministro pri Sano en Nederlando), Pol BOEL (iama liberala belga Senatano) kaj Jean-Francois HORY (Prezidanto de Radikala Partio transnacia, ewropa parlamentano).

>>> EWROPA PARLAMENTO: ALVOKO DE PARLAMENTANOJ AL LA PREZIDENTO DE MALDIVOJ

Strasburgo, la 12-an de decembro 1996 - Pli ol 30 ewropaj deputitoj el diversaj grupoj adresis alvokon al Prezidento de la Respubliko de Maldivoj, Maumoon Abdul Gayoom, por la liberigo de kelkaj ewropaj civitanoj; ili estas kondamnitaj al dumviva karcero en tiu lando, pro tenado de neglektindaj kvantoj da hasxisxo. La alvoko, iniciatita fare de la Reformatoraj deputitoj Dell'Alba kaj Dupuis, insiste petas la repatrujigon de la ewropaj civitanoj, rimarkigante la eksceson de la sankciitaj punoj kompare kun la malgraveco de la krimoj.

(Ni aldonas la alvokon de la parlamentanoj: eblas subskribi gxin kiel subteno al ties iniciato.)

Pluaj informoj troveblas en

KONTRAWPROHIBICIISTOJ DE LA TUTA MONDO-FAKSO:

Tel:+32-2-2304121 - Fakso:+32-2-2303670 -

Retposxto: cora.belgique@agora.stm.it - cora.italia@agora.stm.it. (Tel. ++39-6-689.791) (itallingve)

===>>>ABOLICIO DE LA MORTOPUNO EN LA TUTA MONDO

>>> RUSIO KAJ SENDEPENDAJ SXTATOJ: UNUA INTERNACIA KONFERENCO POR LA ABOLICIO DE LA MORTOPUNO

Moskvo, la 24-an de novembro 1996 - Okazis en Moskvo, cxe la kongresa centro "Don Turista", grava internacia konferenco por la abolicio de la mortopuno. Organizis gxin "Nessuno tocchi Caino", "Memorial" kaj la Komisiono por la homaj rajtoj de la prezidenteco de la rusa Federacio.

En la fina dokumento de la konferenco pri mortopuno, oni rekonfirmas la peton al la sxtatestroj, ekde Eltsin, ke ili cxesigu la sxtatan vengxon.

Temas pri la unua konferenco pri mortopuno, kiu okazis en la Komunumo de la sendependaj Sxtatoj.

En la dokumento oni deklaras ke oni donos plenan subtenon, kaj al la legxpropono de la deputito de rusa Dumo, Borschev, kaj al la ukrajna Ministro pri Justico Golovaty.

En la legxpropono de Borschev, oni petas Rusion, ke gxi respektu la moratorion petitan fare de la Ewropa Konsilio.

Antaw ne longe Italio rekonfirmis sian interesigxon dank'al Ministro pri Eksterlandaj Aferoj Dini kaj al aprobo de senata mocio, kiu sindevigas la Registaro peti la Unuigxintajn Naciojn pri moratorio de la ekzekutoj.

Kvin senatanoj reprezentis Italion cxe la Moskva konferenco.

La Itala delegitaro, krome renkontis instituciajn reprezentantojn de la Registaro kaj de la rusa Parlamento.

>>> UNUA INTERNACIA KONFERENCO POR LA ABOLICIO DE LA MORTOPUNO: INTERVENO PER PAROLO DE LA GXENERALA SEKRETARIO DE RADIKALA PARTIO.

Moskvo, la 23-an de novembro 1996. Dum sia interveno per parolo, Olivier Dupuis, gxenerala Sekretario de Radikala Partio, substrekis la neceson kaj urgxecon plifortigi la fronton de la aboliciismaj Landoj antaw la relancxo, cxe Unuigxintaj Nacioj, de la iniciato favora al starigo de universala moratorio de la ekzekutoj. Tiacele, estas necese ke oni lancxu prioritate serion da iniciatoj kaj ke ili okazu precipe en Landoj kiuj aligxis aw estas aligxontaj al Ewropa Konsilio, tiel kiel en kelkaj latinamerikaj Landoj.

>>> UKRAJNO: SEMINARIO PRI MORTOPUNO

Kievo, la 28-an de novembro 1996 - Dum la laboroj de la Seminario por abolicio de la mortopuno, organizita fare de la Ewropa Konsilio kaj de la ukrajna Ministerio pri justico, dekkvino da radikalaj aktivuloj kaj aktivuloj de "Amnesty International" elmontris panelojn kontraw la mortopunon en la kunvenejo. La neperfortaj aktivuloj, mallonge renkontis Borys Olinynyk, ukrajnan deputiton kaj delegitaran cxefon cxe la Ewropa Konsilio. Li informis la aktivulojn ke en Ukrajno oni estas arangxanta novan kriminalan kodon kie tiu Lando intencas abolicii la mortopunon.

Sekve, delegitaro de la asocio "Nessuno tocchi Caino" (Neniu tusxu Kainon) kaj de la itala Senato, renkontis la Ministron pri justico Sergey Golovaty por plu profunde taksi la situacion pri la mortopuno en Ukrajno kaj pri la rezultoj de la moskva Konferenco.

>>> VIRGINIO: INTERNACIA MOBILIZO POR JOSPEH O'DELL

Virginio/Usono - Oni antawvidas en la 18-an de decembro la ekzekuto de Joseph O'Dell, post dekunu jaroj en la "mortobrako", spite ke oni nerefuteble certigis lian senkulpecon, post la konndamno, pere de testo de D.N.A. Temas pri konsekvenco de malkasxa absurdeco de la amerika legxo, tute awtentika "jura fundamentismo", kiu ne permesas la akiradon de novaj pruvoj de la 21a tago post la verdikto.

Pri la kazo O'Dell estas disvolvigxanta granda internacia mobilizo; pri cxi tiu temo, antaw ne longe, intervenis ecx Johano Pawlo II.

Pluaj informoj troveblas en la dumonata revuo "Nessuno tocchi Caino" (Neniu tusxu Kainon) kaj/aw en

Hands.off.Cain@agora.stm.it - http://www.agora.stm.it/ntc

===>>> HOMAJ RAJTOJ EN KUBO

>>> ITALIO: MANIFESTACIOJ POR LA HOMAJ RAJTOJ EN KUBO OKAZE DE LA VIZITO DE FIDEL CASTRO AL LA KONFERENCO DE FAO

Romo, la 11-an de novembro 1996 - Dum gazetara konferenco, Marco Pannella prezentis la iniciaton de sesdeko da kubaj katolikaj ekziluloj, intence alvenitaj en Romon por ricevi awdiencon cxe la Papo por ke "la Papo kaj la Eklezio bonvolu ne forgesi la malsaton de libereco, kiu dawrigas cxeesti en Kubo". La deputito Marco Taradash elmontris leteron subskribitan fare de nombraj elstaruloj de la italaj opoziciaj partioj (Berlusconi, Fini kaj aliaj), same adresita al la Papo Woytila, letero kiu severe malaprobas la indeferentenco per kiu oni akceptas en Italio la kuban diktatoron.

Laura Gonzales, respondeculino de la Komitato pri la homaj rajtoj en Kubo, fine prezentis la protestiniciatojn organizitajn fare de la kubaj ekziluloj; sxi diris ke el diversaj iniciatoj estis la elmontro de granda tuko, en Placo Sankta Petro, dum la dimancxa papa beno. Tiu tuko estis subskribita fare de 82 politikaj kubaj malliberuloj.

Toskanio, la 15-an de novembro 1996 - En nombraj urboj de la regiono, okazis manifestacioj fronte al prefektejoj por la livero de protestdokumenton. La radikalaj neperfortuloj kontestis la honorigan akcepton dedicxita al la diktatoro Fidel Castro fare de la plej altrangaj italaj oficoj, dum miloj da kontrawregximaj disidentoj velkas en la kubaj karceroj.

Italio, la 17-an de novembro 1996 - En diversaj gazetoj kaj dum gazetara konferenco, la ewropa Komisariino Emma Bonino substrekis sian mirkonsternon pro la akcepto liverita en Italio al Fidel Castro. La radikala elstarulino liveris al la gazetaro liston de sesdek el la plej gravaj kazoj de politika persekuto en Kubo (el kiuj tiu de Francisko Chaviano, membro de Radikala Partio). Samtempe sxi taksis nekredeble ke la Internacia Komunumo, kaj aparte Italio, "rompis fronton, kiu unuigxas kontraw Usono ol kontraw Havano". Bonino taksas kiel "nekongruaj" ties reagojn, kiuj, pretekstante la legxon "Helms-Burtons", forgesas "kion signifas la regximo de Castro".

>>> EWROPA UNUIGXO: GRAVA ALPRENO DE POZICIO FARE DE LA KONSILIO

Bruselo, la 4-an de decembro 1996 - La Konsilio de ewropa Unuigxo difinis komunan pozicion pri Kubo. En la aprobita

dokumento oni decidis ke "paralele al progresoj por demokratio, la ewropa Unuigxo donos sian subtenon kaj taksos la tawgan uzon de la iloj je sia dispono tiacele, el kiuj (...) la intensigo de la ekonomia kooperado".

Olivier Dupuis, generala sekretario de RP kaj ewropa deputito de la grupo "ARE", deklaris pri tia temo:

"Finfine la Konsilio enprenis la novan politikon de la hispana Registaro pri la rilatoj kun Kubo, ecx se ankoraw tro timide. Oni estigas tiel la premisojn por reala transira proceso al demokratio, la respekto de la homaj rajtoj kaj la emeritigo de la lasta latin-amerika diktatoro."

Pluaj informoj troveblas en http://www.agora.stm.it/pr aw telnet: //agora.stm.it - Konferenco Kubo.

---- FORMULARO POR MONOKONTRIBUAJXOJ KAJ ALIGXKOTIZOJ ----

Enpago de ........... (samvalora en dolaroj ........)

- por Aligxo al Radikala Partio 1997 (vidu kotizojn funde de la pagxo)

- por Monkontribuajxo al la kampanjo pri ................

Nomo ..................... Fam.nomo .....................

Loko kaj naskigxdato ....................................

adreso .................. Urbo ........... Lando ........

Posxtakodo ........ Tel. ........... Fakso ............

Retposxto ...............................................

Enpaga maniero:

1. Per kreditkarto:

Kreditkarto N. ..........................................

eldonita fare de .............. limdato .................

subskribo ...............................................

Sendu cxi tiun formularon al la fakso ++39-6-68805396

aw telefoni al ++39-6-689791

2. Per banko (Banka kreditigo):

Sendu la enpagon al:

"Istituto Bancario S.Paolo di Torino - Sede di Roma -" Kuranta Konto 1000504169-CAB-03200-ABI-01025

3. per posxto (Internacia posxtmandato):

Sendu la enpagon al:

"Partito Radicale - Via di Torre Argentina 76 -

00186 - Roma - Italio"

---------------------------------------------------------

KOTIZOJ 1997: La aligxkotizo varias por cxiu lando, law la kriterio de 1% de la Brutta Nacia Produkto. Jene estas la kotizoj kiuj koncernas la landojn kie la bulteno pli disvastigxas. Pri la mankantaj landoj turnu vin al la redaktejo.

- Albanio 5 USD - Anglio 129 GBP - Awstrio 2.400 ATS - Azerbajgxano 3 USD - Belgio 7.000 BEF - Bulgario 8 USD - Cxehxa Resp. 27 USD - Danio 1.800 DKK - Francio 1.300 FRF - Germanio 460 DEM - Hispanio 17.600 ESB - Hungario 27 USD - Irlando 78 IEP - Italio 400.000 LIT - Kanado 285 CAD - Kroatio 35 DEM - Nederlando 370 NLG - Polonio 23 USD - Portugalio 11.600 PTE - Rumanio 12 USD - Rusio 19 USD - Slovenio 85 DEM - Svisio 500 CHF - Usono 260 USD - Ukrajno 13 USD

---------------------------------------------------------

>>> INTERNACIA KONSTANTA TRIBUNALO

Teksto de la risolucio aprobita fare de la Unuigxintaj Nacioj

REZOLUCIO PRI LA STARIGO DE INTERNACIA PUNA TRIBUNALO

La generala Asembleo,

- referencante al siaj rezolucioj 47/23 de la 25-a de novembro 1992 kaj 48/31 de la 9-a de decembro 1993;

- memorante ankaw ke la Komisio pri internacia juro (International Law Commission) en gxia 46-a sesio adoptis unuan statutan skizon por internacia puna tribunalo kaj decidis rekomendi, ke oni kunvoku internacian konferencon de plenpovuloj por studi tian statutan skizon kaj ke oni alvenu al konvencio pri la starigo de iternacia puna tribunalo;

- krome referencante al sia rezolucio 49/53 de la 9-a de decembro 1994, en kiu oni decidis starigi specifan komitaton, malfermita al cxiuj membro-sxtatoj de unuigxintaj Nacioj kaj al koncernataj agentejoj, celante rekonsideri la precipajn aferojn esencajn kaj administrajn, levitaj en la Statuto preparita fare de la Komisio pri internacia rajto (International Law Commission) kaj, cxe la lumo de tia analizo, konsideri la preparadojn por la kunvoko de internacia konferenco de plenpovuloj;

- referencante al sia rezolucio 50/46 de la 18-a de decembro 1995, kie oni decidis - cxe la lumo de la raporto de la specifa Komitato por la starigo de prepara komitato malfermita al cxiuj membro-sxtatoj de Unuigxintaj Nacioj aw de la fakaj agentejoj aw de la internacia Agentejo pri atomenergio -, plue debati la precipajn demandojn esencajn kaj administrajn levitaj en la statutoskizo preparita fare de la "International Law Commission" kaj, konsiderante la diversajn opiniojn esprimitajn dum la renkontigxoj, redakti tekstojn antawvide al preparado de largxe akceptebla konvencio por internacia puna tribunalo kiel sekva pasxo al ties konsidero fare de koferenco de plenpovuloj, kaj kie oni decidis ke la laboro de la Prepara Komitato estus devinta bazigxi sur la statutoskizo preparita fare de la "International Law Commission" kaj konsideri la raporton de la specifa Komitato kaj ankaw la skribitajn deklaraciojn submetitaj fare de la membro-sxtatoj al generala sekretario pri la statutoskizo por internacia puna tribu

nalo law la 4a paragrafo de la rezolucio 49/53 de la generala Asembleo kaj, je oportuna kazo, law la kontribuajxoj de la koncernataj organizoj;

- rimarkante ke la Prepara Komitato dawrigis la diskuton pri la precipaj demandoj esencaj kaj administraj levitaj fare de la statutoskizo kaj komencis la konsiderado de unuaj tekstoskizoj, kun la celo prepari largxe akcepteblan konvencion por internacia puna tribunalo;

-rimarkante ke la precipaj demandoj esencaj kaj administraj ankoraw ne estas solvitaj;

- krome rimarkante ke la Prepara Komitato, cxe la lumo de la akiritaj progresoj, profunde konscias pri la engagxigxo fare de la internacia komunumo por la starigo de internacia puna tribunalo, rekomendis ke la generala Asembleo renovigu la mandaton de la prepara Komitato kaj havigu al gxi pluajn direktivojn;

- rilatante al sia rezolucio 50/46 de la 11-a de decembro 1995, kiu, cxe la lumo de la raporto de la prepara Komitato, decidis pri la kunvoko de internacia konferenco de plenpovuloj por la starigo de internacia puna tribunalo, enkalkulante tempojn kaj dawron de la konferenco;

- rimarkante ke la prepara Komitato, surbaze de ties laborskemo kaj agnoskante al la generala Asembleo kompetentecon pri la temo, taksis realisma kaj praktikebla

la kunvokon de diplomatia konferenco de plenpovuloj por 1998;

- konscianta pri la neceso pluteni ian elastecon pri la organizado de la estonta laboro tiel ke oni garantiu la sukceson de la laboroj de la konferenco de la plenpovuloj;

- esprimante profundan sxaton por la renovigita ofero fare de la itala registaro gastigi konferencon pri la starigo de puna internacia tribunalo dum junio 1998;

1. Oficiale konstatas la raporton de la prepara Komitato pri la starigo de internacia puna Tribunalo, enkalkulante la rekomendojn enhavantaj en gxi, kaj esprimas sian sxaton al la prepara Komitato pro la utila plenumita laboro kaj pro la akiritaj progresoj dum la plenumo de gxia mandato;

2. Oficiale konstatas krome la diversajn vidpunktojn esprimitaj fare de la registaroj en la prikonsidero de la Raporto de la prepara Komitato dum la Sesa komitato de la 51-a generala Asembleo;

3. Decidas renovigi la mandaton al la prepara Komitato kaj dispozicias ke gxi pluiru law la 368-a paragrafo de gxia raporto:

"368." La prepara Komitato deziras substreki la utilecon de siaj diskutoj kaj la kunlaborema spirito en kiu la debatoj okazis.

Cxe la lumo de la akiritaj progresoj kaj en la konscio pri la engagxigo fare de la internacia komunumo por la starigo de internacia puna tribunalo, la prepara Komitato rekomendas ke la generala Asembleo renovigu sian mandaton kaj havigu al gxi la jenajn direktivojn:

a) ke gxi kunsidu tri aw kvarfoje, cxiosume dum 9 semjnoj antaw la diplomatia konferenco, oragnizante siajn laborojn tiel ke ili plenumigxu en aprilo 1998, tiel permesante la maksimuman partoprenadon de la membro-sxtatoj. Oni devus organizi la laborojn en la formo de laborgrupoj pri neformala diskuto, koncentrigxante sur la intertraktado de la proponoj, kun la celo prezenti tekston de konvencio largxe akcepteblan, submetendan al diplomatia konferenco.

La kunsidoj de la laborgrupoj ne devus samtempe okazi.

La labormetodo devus esti tute klare komprenebla kaj law generala konsento, por certigi la universalecon de la konvencio. Oni ne petus la prezentadon de raportoj pri cxi tiuj debatoj. Oni devus disponigi tradukservojn kaj interpretadon al la laborgrupoj.

b) la alfrontendaj temoj fare de la prepara Komitato estas:

- Listo, difino kaj elementoj de la krimoj

- Principoj de kriminala juro kaj punoj

- Organizado de la tribunalo

- Proceduroj

- Mekanismo de indukto kaj komplementeco

- Kunlaborado kun la sxtatoj

- Starigo de la Tribunalo kaj gxiaj rilatoj kun UNo

- Finaj klawzoj kaj financaj rilatoj

- Diversajxoj

4. Decidas krome ke la prepara Komitato kunsidu de la 10-a gxis la 21-a de februaro, de la 4-a gxis la 15-a de awgusto kaj de la 1-a gxis la 12-a de decembro 1997, kaj de la 16-a de marto gxis la 3-a de aprilo 1998, por plenumi la tekstoredaktadon de konvencio largxe akcepteblan por ke oni submetu gxin al la diplomatia konferenco, kaj petas la generalan Sekretarion ke li havigu la necesajn teknikajn faciligojn por ke gxi povu plenumi siajn laborojn;

5. Decidas krome ke diplomatia konferenco de plenpovuloj okazu en 1998, por ke oni difinu kaj adoptu konvencion pri la starigo de internacia puna tribunalo;

6. Instigas la plejmulton de la sxtatoj partopreni en la prepara Komitato, tiel ke oni antawenpusxu universalan subtenon por internacia puna tribunalo;

7. Petas la generalan Sekretarion starigi fonduson por ke la malplej evoluintaj landoj povu partopreni en la laboroj de la prepara Komitato kaj de la diplomatia konferenco de plenpovuloj, kaj apelacias al la membro-sxtatoj por ke ili volonte kontribuu al tia fonduso;

8. Decidas enkalkuli, en la provizoran laborprogramon de sia 52-a sesio, titolon pri la "Starigo de internacia puna tribunalo", tiel ke gxi prizorgu la necesajn arangxojn por ke la diplomatia konferenco de la plenpovuloj okazu en 1998, krom se la generala Asembleo alimaniere decidus en okazo de koncernaj cirkonstancoj.

Subskribu kaj sendu la alvokon de la parlamentanoj por la liberigo de la ewropaj civitanoj kondamnitaj al dumviva karcero, en Maldivoj, por duongramo da hasxisxo!

Retposxte: webmaster@maldive.com

Fakse: 00960-323841

>>> INTERNACIA ALVOKO AL LA PREZIDENTO DE LA RESPUBLIKO DE MALDIVOJ, MAUMOON ABDUL GAYOOM

Ni subskribintoj, ewropaj Parlamentanoj,

Kun klara antawkondicxo, ke:

- la 22-an de februaro 1996 la awtoritatuloj pri enmigrado de la Respuliko de Maldivoj arestis la italan civitanon Davide Grasso cxar li kasxtenis unu gramon da hasxisxo kaj, pro tio, li estas kondamnita al dumviva karcero, law la verdikto de la 22-a de majo 1996;

- la 22-an de aprilo 1996 la maldivaj awtoritatuloj arestis la italan civitanon Stefano Ghio cxar li kasxtenis 0,5 gramojn da marihxuanaj semoj kaj, pro tio, li estas kondamnita al dumviva karcero, law la verdikto de la 20-a de awgusto 1996;

- nederlanda civitano kaj svisa civitano estas same enkarcerigitaj cxar ili tenis similajn kvantojn da hasxisxo;

- la evidenta absurdeco kaj misproporcio de la aljugxitaj kondamnoj estas netolereblan insulton al la justeco kaj al komuna sagxo.

- ili prezentis gracopetojn sed la awtoritatuloj rifuzis ilin kaj Davide Grasso kaj Stefano Ghio estas ankoraw nun en la maldivaj karceroj;

- gxis nun oni diplomate agadis por akiri la repatrujigon de la du italoj, sed sensukcese;

- cxiujare centmiloj da civitanoj de ewropa Unuigxo ferias en Maldivoj kaj ke turismo estas ties lando la plej grandan rimedon;

Ni solene adresas nin al prezidento de la Respubliko de Maldivoj, Maumoon Abdul Gayoom, por ke li prenu cxiujn iniciatojn por la repatrujigo de la italaj civitanoj kaj de la aliaj ewropaj enkarcerigitoj, konsiderante la evidentan misproporcion de la estigitaj prizonpunoj.

Ni rekomendas ke tio okazu law interkonsento kun la itala registaro kaj rapide; en mala okazo oni prenos tawgajn iniciatojn je nivelo de ewropa Unuigxo.

LISTO DE LA SUBSKRIBINTAJ PARLAMENTANOJ

- Adelaide AGLIETTA (Verduloj) (Italio)

- Anne ANDRE-LEONARD (ELDR) (Belgio)

- Rinaldo BONTEMPI (PSE) (Italio)

- Ernesto CACCAVALE (UPE) (Italio)

- Carlos CANDAL (PSE) (Portugalio)

- Daniel COHN BENDIT (Verduloj) (Germanio)

- Hedy d'ANCONA (PSE) (Nederlando)

- Gianfranco DELL'ALBA (ARE) (Italio)

- Olivier DUPUIS (ARE) (Italio)

- Fiorella GHILARDOTTI (PSE) (Italio)

- Carmen DIEZ DE RIVERA (PSE) (Hispanio)

- Antonio GONZALEZ TRIVINO (ARE) (Hispanio)

- Jean-Francois HORY (ARE) (Francio)

- Paul LANNOYE (Verduloj) (Belgio)

- Anne VAN LANCKER (PSE) (Belgio)

- Odille LEPERRE-VERIER (ARE) (Francio)

- Michele LINDEPERG (PSE) (Francio)

- Lucio MANISCO (GUE) (Italio)

- Edith MULLER (Verduloj) (Germanio)

- James MOORHOUSE (PPE) (Anglio)

- Christine ODDY (PSE) (Anglio)

- Luciano PETTINARI (GUE) (Italio)

- Pierre PRADIER (ARE) (Francio)

- Guido PODESTA' (UPE) (Italio)- Carlo RIPA DI MEANA (Verduloj) (Italio)

- Claudia ROTH (Verduloj) (Germanio)

- Bernard TAPIE (ARE) (Francio)

- Gianni TAMINO (Verduloj) (Italio)

- Leonie VAN BLADEL (UPE) (Nederlando)

- Helena VAZ DA SILVA (PPE) (Portugalio)

- Jup WEBER (Verduloj) (Luksemburgio)

Mi subtenas la alvokon de la ewropaj parlamentanoj:

NOMO FAM.NOMO ADRESO/URBO/LANDO PROFESIO SUBSKRIBO

----------------------------------------------------------

----------------------------------------------------------

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail