Ełropa Parlamento - Institucia Komisiono
POR "AGENDO-2000 PRI LA EUROPA KOMUNIKADO"
Labordokumento pri la afero de la (ne-)komunikado en Ełropa Unio.
de Gianfranco Dell'Alba (ARE)
Bruselo, 25.an de ałgusto 1997.
1. Premisoj
Se ekzistas afero, grava kaj urg^a, en la Ełropa konstrua proceso, pri kiu estas kulpo kaj embarasita silento, g^i estas tiu de la (ne-) komunikado interne al la Unio. Pro kio rilatas la komunikado inter la civitanoj kaj precipe, por komunikado ene de komunumaj institucioj, ne ekzistas iu serioza analizo pri la limoj de la sistemo elektita el la fondintaj patroj (en Ełropo de ses membroj!) kaj, pri g^ia akordigebleco kun Ełropo de demokratio kaj de civitanoj, kapabla, morgał, esti formita de 25 Landoj. Estas tiu malfrłeco en la analizo kaj en la priserc^o de novaj solvoj, kiun ni devas absolute plenigi. Tiu c^i labordokumento intencas esti unua pas^o en tiu direkto. Bone komprenite: multaj aliaj pas^oj estos necesaj por alfronti la demandojn c^i tie levitajn kaj la plurajn aliajn, kiuj nepre levig^os dum niaj pridiskutoj kaj reflektoj.
* Unua demando:
C^u oni povas redukti la aferon de la (ne-) komunikado al dilemo: "garantii la demokration per plialtigo, malfacile tolerebla, de la komplikaj^oj kaj de la kostoj de la nuna sistemo, ał garantii pli normalan funkciadon, je kosto de demokratio" ał ekzistas aliaj vojoj, kiujn la Parlamento kaj la institucioj de Ełropa Unio devus priserc^i?
* Dua demando:
Ne alfronti la problemon de komunikado, c^u ne signifus eble favori la superregadon, fakte ekzistantan, de unu ał de kelkaj lingvoj?
* Tria demando:
Kion fari por protekti la oficialajn lingvojn "malpli parolatajn", kiel la regionaj lingvoj kaj la minoritataj lingvoj?
Celo de tiu labordokumento estas do provo alfronti tiujn demandojn, ekster c^iu tabuo kaj falsa pudoro. Pro tio ni klopodis, en la unua parto, mallonge determini la staton de la nuntempa situacio; en dua parto ni komparos la diversajn komunikadsistemojn adoptitaj el la internaciaj organizoj. En tria parto ni provos eltrovi la komunikadajn funkciojn, kiuj devus esti plenumitaj ene de demokratia Ełropa Unio.
2. Diversaj sistemoj de internacia komunikado: iliaj avantag^oj, malavantag^oj kaj limoj.
a) la sistemo nomita "svisa" ał "skandinava"
En tiu sistemo, utiligita en Svisujo kaj en la aera entrepreno SAS, c^iu persono parolas sian propran lingvon kaj povas kompreni la lingvojn parolatajn el siaj kunparolantoj. G^enerale oni konsideras tiun sistemon malfacile aplikebla al pli ol tri lingvoj. Oni ne povas, do, konsideri g^in por Ełropa Unio.
b) la sistemo uzita en plurnaciaj entreprenoj
G^i estas la sistemo uzata el plejparto de plurnaciaj entreprenoj. En tiu sistemo c^iuj partoprenantoj utiligas la saman lingvon, kutime la anglan. Tiu sistemo montras la grandegan avantag^on ne implici la bezonon de interpretaj kaj tradukaj strukturoj. Tiu estis la sistemo, ekzemple, uzita en la soveta imperio, kie la rusa lingvo estis la interkomunikada lingvo.
c) La sistemo de UN
Tiu sistemo, utiligata el Unuig^intaj Nacioj kaj el plejparto de internaciaj organizaj^oj antałvidas la uzon de 6 oficialaj lingvoj, por kiuj oni garantias la samtempan interpretadon kaj la tradukon de la dokumentoj, tio kvankam, praktike, la laborlingvoj esence reduktig^as al du (la angla kaj, en malpliofta kvanto, la franca).
Al la malegaleco rilate al komunikado, ke tiu sistemo implicas por c^iuj, kies patra lingvo ne estas unu el la oficialaj ses (angla, franca, rusa, hispana, araba kaj c^ina), aldonas ankał malegaleco inter la ses oficialaj lingvoj, tiom kiom unu lingvo (la angla) estas - efektive - pli oficiala ol la aliaj.
d) la sistemo de E.U.
En tiu c^i sistemo c^iuj lingvoj estas (almenał teorie) sur nivelo de egaleco. Interpretado kaj tradukado estas certigataj por c^iuj lingvoj. En la realeco, kiel oni bone scias, kelkaj lingvoj imponig^as kiel laborlingvoj, dum aliaj pagas la koston de interpreta sistemo c^iam pli ofte devigata ekuzi pontolingvojn (1).
3) Nuntempa situacio de la (ne-) komunikado ene de Ełropuniaj Institucioj
-- la kostoj de la sistemo:
En la tabelo sube prezentita oni montras la kostojn de la interpreta kaj traduka sistemoj por la plej gravaj institucioj de la Unio en la jaro 1996 (11 lingvoj):
1996 %
-----------------------------------
Ełropa Parlamento 884(a) 12(b)
-----------------------------------
Ełropa Komisiono 307 11
-----------------------------------
Ełropa Konsilio 105 32
-----------------------------------
Justica Kortumo 43 35
-----------------------------------
Kontokortumo 19 34
-----------------------------------
ESK (c) 158(d) 29
Komitato de la Regionoj
-----------------------------------
(a) en milionoj da EKUOJ
(b) la relative malalta sumo de tiu cifero estas kałzita: kaj el "s^ang^o de dimensio" de la bilanco de Ełropa Parlamento, originita el la gravaj bienaj investoj de Bruselo kaj Strasburgo - kaj el novaspekta strukturo de la bilanco, kiu multe reduktis la videblecon de la bilancaj eroj rilatantaj tradukajn kaj interpretajn elspezojn.
(c) Ekonomia kaj Socia Konsilio.
(d) Valoroj komunaj al ESK kaj al Komitato de la Regionoj.
-- Malavantag^oj kaj limoj de la sistemo.
Estas nekontesteble ke la nun funkcianta sistemo permesas certigi la fundamentan principon de egalecon en la fako de komunikado, c^ar c^iuj civitanoj havas aliron al oficialaj dokumentoj de la Unio en sia propra lingvo. Ene de la institucioj c^iuj parlamentanoj havas la eblecon sin esprimi en sia lingvo. Estas konvene, tamen, relativigi tiun g^eneralan principon c^ar, jam nun, ne nur multaj laborkunvenoj, sed ec^ ia nombro da oficialaj kunvenoj (kiel kelkaj renkontig^oj de delegacioj kun landoj eksteruniaj) disvolvig^as en unu ał du lingvoj (g^enerale la angla kaj/ał la franca). Pri tiu fakto gravas substreki la interrilaton, kiu ekzistas, konfirmita el pluraj pristudoj, inter la rajto al uzo de propra lingvo kaj la ofteco de la petoj de voc^a interveno.
La faktoro tempo. En la realeco, se estas efektive certigita la tradukon de c^iuj dokumentoj, estas malsamaj traduktempoj depende de la lingvoj. Sur tiu temo necesas substreki ke se la evoluo de la traduksistemoj, helpitaj de komputero, havos sendube pozitivajn efektojn (esence pri tempogajno) rilate al la sistemo kia hodiał estas konceptita, oni povas malfacile supozi ke tiuj sistemoj povu anstatałi la nunan ał povu esence modifi g^in.
El la vidpunkto de la nuntempa sistemo, estas devige rilati ankał al la problemoj de samtempa interpretado ("budaj problemoj"), c^iam pli oftaj okaze de plenumsesioj kaj kunvenoj de komisionoj, kiel ankał al pliobligo de tradukeraroj kiu, c^iam pli ofte, devigas la parlamentanojn atentigi, en la momento de balotoj, pri malakordoj en la pluraj lingvaj versioj, tiel kałzante pormomentajn miskomprenojn kaj malfruojn en la parlamentaj laboroj.
Tiuj problemoj, kiuj pliobligis okaze de la lasta plilarg^ig^o de la Unio, kiu pasis el 9 g^is 11 lingvoj, estas destinotaj al plua pligrandig^o -- en eksponenciala maniero -- okaze de la estontaj plilarg^ig^oj, kun la risko alporti la nunan sistemon g^is situacio de vera, reala, kolapso.
Aldoni lingvon ne egalas al aldono de unu ero (pasi -- ekzemple -- de 11 g^is 12), sed signifas obligi la nombron de la lingvaj kombinaj^oj (110 okaze de 11 lingvoj, 132 okaze de 12 lingvoj, kaj tiel plu).
Se, kiel c^io s^ajnas indiki, la Unio procedos, dum la venontaj jaroj al serio de plilarg^ig^oj kiuj g^in kondukos, en meza tempo, al konsisto de 25 membroj, estas evidente ke la limoj de la nuntempa sistemo kreos netranspaseblaj bariloj. Per la unua antałvidebla plilarg^ig^o, oni devos, lał la hipotezo farita de Ełropa Komisiono, aldoni kvin lingvojn (polan, c^eh^an, hungaran, estonan kaj slovenan) al la 11 nune utilizitaj, samtempe enkondukante tutnovan lingvan familion: la slavan, al la kvar jam ekzistantaj (romanida, g^ermana, greka, finnougra).
Oni scias ke aliaj landoj jam kandidatig^is (Latvio, Litovio, Rumanio, Slovakio, Bulgario kaj Turkio), por totalo de 22 lingvoj. Al tiuj landoj oni devas aldoni Albanion, Serbion, Bosnion kaj Kroation, kiuj, pli ał malpli rapide, sentos la inklinon prezenti sian membrig^demandon. Tio kondukos la totalan nombron de la lingvoj de Ełropa Unio al 25 ał 26 (ne plu ekzistante la serbkroata) kaj al 600 la totalon de la lingvaj kombinaj^oj.
Fine, oni ne povas ne mencii la t.n. lingvojn "regionajn" kaj "minoritatajn", kiuj estas, por pli ol 40 milionoj da ełropaj civitanoj, "la" gepatra lingvo.
4. La komunikadaj funkcioj garantiotaj en demokratia Ełropa Unio
a) ene de ełropaj Institucioj
La unua funkcio kiu indas garantii estas tiu de la egaleco de la reprezentantoj de la civitanoj (deputitoj, membroj de la komisiono, de la Konsilio, ...) en temo de komunikado. Tio implicas la eblecon, por c^iuj, esprimig^i en la propran lingvon.
b) inter la Institucioj de la Unio kaj la civitanoj
* g^enerala komunikado kaj informado
Se estas evidente ke la oficialaj dokumentoj de la Unio devas esti atingeblaj en la pluraj oficialaj lingvoj, aliaj funkcioj kaj, precipe, la rapida aliro al la informacioj rilatantaj la tuton de la agadoj de la Unio kaj de la membraj Landoj, devus esti garantiataj pli bone kaj pli abunde ol kiel okazas en la nuntempo. (Ekzemple "Euronews", kiu liveras certan nombron da informoj, faras tion nur en kelkaj lingvoj).
-- protektado de c^iuj lingvoj
La komunikada sistemo de la Unio devas garantii la efektivan egalecon de la 11 lingvoj nuntempe oficiale agnoskitaj (vers^ajne 16 post la venonta plilarg^ig^o, dudeko ał pli g^is mezlonga tempolimo), sed ankał garantii la protekton kaj la nediskriminacion de c^iuj lingvoj nomitaj "regionaj" kaj "minoritataj" (katalana, frisa, ełska, korsika, bretona, friula, galega, okcitana, romanc^a, sardia, soraba, kimra, ...) hodiał parolitaj de preskał 40 milionoj da civitanoj de la Unio.
c) Inter la Unio (civitanoj kaj Institucioj) kaj la cetera mondo
Kun la tutglobigo de la inters^ang^oj kaj la transnaciigo de la ekonomio, ne nur la entreprenoj sed ankał la civitanoj c^iam pli estos instigitaj al la neceso establi interrilatojn kun juraj ał fizikaj personoj de ceteraj landoj, kaj, specife, kun personoj de emerg^aj aziaj landoj, kie la uzataj lingvoj estas tiom malsamaj ol tiuj utiligitaj en Ełropo. En pluraj okazoj la ałtoritatoj de tiuj landoj, specife la aziaj landoj, montrig^is ilian malfavoran sintenon al suferi la trudon de la angla kiel lingvo de internacia komunikado. Kontrałe ili c^iam pli asertas sian starpunkton -- kvankam ankorał timete -- favoran al adopto de nełtrala lingvo por la komunikado de la internacia komunumo.
5. Hipotezo de solvo por Ełropa Unio
La ałtoro de tiu c^i teksto esprimas la deziron ke la Institucia Komisiono decidu redakti raporton, kiu permesos pli bone fokusigi kaj pliprofundigi la problemojn c^i tie levitajn kaj petas al la Ełropa Komisiono -- kiun jam financis priserc^ojn kaj projektojn pri tiu temo, montrante ne esti certe indiferenta al la hipotezoj c^i tie prezentitaj -- pristudi la solvoproponojn antałe skizitajn, kiel ankał c^iun alian utilan intervenan proponon.
a) Komunikado ene de la Institucioj
En mallonga tempolimo, temas pri alfronto de la afero de interpretado kaj traduko, kies kostoj suferos pluan grandan plialtig^on sekve de la estontaj plilarg^ig^oj, dum ilia kvalito estos c^iam pli pridubinda. Alivorte dirite, necesus pristudi, inter la pluraj hipotezoj, tiun ordigi la sistemojn de interpretado kaj traduko c^irkał pontan lingvon. Lał tiu hipotezo, la eblaj elektoj estas du: lingvo de la Unio (lał pluraj pristudoj la hispana s^ajnas esti la plej konvena), ał nełtrala lingvo (en tiu kazo imponig^as, sufic^e nature -- lał kialoj historiaj kaj lingvistikaj -- la lingvo esperanto). Tia sistemo limigus la "disperdig^ojn" kaj permesus konsiderindan malaltig^on de la nombro de la interpretistoj (du en c^iu budo anstatał la nunaj 3 ał 4, 5 ał 6 post la eventualaj plilarg^ig^oj). Pro kio rilatas al la tradukoj, la ponta lingvo povus egale esti uzita kiel lingvo de referenco (jura kaj semantika en larg^a signifo).
b) Komunikado inter la civitanoj de la Unio
Temus peti al la Komisiono dałrigi enkadre de la jam komencitaj spertoj kaj konduki en c^iuj landoj de la Unio kaj en tiuj kandidataj al membrig^o, larg^an pilotan projekton de instruado, en la elementaj kaj duagradaj lernejoj, de la neutrala interkomunikada lingvo, esperanto, cele al kontroli g^iajn karakterizojn propedełtikajn (pluraj universitataj pristudoj -- specife tiuj kondukitaj el la Universitato de Paderborn, en Germanio -- reliefigis la propedełtikajn karakterizojn de esperanto) kaj g^ian operaciecon (disponeblecon kaj profesian kapablon de la instruistoj...).
---------------------
Bibliografiaj notoj:
- La kostoj de la ełropa lingva (ne-) komunikado
- Bilanco 1990 kaj 1996 de Ełropa Unio
(1) Krome, pluraj agentejoj de la Unio uzadas reduktitan nombron da oficialaj lingvoj. (La Oficejo por la harmoniigo de la Unika Merkato uzas kiel oficialaj lingvoj la anglan, francan, germanan, hispanan kaj italan; Ełropa Observatorio pri drogoj kaj toksikomanioj, el Lisbono, utilas la anglan, la francan kaj la portugalan; la Ełropa Agentejo por Medio uzas la anglan).