INSTITUCIA KOMISIONO: DEBATO SUR LA LABORDOKUMENTO PRI LA KOSTOJ DE LA (NE-) KOMUNIKADO EN EUXROPO, PREZENTITA DE GIANFRANCO DELL'ALBA.
Mardo, la 27.an de januaro 1998.
Gianfranco DELL'ALBA (ARE):
Mi volus, cxi tie, centrigi la teman punkton kiu ne estas cxirkauxevitebla kaj certe formas, laux mi, unu el la sxlosilaj punktoj de nia reflekto dum la estontaj monatoj, antauxvide gxuste de la plilargxigxo, mi dirus: ankaux senkonsidere al la plilargxigxo, sed certe kun pliforta kialo antaux tiu plilargxigxo pri kiu ni estas cerbumantaj sen trovi, gxis nun, respondon, pro kio rilatas al la instituciaj arangxoj, sed eble forgesante, aux certe metante en dua nivelo - ni enkadre de la Parlamento - alian gravan problemon: tiun de la komunikado.
Ni parolis pri komunikado kaj informado, jxus antauxe, kaj vi diris ke gxi estas temo kunligita. Nun mi volus alfronti la temon kiel ni komunikadas kaj kun kiom da malfacilajxoj ni tion faras, kun kiom da kostoj, kun kiom da malglatajxoj, por atingi gxuste - mi diras - ne-komunikadon, kiu riskas paralizi nian estontecon. Certe: kiu estas la dilemo? Kompreneble, cxar ni parolas pri lingvoj, kaj kiom da lingvoj!, gxi estas aux garantii la demokration spite al malfacile tolerebla kresko de kostoj, de interpretaj budoj, de tradukoj, aux garantii pli normalan funkciadon, tamen damagxe al tio kio sxajnus esti garantio de demokratieco, tio estas la alirrajto al la lingvoj. Tiu estas, enparte, la dilemo pri kiu mi volas demandi al vi. Dum la dua estas, cxu alfronti la problemon de komunikado eble signifas favori la superregadon de unu aux alia lingvo? Cxar, estas senutile tion kasxi, tiu estas la alia problemo, pri kiu ekzistas tabuo, kiun ni ankoraux ne volis malfermigxi. Estas senutile tion kasxi. Vi mem tion diri
s, kelkaj institucioj estas pripensantaj kaj ekpraktikas sistemojn kiuj efektive garantias la lingvan superregon de unu aux alia nacia lingvo. Cxe ni tiu temo estas tabuo, sed certe ankaux cxe ni, tiu praktiko, tiu tendenco komencas establigxi.
Tria elemento, laux mia prijugxo same grava, estas kiel protekti la malpli parolatajn lingvojn. Ne nur la lingvoj hodiaux rekonitaj, sed ankaux la aliaj lingvoj kiuj estas ricxajxo. Kelkaj statistikoj parolas pri 40 milionoj da personoj en Euxropo, en la dekkvin landa Euxropo, mi intencas diri, kiuj flue parolas lingvon, ecx skribas gxin... temas pri lingvo kiu ne estas lingvo, cxar ne estas en la dekunu oficialaj lingvoj. Bone, 40 milionoj da personoj estas grava konsisto, mi pensas al la katalunoj, sed estas ankaux aliaj ekzemploj, kompreneble, kiuj devas igi nin al reflekto. Tiu estas enparte la kialo de tiu mia dokumento, kiun mi volas mallonge prezenti al vi.
Intertempe, tre rapide, preskaux birdfluge, pri kio estas la komunikadaj sistemoj kiujn ni konas kaj kiuj, gxis nun, estis praktikataj: estas sistemo, kiun mi nomis svisa sistemo aux skandinava sistemo. Skandinava limigite al kelkaj entreprenoj, ekzemple al la "flaga" aera entrepreno kiu grupigas kelkajn skandinavajn landojn. Kiel vi scias en Svisio ekzistas efektiva trilingvismo, per kiu tre ofte oni parolas; oni komunikadas per unu lingvo aux per la alia indiferente, restante interkonsentite ke la kunparolanto respondos en sia propra lingvo. Estas sistemo kiu povus esti mirinda, kiun evidente oni aplikas al realeco tre limigita, tamen sistemo kiu havas kelkajn aplikojn en esence efektiva du- aux tri-lingvismo, pri kiu profitas kelkaj kategorioj de civitanoj aux personoj al kiuj eblas komuniki. Kompreneble gxi estas tre malfacile aplikebla en nia kazo. Ekzistas la metodo de la plurnaciaj entreprenoj por kiuj - senutile nei tion - en cxiu ajn parto de la mondo, inter Parizo kaj Bruselo, komunikajxo de granda
plurnacia entrepreno okazas en la angla. La labora lingvo en Parizo, en Bruselo, en Romo aux en iu alia nacia realajxo, kaj interne al la entrepreno estas la angla. Aliaj ekzemploj de tiu sistemo estis la soveta imperio, kie la rusa lingvo estis vehikla lingvo (kvankam en la realo, multaj estis la aliaj lingvoj de Soveta Unio) kaj la Katolika Eklezio kie, mi supozas, la komunikado - je ia nivelo - versxajne okazas aux okazis en latina aux en itala lingvoj. Tamen ankaux tiuj aperas al mi kiel ekzemploj malmulte kongruaj al nia situacio. Ekzistas la metodo de U.N.: ses oficialaj lingvoj - la ses plej grandaj, oni diru, kvankam, laux mi, almenaux unu alia mankas inter la grandaj - kaj, reale, du laborlingvoj: la angla, en pligranda kvanto, kaj la franca. Jen ni alproksimigxas al modelo, al kiu U.N. - Asembleo kaj Organismo de diplomatoj - povas alproksimigxi kaj kiu kompreneble plimulte kolizias kun komunajxo (Euxropa Unio) kiu havas ege pli grandan embicion ol tiu esti "organizo", gxuste kiel diras en sia nom
o "Organizo de Unuigxintaj Nacioj". U.N., mi ripetas, povas en tiu situacio, rezigni pri multobleco de naciaj lingvoj, gxuste cxar gxi tamen estas konglomerajxo de sxtatoj, ne de civitanoj kiel estas por Euxropa Unio. E.U., enfine, en kiu 11 lingvoj estas la oficialaj lingvoj: gxiaj 11 naciaj lingvoj.
Mi ripetas, jam ekzistas la problemo de tiuj 40 milionoj, de la katalunoj ekz., - sed estas parolantoj de aliaj lingvoj. la gaeloj, ekzemple - kiuj povas pretendi, kun kelkaj rajtoj, la eblecon eksprimigxi en sia lingvo. Kelkaj kolegoj tion faras. Do, ekster tio, 11 lingvoj konstituas, hodiaux, sxargxon, kiu en la Unia bugxeto havas sian efikon. Mi donis al vi ciferojn, en mia raporto, kiuj montras al vi kiom, tiu efiko pezas sur la Unia bugxeto. Certe gxi estas kosto, kiun oni povus difini "kosto de la demokratio", tamen cxiam pli ofte tiu pezo ne estas sola kosto sed gxi komencas ekdamagxi la (kiel diri?) efikecon de niaj debatoj, de niaj decidoj. Se mi pensas al la malfacilajxo, cxiam kreskanta de lingvaj interkrucigxoj, eraroj, komplikajxoj... Foje mi, dum mi parolas en unu lingvo, mi opinias ke ne povas scii gxis kiom da lingvoj mi estas rekte tradukata. Oni ne povas ekskludi ke estas tradukado, do - mi diras - nun mi ion inventas, kaj... - tio sen ia kritiko al la interpretistoj - estas eble ke, el la
itala gxis la finlanda aux gxis la dana lingvo, mia parolado pasus per alia lingvo, eble ecx per du lingvoj por necesa ponto. Do, sxajnas al mi, ke tiu malfacilajxo ekzistas kaj tiuj problemoj cxiam pli kaj pli farigxis grandaj, tio senkonsidere, mi ripetas, de la ekonomia sxargxo, kiu tamen estas konsiderinda, kiel montras la ciferoj, kiujn mi liveris al vi. Ankaux cxar aldoni lingvon ne signifas pasi el 11 gxis 12 lingvoj. Gxi signifas, kompreneble, obligi la kombinaciojn. Hodiaux, en la kazo de 11 lingvoj, ni havas 112 lingvajn kombinaciojn, kiujn niaj interpretistoj devas kapabli alfronti. Se mi pensas al plilargxigxo kun aldono de kvin landoj pri kiujn oni hipotezas kaj kiuj estis indikitaj en la lasta Verta Kunveno de Luksemburgo, oni atingas dekses lingvojn cxar oni alvenas al la aldono, al la 11 jam ekzistantaj, de la pola, la cxeka, la hungara, la estona kaj la slovena. Tio nombrus al 16 la oficialajn lingvojn. Dekses lingvoj signifas 240 lingvajn kombinaciojn. Tio signifas ke, por traduki el la slo
vena oni bezonas ankaux novan lingvan familion, aldonante la slavan al la lingvaj familioj kiujn ni jam havas. Do, ni alvenas al 240 lingvaj kombinacioj kaj ni povus atingi, en eksponenciala plikreskado ecx 600 lingvajn kombinaciojn. Bonvolu konsideri kion tio signifas, ne nur por neebla parlamenta laboro sed ecx por dokumentada laboro, kaj tiel plu.
Jen, do, fronte al tiu defio, mi, Prezidanto, estas gxoja ke vi pozitive taksis la fakton ke, almenaux, oni devas sindemandi pri tiu temo. Ni certe devas garantii nian egalecon antaux al la institucioj. Ne estas penseble ke, morgaux, deputitoj parolantaj lingvon kiun oni nomas malplimulta, estos objektive - nature, mi dirus - diskriminataj rilate al kiuj esprimigxas per lingvo kun pli largxa popularigo, kun pli largxa diskoniko. Sekve egaleco devas esti garantiata. Oni devas garantii la eblecon ke la institucioj sin turnu al la civitanoj en iliaj propraj lingvoj kaj, do, ke estu aliro al la legxaro, aliro al la euxropa produktado, kiu hodiaux kontrauxe komencas privilegii kelkajn lingvojn. Ni scias ke en la realo, en kelkaj institucioj, ekzemple en la stabo de la Komisaroj - tio klare dirite, ni bonege scias - estas tri laborlingvoj. Do, la Komisaro kiu posedus nenian el la tri lingvoj, certe povas peti helpon se li tion deziras, sed, sendube, li ekhavas kelkajn problemojn. Mi ripetas, ili estas organismoj d
e malsama naturo kompare al la parlamento, sed la tendenco estas evoluigxanta. Garantii, fine, protekton de cxiuj lingvoj, se estas eble sur bazo de egaleco, sed, samtempe, kiel diri... malfavori aux eviti la ne-komunikadon kiun estas spektantaj. Oni devas pripensi ankaux al la komunikado kun la restanta parto de la mondo - kaj mi pensas al la grandega ekzemplo kiu venas el Cxinio - kompreneble ni, en nia komunikado kun la restanta mondo, inklinos al privilegii, eventuale, iun nacian lingvon prefere al nia lingva havajxo.
Jen la du kadroj sur kiuj mi volus fermi tiun mian enkondukon, Prezidanto. La unua estas gxuste tiu surtabligi la problemon por peti eventuale al la aliaj institucioj ke ili liveru al ni la materialon kiun ili disponas kaj tiun, kiun ili povis realigi kaj pripensi aux koncepti. Oni povus peti, Prezidanto, ankaux, ke ni aliru gxis ioma pliprofunda studado, pliricxigante mian raporton kun tiuj elementoj, kiuj povus alveni, krom el nia debato, ankaux el la kontribuajxoj de la aliaj institucioj kaj klopodi konsciigxi cxu ni intencas - kaj mi diras: kial ne? - en niaj reflektoj pri la dokumento de la Komisio, de decembro 1998 pri la estigxo de tiu Euxropo kiu devas plilargxigxi kaj pliprofundigxi, alfronti kun humileco tiun temon, eventuale farante proponojn.
Kiel dua peto mi volus tiri el tiu mia enkonduko ke oni petu pri akiro de tiuj pilotaj eksperimentoj, kiuj jam estis sukcese provitaj el la Komisiono, por vidi cxu, en modeloj kiujn ni povas kompari, oni ne povus doni atenton al unu modelo: gxi estas tiu, laux kiu neuxtrala lingvo povus konstitui ponton kaj elementon, la solvo povus esti tiu kiu ne privilegias iun lingvon, sed kiu faras elekton por tiu ponto, kun cxiuj faciligoj kiujn tio kunportas, enteme de transsendo, kaj de malaltigo de la lingvaj kaj tradukaj kostoj. Ponta lingvo kiu povus permesi atingi respondon al tiuj demandoj. Gxi estas dua inercirado de tiu aro da reflektoj, kiu meritas, laux mia prijugxo, pliprofundigxon, cxar la problemo ekzistas kaj oni devas gxin alfronti en unu aux alia maniero. Mi klopodis montri la solvon kiun mi privilegias sed sxajnas al mi ke tio ankoraux bezonas pliprofundigxon per kontribuoj, krom de mia debato, ankaux de la aliaj institucioj. Dankon.
Biagio DE GIOVANNI (Prezidanto, ISE):
Dankon, Gianfranco Dell'Alba. Parolu Andrea Manzella.
Andrea MANZELLA (PSE):
Sinjoro Prezidanto, je iu punkto de tiu labordokumento, kiun mi legis, kiel foje bedauxrinde oni faras: kiel birda flugo, kaj instigita el via interpelacio, la relaciisto parolas pri tabuo, pri pudoro alfronti tiun temon. Tiel farante, mi opinias ke li kunligigxas, mi ne scias cxu konscie aux intuicie, al debato okazanta inter politologoj kaj juristoj de Euxropa Unio kelkaj el tiuj asertas ke la plej granda institucia baro - baro neniam menciita, el tio la "pudoro" - al la Euxropa integrigxo estas la lingva problemo. El tio, do, la absoluta valoro de la iniciato surtabligi tiun problemon, kaj tio, ne nur antauxvide al la plilargxigxo.
La plilargxigxo igas gxin pli drameca, mi dirus, sed jam nun la situacio, ankaux se ni konsideras gxin el la kosta vidpunkto ne estas tre felicxa. Jen revelitaj la tabuoj kaj pudoroj, tamen tiu unua dokumento iras laux malglata pinglavojo pri kiu kelkfoje ne sukcesas kompreni, versxajne por la suprajxa legado, kiun mi faris. Oni ne sukcesas kompreni cxu la relacianto volas ankoraux multobligi la lingvojn gxis tiuj aliaj lingvoj: el la kataluna gxis la provenca, la bretona, la gaela, kiuj igas la internan ricxecon de Euxropo, aux se, en iu momento, li volas atingi spertojn de laboraj lingvoj. Do mi nur diras, post reflekto sur tiu temo, ke mi opinias alveninta la momento en kiu oni devas pensi al fari distingon. Oni devas distingi pri tri aspektoj. Ni devas havi lingvojn por la decidojn, ni devas havi informlingvojn por la informado, ni devas havi lingvojn por komunikado.
Jen, lingvoj por informado. Do mi opinias ke sur tiu tereno, rilate al kiu la Prezidanto prave parolis pri intimaj kunligoj inter tiu dokumento kaj la diskutado, kiun hieraux kaj hodiaux ni havis pri informado, mi kredas ke pri la informadaj lingvoj ni vere devas fari strebon por reakiri al la informa euxropa havajxo ankaux la kasxitajn lingvojn, tiujn lingvojn kiuj, cetere, estas kasxitaj nur gxis iu grado; se ni pensas al la eksplodo de la kataluna eldonado, aux al la sperto de la euxskera lingvo, aux, ankaux cxe ni, al la pluraj ladinaj areoj kiuj estas en Italio kaj najbare al Italio, bone, ni devus klopodi, t.e.: la euxropa "mesagxo" devus klopodi enkonduki ankaux tiujn lingvojn. Do, lingva obligo sur la nivelo de la lingvoj por la informado.
Pro kio rilatas al la lingvoj por la decidoj, ni, cxi tie, devas nin teni en la limoj de la nacia sxtato, tio estas ke ni devas fari tion kion ni faras, do la amendoj, la rezolucioj ne povas ne esti skribataj, almenaux pro kio rilatas la Euxropa Parlamento, en cxiuj oficialaj lingvoj de la Komunumo. Mi ne vidas eblecojn, nek de malpliigo, nek de pliigo, en tiu kazo. Ne de malpliigo, cxar oni malpermesus al la legxo-faranto mastrumi la semantikan havajxon kiun, mi ne diras nur iu legxo, nek legxartikolo, sed cxiu vorto entenas. Temas pri fakeca semantika havajxo, kiel estas la jura semantika havajxo de cxiu jura kulturo. Do mi vere vidas cxirilate, maleblecon, por tia decido. Sed mi diris ke ekzistas la problemo de la lingvoj por la komunikado. Jen, la lingvoj de la komunikado, tiuj de la komunikado kiu estas en niaj koridoroj, por kompreni kie estas kelkaj oficejoj utilaj al la deputitoj. La komunikado kiu okazas ankaux en kelkaj tipoj de niaj dokumentoj. La komunikado, s-ro Prezidanto - ankaux cxifoje mi ri
latas, mi kunligigxas al la vortoj, kiujn vi diris - la komunikado kiu referas niajn kunsidajn raportojn, precipe la raportojn de la Komisionoj.
Kiam mi parolis, s.no Spaak kaj aliaj, opiniis ke mi parolas pri informado al la deputitoj. Mi parolis ankaux pri tio, cxar la deputitoj sciu, kun kompleteco, kun objektiveco kaj kun permanenteco kion okazas en la aliaj Komisionoj sen ke estu bezonate iri tra la grupaj kunsidoj, cxu grandaj, cxu malgrandaj. Sed mi parolis precipe por ke tio, kiun ni pridiskutas hodiaux en la Komisionoj estu konata ankaux ekstere. Ke gxin konu la gazetaro, ke gxin konu la civitanoj. Hodiaux ni estas parolantaj, mi ripetas, pri problemo, kiun mi prijugxas fondamentala: la lingva problemo. Morgaux mi pagos unu milionon da liroj, eventuale mi petos pruntedonon al s-ro Mendez de Vigo, se iu ajn jxurnalo en la tuta Euxropo, diros ke la E.P., en la Institucia Komisiono, alfrontis la lingvan problemon. Mi estas certa ke gxi ne estos. Dum, kontrauxe, en la naciaj parlamentoj cxio okazanta en la Komisionoj, venonttage aperos en detalitaj raportoj, ne elstenografiaj sed detalaj, kiuj raportas al la gazetaro, al la civitanoj, al la publ
ika opinio, al la aliaj deputitoj, ecx al tiuj kiuj - hazarde - malcxeestis en la Komisiono, cxion kio okazas en la Komisiono. Kaj mi dauxras opinii - cxar fanatikulo, fanatika de tiu Parlamento - ke tiu estas unu el la plej bonaj parlamentoj de la mondo, pro kio rilatas kvaliton, la altkvaliton de la pridiskutado. Kaj estas mizera okazintajxo tiu kiu ne permesas al la laboroj de la Komisiono esti konataj ekstere, for' de tiu, kiu estas la parola tradicio de la referanto-amiko kiu ekdiras al vi: "cxu vi scias? Hieraux en la Komisiono por la transportadoj nia grupo prenis tian pozicion, do: ni devas fari tiele". Tio ne estas informado. Kaj, do...
Biagio DE GIOVANNI (Prezidanto, PSE)
Pauxzo...
Dauxras Andrea MANZELLA (PSE):
Bone, mi tuj konkludos, la temo arde interesas min, kaj mi pardonpetas. Mi dirus - konkludante - ke sur tiu tria stadio, t.e. la lingvoj por la komunikado, ni devas venki la lingvan tabuon. Do, mi diras: por la informado ni obligu la lingvojn, ni akiru ankaux la ne-konatajn lingvo, por la "decidoj" ni dauxru per la lingvoj de cxiuj sxtatoj, por la interorganisma komunikado en la Parlamento, ve!, ni iru senhezite gxis elekton de laborlingvoj, kaj... domagxe!, mi, de tempo al tempo, amuzigxis, kiam mi estis infano, kun Esperanto, sed mi opinias ke ne povas esti artefarita lingvo..., cxiukaze gxi devos esti vivanta lingvo.
Biagio DE GIOVANNI (PSE):
Pardonu min, mi devas rekonduki la tuton al afero de tempoj. Ni havas dek minutojn. Mi devas doni la parolon, enfine, al s-no L""w, cxar, dum kelkaj minutoj, sxi devas doni al ni kelkajn elementojn - almenaux procedurajn, se ne esencajn -. Do, mi petus Dupuis bonvole esti telegrafa, se eblas, alimaniere ni povus repreni tiun pridiskuton en alia momento. Tamen la parolo al Dupuis, por sia interveno, sed mi petas telegrafe...
Antoinette SPAAK (ELDR):
Rapide s-ro Prezidanto mi volas diri ke, en la tuto, mi samopinias kun kion diris antauxe hon. Manzella. Pri kion oni diras en la relakcio Dell'Alba rilate al Esperanto: estas speco da demando, tion kion li faras, ne sxajnas al mi ke li faras aserton; mi tion esperas, almenaux. Esperanto ne estas lingvo kiu bazigxas sur kulturo. Tio gxenas min en Esperanto. Estas grave, por la kultura malsameco de Euxropo ke ni akceptu, kun cxiuj problemoj ke tiu akcepto kauxzos sekve de la plilargxigo - kiel diris hon. Manzella - ke ni faru distingon inter informado kaj komunikado. Estas klare ke informadon cxiuj rajtas havi en sia propra lingvo. Pro kio rilatas la komunikado, laux mi, pli aux malpli frue, ni devos havi la kuragxon elekti certan nombron da lingvoj, kiuj farigxos komunikadaj lingvoj, tio kuragxigos la gejunulojn lerni tiujn lingvojn, aux kelkajn el ili. Tio estas sendube avantagxa por ili. Mi limigxos al tio. Mi opinias ke Esperanto estas multe reduktema pro kio rilatas la kultura areo, kiu por mi estas io e
senca en la euxropa konstruado.
Biagio DE GIOVANNI (Prezidanto, PSE):
Mi volus diri tion. Ni resendu la diskuton al alia okazontajxo. Ankaux konfirmas mian rezervon, sur la aferoj pri kiuj nun parolis S-no Spaak, kaj antauxe Andrea Manzella. Tamen la problemo ekzistas. Kaj mi opinias ke ni devus, iamaniere, ankaux provi diskonigi la fakton ke ni estas okupantaj pri tiu problemo. Ekzemple: estas kultura komisiono, kiu estas, kiel diri, kompetenta en unua instanco, pri cxiuj problemoj, kiujn ni estas pritraktantaj: komunikado kaj lingvo. Do, povas esti interese, ke ni starigu ian rilaton, ne nur kun asocioj eksteraj al la Parlamento - kiuj tamen devas esti informataj pri niaj laboroj - sed ankaux kun komisionoj de nia Parlamento, parlamentaj komisionoj. Do ni dauxros tiun diskutadon, dankante Dell'Alba.
Jauxde, 26.an februxaro 1998.
Biagio DE GIOVANNI (Prezidanto, PSE):
Ni pasas al la lasta punkto de la tagordo por intersxangxo de opinioj kun s-ro Gianfranco Dell'Alba sur la problemo de Euxropa Unio.
GIANFRANCO DELL'ALBA (ARE):
Dankon Prezidanto, tiun problemon mi difinis, en mia raporto, la afero de la (ne-) komunikado. Mi jam prezentis tiun labordokumenton la antauxa fojo, do mi volus vere procedi resumante per cxefaj punktoj, esperante ke, intertempe, la gekolegoj povis legi gxin, povis estimi gxin, povis estimi tion kio estas, oni diru, la filozofio, kiu min inspiris en tiu labordokumento, kiun mi esperas povu esti komprenita kaj enprenita. En la realo, ni estas alfrontantaj problemon kiu, gxis nun, inter la pluraj kiujn ni estas ekzamenantaj ankaux antauxvide de la plilargxigxo, sxajnas al mi inter la plej gravaj kaj iomete evitita, sekve de serio da kialoj, gxi estas la problemo de la komunikado.
La kolego Dupuis, pasintfoje, estis ege efika kiam altiris nian atenton sur la fakto ke, se ni rigardus al niaj interpretistaj budoj kaj pensus al la ses landoj, kandidataj en la unua vico, kiuj alportos, laux la nunaj reguloj, kvin pliajn lingvojn, - li atentigis nin - ke tiu bela palaco, aux malbela palaco, aux malbelega (tio depende de la vidpunktoj), tre moderna k.t.p., simple ne povas enteni la slovenan, la hungaran, la polan kaj la estonan, do ni imagu la aliajn lingvojn, kiujn teorie ni estas survoje enkonduki en la rondareo de la euxropa komunikado. Kaj mi volas rilati nur al tiu aspekto: evidente la temo povus ampleksigxi.
Do mi provis surpaperigi tiujn skemojn, kiuj versxajne estis uzitaj en la pluraj internaciaj asocioj kaj organizoj de la komuna vivo, inter popoloj parolantaj malsamajn lingvojn. Mi listigis plurajn sistemojn: estas la svisa sistemo laux kiu cxiuj konas la aliajn lingvojn. temas pri ege forta tacxmento, ege malgranda. Estas, evidente, sistemo ne aplikebla en nia kazo kie ne estas anstatauxebleco inter du aux tri lingvoj kiel okazas en la svisa situacio. Estas la sistemo, por kiun difini, mi tre simple konsideras la kazon de la "plurnaciaj entreprenoj" aux de la Agentejoj de UN, ofte. Hieraux mi estis kun la kolego Mendiluce, kiu rakontis al ni, kiel anekdoto, ke por la laboro cxe la Komisariejo pri la Rifugxintoj de Latinameriko, cxeestis nur UN-funkciuloj de hispana gepatra lingvo, tamen devigataj interkomunikadi en angla, cxar fakte, la laborlingvo de plejparte de la UN-Agentejoj esdtas la angla, kiel ankaux estas por cxiuj plurnaciaj entreprenoj kaj mi scias ke tio okazas ankaux en landoj kie la lingvo es
tas tute alia; tamen modelo ne praktikebla por ni sekve de kialoj, laux mi evidentaj. Estas la sistemo de Unuigxintaj Nacioj, kun ses lingvoj antauxdefinitaj, fermitaj, ekstabilitaj en la jaro 1946 kaj, el tiam, nesxangxeblaj, sed, ankaux tiu cxi, aperas al mi kiel malfacila sistemo enkaze de Euxropa Unio kie, la aferoj de suvereneco, de esenca egaliteco inter cxiuj popoloj kiuj formas la Union, igus pli malfacila afero decidi antauxe kiuj lingvoj estu de unua kategorio kaj kiuj de dua kategorio. Nia sistemo estas pli demokratia, dirite inter citiloj: kvankam gxi ne konsideras la aliajn plurajn lingvajn minoritatojn; mi pensas, antaux cxio, al la katalunoj sed ekzistas, laux la statistikoj, 40 milionoj da civitanoj en la Euxropa Unio kiuj parolas patrolingvon malsaman al la 11 oficialaj lingvoj. Do, gxi estas sistemo kiu, kvankam en sia demokratieco, ne garantias - ankaux ne gxi! - la absolutan respekton de la gepatra lingvo de cxiu civitano.
Do, la neceso fari klarigon naskas ankaux el la ciferoj de la kostoj kiu imponas la multlingvismon kaj la objektivajn malfacilajxoj, kiujn tio implicas. Mi, en mia raporto, asertas kiel ekzemplo ke aldoni unu plian lingvon ne signifas pasi el 11 gxis 12 lingvojn, signifas plialtigi la lingvajn kombinaciojn el 110 gxis 132. Se ni pensas al la 22, 23 morgauxaj lingvoj, ni atingos la iperbolan ciferon de 600 lingvaj kombinacioj, kun kolegoj, interpretistoj, kiuj devus koni kaj interpreti el la estona gxis la greka pasante per la portugala aux la hungara, kun neevitebla disperdo dum la transpaso kiu, laux mia opinio, igus tiun sistemon neuzebla. Do, kial mi insistas? - kaj mi rapide iras al la fino cxar mi volas auxskulti la gekolegojn - unuflanke cxar la problemo sxajnas al mi neenkadrebla, mi opinias ke gxi estas tre delikata temobjekto kaj cxiuj perceptas tian obiektivan malfacilajxon kiel gxi estus enmeto de sablograjnon en la dentradaro. Vi mem s-ro Prezidanto, lastafoje, estis tre amema, dirante ke la mia
problem-starigo, kiu ekaperis unutema, en la realo malfermis, aux volis malfermi, pli ampleksan temon pri la afero de la komunikado, eventuale sercxante konsenti al tiu komisiono konfidi al mi iom pli profundigan taskon, gxis ian specon da iniciata raporto kiu povu, almenaux, lancxi ian reflektigan vojon. Mi diris ke unuflanke necesas garantii la eblecon uzi sian propran lingvon, aliflanke kompreni kiel determini sistemon, por atingi lingvon en maniero nepuniga por iu aux alia nacia parto, lingvon, kiu povus farigxi transira bazo, kiel ponto inter la pluraj lingvoj, cxiuj konsiderataj sur tute egaleca nivelo. El tiu cxi vidpunkto mi alvokis la eblecon ke porkomunikada neuxtrala lingvo povus esti unu el la eblaj solvoj.
La Euxropa Komisiono plenumis esplorojn por kompreni, cxu pontlingvo povus ne renversi la esencan egalecon inter la ekzistantaj naciaj lingvoj kaj neuxtralece garantii, pli bone ol la aliaj - eble aliaj opinias malsame - tiun egalecon kaj la eblecon pli rapide procedi gxis plisimpligxo de la komunikada problemo, ne nur ene de la institucioj sed ankaux ekstere. Do mi petas, en tiu dokumento, unue, kuragxigi la Komisionon pliprofundigi la esplorojn, kiujn gxi jam faris, pri la hipotezo de komunikada neuxtrala lingvo, aliflanke, en pli gxenerala maniero, mi petas cxu vi ne agnoskus - ankaux vi, kiel mi - la bezonon plibone profundigi la temon de komunikado ene de la Unio, por atingi la faman findaton de la jarfino, metante ankaux tiun problemon sur la tapisxon, cxar estas senutile malfermi la okulojn: la problemo ekzistas. Ni, en la jaro 2002 aux 2003, kiam ni ricevos la aliajn landojn - mi dauxras ankoraux kun tiu ekzemplo - ni estos lauxvorte en malebligo akcepti ilin kaj garantii al ili la saman partoprenon
kiun ni garantias - kun grandega malfacilajxo, kaj mi cxiam min demandas kiel ni sukcesas fari tion en tiu tre bona maniero - al la nunaj dekunu laborlingvoj. Dankon.
Biagio DE GIOVANNI: Dankon, Gianfranco. S-no Schleicher...
Ursula SCHLEICHER (PPE):
Mi ege gxojas ke oni sinokupas pri tiu temo cxar tio vere necesas. Estas landoj, kiuj kandidatigxis, kiuj aligxos kaj rezignus aldoni sian lingvon, tamen tio ne estas kontentiga. Cxar kiam ili estos membroj la problemo denove presentigxus, cxar cxiuj aliaj povas paroli sian lingvon kaj la novaj, nur cxar ili forlasis tiun eblecon, rezignis kaj ne plu havas tiun avantagxon, poste cxiuj volas paroli sian gepatran lingvon. Pro tio estas ege malfacile akordigxi pri unusola lingvo.
Mi bone komprenas honorindan Dell'Alba, ni devas efektive pripensi al kion ni povas fari. Ni jam havis lingvon, kiu tamen ne plu estas: la latinan, ni cxiuj lernis gxin. Iam, en la Parlamento, okazis pridiskuto kaj ne cxiuj samopiniis, ni kverelis pri tiu afero. Tamen, gxi estis, efektive, viveca lingvo, kiun oni povus rekonduki al vivo. Plurfoje mi auxdis teatrajxojn en la latina, mi devas diri ke estas multe interesa, ege bela, kaj oni ne povas diri ke la latina estas nekomprenebla. Pri Esperanto: ho ve! pri gxi oni cxiam skribas, oni cxiam parolas. Esperanto klopodas krei komunikadon. Gxia forto estas ke gxi disvastigxis en la tuta mondo, ne nur en Euxropo. Mi tamen opinias ke estus malmultaj, tiuj kiuj pristudas kaj konas Esperanton. Mi ecx ne havas suficxajn informojn pri la fakto cxu Esperanto havas, aux ne, la kapablon postkuri tiun, kiu estas la nuntempa cxiutaga vivo, la teknikon, por fari ekzemplon. Certe tio povus esti eble, tamen mi intencis simple doni sugeston kaj instigon kaj diri ke jam en la
pasinteco la latina estis porkomunikada lingvo; kial, do, oni ne interkonsentas pri la latina? Cximaniere, cxiuj estus devigataj lerni duan lingvon kaj, plie, gxi estus lingvo vere komprenebla por cxiuj, sen ke neniu povus neglekti sian lingvon.
Maria IZQUIERDO ROJO (PSE):
Multajn dankojn, Prezidanto, mi volas diri al honorinda Dell'Alba, ion, pri kio mi delonge ekkonsciis, kaj ankaux per ioma kono de la afero. Mi volus ke hon. Dell'Alba bone konsiderus kion mi asertas, por ke ni poste, povu eventuale, akordigxi. Pri kio mi parolas? Pri la gesta lingvo. La lingvo de la gestoj, kiun, bedauxrinde, ankoraux oni ne konsideras kiel oficialan lingvon. Gxi estas, tamen, antikva pretendo, malnova depostulo, fare de miloj da euxropaj surdmutuloj, kiuj postulas, bezonas tiun lingvon. Bone, la gesta lingvo estas esprima metodo kiun oni ne devus ignori, en la momento kiam oni pridiskutas tiun aferon. Mi dezirus ke hon. Dell'Alba prikonsideru tion. Cxirilate mi jam estas pretiganta pristudon kaj mi opinias ke povus esti loko por plie pliprofundigi. Dankon.
Olivier DUPUIS (ARE):
Dankon, s-ro Prezidanto. Mi auxskultis kun granda intereso sinjorinon Schleicher. Mi opinias ke, kiam oni alvenas al konkludo kiel tiu favora al la latina, tio evidente signifas ke vere oni konsciigxis pri la neceso havi lingvon, kaj ankaux oni rekonis la neeblecon, tiel estantaj la aferoj, elekti, inter la parolataj etnaj lingvoj, unu el tiuj lingvoj. Cxar tiel, evidente, ni kreigos diskriminacion al la aliaj. Tamen, se oni havas la intelektan kuragxon konkludi por la latina, mi opinias ke kun sama kuragxo - kaj oni scias ke tio estas alimentita el antauxjugxoj kaj el negativa solidigxo - ni devus trankvile alfronti la afero de Esperanto. Tio estas, flankenmetante cxiujn antauxjugxojn, kiuj tre ofte estis lerte enkondukitaj el la esperantistoj mem. Kaj tiel atingi pritakson de tiu lingvo, surbaze de kia gxi estas. Krom favori, kompreneble, la neceson pliprofundigi la temon alfrontita de Dell'Alba per iniciata interrilato kiu povu alporti al tiu parlamenta cxambro kaj al cxiuj kolegoj, la eblon pristudi la a
feron kaj klopodi truvi vojon por superi gxin; mi opinias ke ankaux Auskultado en tiu Komisiono, pri la afero, invitante spertulojn de Esperanto, mi pensas specife al la Nobel-premiito pri ekonomio Selten - germano kiu verkis tre interesajn eseojn - Mi opinias ke estus gravege se la Komisiono povus, ne nur auxdi cxion, kion tiuj personoj povas diri, sed ankaux tusxi propramane, kaj konstati kio tiu lingvo estas. Cxar se ni ne faras tion, ni estas rezonantaj senenhave, nur teorie kaj ni ne havas la eblecon kompreni el rekta parolado, la tutan aferon. Mi dankas vin.
Konrad Karl SCHWAIGER (PPE):
Mi havas multan simpation, kompreneble, por la ideo repreni la latinan lingvon, revivigi gxin; mi mem - versxajne - partoprenus al tiuspeca operacio. Gxi tamen estus elita lingvo, oni ne povus imponi gxin al popola amaso. Mi estas skeptika rilate al Esperanto, kvankam mi havis, pri gxi, tre pozitivan opinion post la mondmilito, pri cxio rilatanta la esperanto-movado, kiu ankaux proksimigis la popolojn. Mi ne scias, tamen, cxu Esperanto povus esti akceptita. Mi havus alian proponon, pli pragmatikan proponon. Cxar ni, cxi tie, estas parolantaj pri komunikado kaj ne-komunikado, ni devus ankaux konsideri en kiu formo la komunikado inter la euxropaj popoloj estas necesa. Ege el tio necesa, enteme de komunikado, pasas per tiuj manifestacioj kiel niaj interurbaj gxemeligxoj. Ekzemple, en nia regiono, oni evoluigis la ideon paroli la lingvojn de la najbaroj, kontrauxe oni havus la absurdan situacion de Francoj kaj Germanoj kiuj interkomprenigxas nur parolante angle. Ni konsideru Germanion, kiu havas ok najbarojn; ni
povas vidi, ekzemple, ke en nia "Land" se ni volas komuniki kun Euxropo, estus necese ke, flanke al la angla kiun estas tamen lernata cxie ajn, ni devus lerni: norde la danan, sekve la nederlandan, la francan, la polan kaj la cxehxan. Se oni konsideras Svisujon estus ankaux la itala kaj la retoromancxa; do ses lingvoj, kiujn, almenaux parto de nia logxantaro devus kompreni, cxar ili estas la lingvoj de niaj najbaraj landoj. Ne estus malbona solvo, se cxiu lando ekzamenus kiujn estas siaj proksimaj kaj rektaj najbaroj kaj ke - kun la monda lingvo, jam nun parolata en la tuta mondo: la angla - oni strebus por koni la najbarajn lingvojn por komunikadi gxuste kun la najbaraj popoloj. Kaj mi opinias, kvankam temus nur pri procenta statistikajxo, ke estus en grava procenta kvanto la komunikadoj kiujn tiel oni dauxre farus. Do, mi mindemandas: cxu oni ne povus prikonsideri tiun eblecon lerni la lingvon de la najbaro? Cxu ne povus esti tiu cxi la kriterio por pli granda komunikado? Dankon.
Charlotte CEDERSCHOLD (PPE):
Dankon. En mia perspektivo, tio, kion diris hon. Schleicher, aperas al mi la plej versxajna solvo, en estonteco. Pri la latina: certe estas ege interesa reflekto reakiri la latinan. Mi ankaux lernis gxin dum la lernejo, gxi povus esti bona afero, sed mi opinias ke ne estus bona ideo. Ne estus amata el la civitanoj - tiu ideo - se ni dirus al ili ke ili devas lerni la latinan. Pli ol la latina mi opinias ke ili pli bonvole lernus la anglan.
Se ni konsideras kaj estas la realaj eblecoj de Esperanto, do, pli bone la angla. Finfine la angla estos la plej versxajna solvo. Tamen mi volas iri iom pli antauxen ol kion diras hon. Schwaiger, kiu estas certe pli realisma ol mi, sed sxajnas al mi ke eblas defendi lian opinion cxar estas konvene defendi lian koncepton. En pluraj internaciaj organizoj kie mi laboris oni efektive diskutis pri tiuj temoj. Iu komisaro - se mi ne eraras komisaro Van den Broek - parolis pri tion ankaux publike, li tamen diris ke cxiu devus esti devigata paroli fremdan lingvon, li ne devus paroli la gepatran lingvon, li devus elekti lingvon de la Unio kaj uzi gxin por komunikado. Honorinda De Puis kaj mi lastatempe faris pridiskuton enkadre de la problemo de la drogoj kaj narkotodependo: antaux la televido mi parolis france. Sed mi devis barakti por paroli france. Estas ege malfacile diskuti kaj disputi per fremda lingvo. Sed, se oni alvenas el lando kun nemulte disvastigata lingvo, kiel la mia, oni estas devigataj paroli fremdan
lingvon. Do, estus bele vidi kiel irus la aferoj se cxiuj estus devigataj elekti alian lingvon de la Unio.
Annemie NEYTS-UYTTENBROECK (ELDR):
Sinjoro Prezidanto, honorindaj gekolegoj, la lingva problemo estas unu el la problemoj pli percepteblaj ene de Euxropa Unio, precipe antauxvide de la plilargxigo de la Unio kiu igos la situacion pli malfacilan kaj pli komplikan. Tion dirite ni devas konstati ke la Amsterdama Kontrakto, kaj gxi estas, laux mi, unu el la punktoj pozitivaj, la Amsterdama Kontrakto - mi diris - sankciis kaj firmigis la nuntempan lingvan regimon, do la regimon de cxiuj naciaj lingvoj kiuj estas oficialaj lingvoj de la Unio. Cetere maleblas konduki alimaniere Honorinda Dell'Alba: ne povas okazi malsame sekve de du kialoj, antaux cxio cxar la Amsterdama Kontrakto, ecx pli ol kion oni diris antauxe, klarigis ke cxiuj civitanoj de Euxropa Unio rajtas sin adresi al iu ajn euxropa institucio en sia propra lingvo kaj ricevi en sia lingvo respondon el la institucio; respondon en sia propra lingvo. Do estas, antaux cxio, demokrata rajto, esence demokrata. Mi dirus: ni estu atentaj ne domagxi tiun rajton. Cxar tio kontribuas plibonigi la f
idon en la Unio kaj en gxiaj institucioj. La decido, prenita antaux iom da jaroj, kiu rilatas kelkajn Agentejojn de E. Unio, konduki la laboron en nur malmultaj oficialaj lingvoj estis sendube dikan eraron, ankaux el vidpunkto de komunikado. Mi opinias ke, pro tio, ni devas dauxre pluteni la sistemon de la oficialaj lingvoj.
Dua konsidero: kiel oni povus, praktike, bone funkciigi institucion kiel Euxropa Unio se oni estus unulingvaj? Versxajne la plejmulto inter ni estas dulingva, multilingva; tamen kiel oni povas trudi la devon, al parlamentano kiu kandidatigxas al la euxropaj balotoj, trudi la devon koni aliajn lingvojn? Mi opinias ke tio ne estus sistemo bonsorta. Ke iuj konus plurajn lingvojn estas sendube avantagxo, tamen kiel oni povas trudi la devigon al multilingvismo? Ili estas ambaux kialoj esence demokrataj kaj, do, oni devas kunvivi kun tiu lingva malegaleco, kaj oni devas kunvivi kun la situacio, laux kiu, cxiu lingvo, cxiuj lingvoj de la Euxropuniaj landoj, farigxu oficialaj lingvoj. Pro kio rilatas la Irlanda Respubliko estas la problemo de la gaela kiu, tie, estas nacia lingvo sed ne oficiala lingvo. Kvankam ke gxin parolas nur malgranda parto de logxantoj de la Irlanda Respubliko. Do, sinjoro Prezidanto, mi bonvole volus apogi tiun labordokumenton. Tamen, fakte, gxi ekstarigxas kiel vere stranga afero. Tio estas
ke oni volas enkonduki Esperanton, cele al komunikado interne al la Euxropa Unio kaj mi volas diri ke mi, je nenia kondicxo, absolute povus esti favora al simila afero. Se efektive tiu estas la celo de tiu dokumento. Pro tio, mi bedauxras, mi tute ne povas apogi, surteni tiun dokumenton. Mi povus, evidente, dauxrigxi, prezentante aliajn konsiderojn. Mi povus diri, ekzemple, ke Esperanto ne estas auxtentika lingvo, gxi estas artefarita instrumento; pritaksinda, sxatinda gxis kiom oni volas, sed ja tamen artifika, artifike kreita tiel, el homo. Cxiukaze tiu sistemo signifus ke cxiu civitano de Euxropa Unio estus, plie, devigata lerni lingvon artifikan, artefaritan, oni nomu gxin kiel oni volas, kiel Esperanto. Cetere, oni ne forgesu ke temas pri depostulo multe elitisma kaj do gxi estus kontrauxdira rilate al la demokratiaj temoj, kaj niaj pridemokratiaj zorgoj estas fondamentalaj. Kiam oni parolas pri la kostoj kauxzitaj el la multilingvismo, kiu funkcias interne al nia E.P., por mi ja gravas substreki ke ne
niam oni devas ne plu vidi aspekton: t.e. ke tiu Parlamento, konsiderinte ankaux la decidojn de Edimburgo, funkcias, efektive, kun tri lingvoj. Funkcii kun tri lingvoj, tamen, signifas al gxi kosti ecx multe pli, ol sistemo de 11 lingvoj.
Biagio DE GIOVANNI (Prezidanto, PSE):
Mallonge mi volus aldoni ion ankaux cxar Dell'Alba proponis organizajn problemojn al niaj laboroj. Mi volus fari du aux tri reflektojn. Tiu, la unua: Lastafoje mi diris, mi rebatas, ke mi opinias ke ni ne agas malbone pritraktante tiun problemon, malgraux la opinioj ankaux kontrauxaj kiujn oni havas. Poste oni vidos kiaj estas la praktikaj rezultoj, cxar, tamen, problemo ekzistas. Sekve, kompreneble, ni povos havi, kiel ni ankaux vidis dum la hodiauxa debato, ege malsamajn opiniojn. Mi tuj devas diri ke mi minrekonas en pluraj el la rimarkoj tuj faritaj el S-no Neyts kaj mi rapide eksplikos kial. Tamen gxi estas problemo kiu ekzistas, cxar la lingvo estas, ankaux gxi mem, institucio, do estas gxuste pro tio ke, ne nur estas prave ke ni levu similan problemon, sed ankaux ke ni starigu skalon de eblaj solvoj, pri kiuj, poste, oni povos trovi interkonsenton aux ne trovi gxin. Pliposte oni vidos kian destinon, tiaspeca dokumento, eventuale povos havi. Mi devas diri ke, ankaux mi ne kredas al la lingvaj unuigxoj
devigaj. La latina lingvo estas malebla, la latinan oni ne povus paroli, cxar la latina, kiun ni konas, ne estas la latina kiun parolis la latinoj. Gxi estas alia afero, gxi estas skriba lingvo sed la parolata lingvo estis alia, kaj do ni havus, kiel diri, kuriozan kontrauxdiron; pro tio oni gxin nomas mortinta lingvo, cxar gxi estas lingvo kiun oni ne plu povas paroli. Oni devus inventi "paroleblan" latinon, do alian pluan lingvon; tiel, tiom valorus alpreni Esperanton, kaj ne plu paroli pri tio! Sed pri Esperanto mi havas kelkajn rezervojn: principajn, formadajn, kulturajn, kiuj povas ankaux farigxi limoj, kelkfoje - kaj, ne cxiam la propraj formadoj utilas kompreni cxion, kontrauxe multfoje ili estas okulsxirmiloj - sed mi, nature, cxiam opiniis ke lingvo estas historia produktajxo, do ke gxi estas afero naskanta el la profundo de la komunikada neceso, gxi ne povas esti ajxo entute kaj nur artefarita, cxar tiel gxi farigxus truda reto en kiu la lingvo malricxigxas. Mi ne estas spertulo. Ni povas fari auxs
kultadojn sed tio sxajnas sxlosila punkto; tamen mi ne volas kompromiti ion, mi estas faranta prikonsiderojn cxar tamen mi scias ke la problemo ekzistas, mi scias ke estas la ebleco de Babelturo, tio estas ke ni reelprovos la biblian kondamnon, kaj la Turo poste povos ankaux fali, kiel tiatempe okazis kaj povos okazi speco de lingvo-institucia katastrofo sekve de kiu oni ne interkomprenos plu, oni parolos kaj ne plu komprenos onin.
Multaj eventoj povus okazi, ankaux kuriozaj, tamen cxio estas ebla. Cetere, ankaux, jam faritaj profetajxoj kaj profetoj cxiam estas respektindaj, do, oni vidos. Tion dirite, kian destinon povos havi tiu dokumento? Cxar tiu estas la demando. Mi devas diri kun granda sincereco al Gianfranco, cxar li estis unu el la stimulantoj de tiu diskuto, ke mi ne kredas ke ni povas esti en la kondicxo pripensi al iniciata interrilato pri tiu temo. Tion ni devas diri sincere al ni mem. Ni estas nur unu jaro antaux la haltigo de la parlamenta oficperiodo. Se ankoraux mankus kvin jaroj..., eble, kiu scias?, sed mankas unu jaro al la fino de la parlamenta oficperiodo, ni disponas tre mallongan tempon; ni havas du / tri sxlosilajn temojn pri kiuj oni devas labori: la mona unuigxo, ekz., pro tio, gxi estud luksajxo, kiun oni ne povas permesi al ni nur antaux unu jaro. Mi esprimas opinion kaj eble, versxajne, la problemoj estos proponitaj en cxiuj instancoj, ankaux de la kunordigantoj, sed, sincere dirite, sxajnas al mi nekrede
ble tiuspecan solvon. Gianfranco estas ja suficxe sentema persono, politike, por ne kompreni tion. Kvankam tio, estas prave ke li petu tiajn postulojn. Do, la problemo farigxas tia, ke ni reflektu, kvankam ne en tiu okazo kaj momento, sed okaze de kunordiganta debato kaj, eventuale poste, denove en sidejo de Komisiono, pri kiu povas esti la destino de tiuspeca labordokumento. Tio en la signifo ke mi opinias gxin interesan dokumenton, gxi estas dokumento montranta ke en la Parlamento igxas la konsciigxo pri iu specifa problemo. Tiu dokumento povus ankaux esti pliricxigita kun pliaj alternativaj solvoj, ne estas necese ke la konkludoj de la dokumento nur estu tiuj cxi tie prezentitaj, t.e. ke estigxu pli largxa gamo da solvoj, kaj, ke morgauxe gxi povos esti adoptata kiel labordokumento, kiun la Institucia Komisiono pritraktas, kaj ke gxi estu komunikata al institucioj kiuj ankaux estus eksteraj al la Parlamento. Neniu malpermesas tiuspecan agmanieron. Ni jam faris tion kun la dokumento pri la "travidebleco".
Gxi ne estu dokumento, cxirkaux kiu formigxas plimultoj kaj malplimultoj, cxar, sincere, vocxdoni pri lingvo-dokumento estus sensence kaj versxajne oni nenion atingus, oni ne atingus ian rezulton. Sed, ke la Institucia Komisiono povu tiri, el sia laboro, labordokumenton pri tiuj temoj, certe ne mirigus min, kontrauxe mi konsiderus tion interesan aferon, pri kiu oni povas imagi fari laboron. Mi donus la parolon al Gianfranco por lia konkludo.
Gianfranco DELL'ALBA (ARE), (en franca lingvo):
Prezidanto, mi sekvas la konsilon de S-no Cederch"ld kaj mi sxangxas lingvon por diri ke mi estas tre gxoja pri la debato kiu okazis. Mi opinias ke la intervenoj, ankaux ricxaj de elementoj prezentitaj rilate kun ili, ekzemple pri kio rilatas la latina lingvo aux alie montras, laux mi, ke cxiuj kolegoj estas konsciaj pri tiu problemo. Mi ne asertas ke ili havas volon pritrakti gxin, sed mi volus respondi, specife, al hon. Neyts, cxar mi ne volas esti miskomprenita. Estas evidente ke, almenaux laux mia vidmaniero, la euxropaj civitanoj-deputitoj devas rigore gardi la rajton al konservado de ilia kultura kaj lingva identeco, cxar, oni ankaux ne devas kasxigxi malantaux la sxirmilo de hipokriteco, kiu ne donus al ni la eblecon konsciigxi ke la lingvo de hon. Neyts kaj la mia estas lingvoj kiuj, en la cxiutageco de la euxropaj institucioj, ne estas praktikataj. Oni ne povas sinturni al la hierarkia skalo de la Parlamento aux de la Komisiono en itala aux en nederlanda lingvoj. Gxuste hieraux mi havis en miaj mano
j dokumenton, demandon pri komunajxa financigo; kion diras tiu dokumento? Tiu dokumento povas esti kompilata per cxiu oficiala lingvo de la Komunajxo. Tamen se gxi estas kompilata per la angla lingvo gxia afero progresos pli laboreme, pli rapide. Ni scias tre bone ke la stabo de la komisaroj laboras per tri lingvoj, kiuj eble reduktigxos al du, kaj poste definitive al unu. Do, tiom pli da oficialaj lingvoj estos, kiom malpli laboraj lingvoj estos, kaj oni atingos unusolan vehiklan lingvon kaj cxiuj scias pri kiu lingvo temos. Tio signifas ke ni estas inklinaj al forlaso - dum ni defendas gxin - de nia bastiono, asertante ke, antaux 10 aux 20 jaroj, estos la angla kiu funkcios kiel oficiala lingvo "de facto" (efektive) en tiu komunajxo. Aux, malsame, surbaze de kultura kaj lingva malsamecoj, ni povas inventi al ni mem solvojn, kiuj povus aperi iomete paradoksaj aux utopiaj sed kiuj, en la realo, respondas al postulo, t. e. ke neniu el niaj lingvoj elstaru je malprofito de aliaj lingvoj kiuj farigxos duarangaj
lingvoj. Kiel mi estas, hodiaux. Kvankam tio, oni povas tre bone paroli en nederlanda, greka, finlanda, k.t.p., certe oni povas; sed estas evidente ke la cxiutaga agado, ankaux de ni parlamentanoj, povas esti antauxenirata, nur se oni havas enmane kelkajn el la sxlosilaj elementoj el lingva vidpunkto. Por konkludi, s-ro Prezidanto, mi konstatas pri kio oni parolis, mi tion asertus se mi havus la eblecon kompletigi la dokumenton, reliefigante la problemojn, eksplikante ilin, dirante: jen la problemoj, kiujn oni devas alfronti. Sed en la realo, tiun dokumenton mi kompletigis antaux la decido entrepreni la intertraktadojn.
Nun la nova afero, ke ni malfermigxis al ses Landoj, donas kelkajn problemojn kiuj montrigxas en pli tutmonda kunteksto kaj do, Prezidanto, mi povus revizii la dokumenton, rearangxi gxin, kaj poste, se vi volas gxin dissendi, oni povus kontribui al pridiskuto, el kiu oni ne povos fugxi. Pridiskuto kiun oni devos antauxenirigi, almenaux por praktikaj kialoj, kiel jam oni diris. Ni direktu la demandon al la planistoj: kiel oni faros kun 16, 18, 19 oficialaj lingvoj? Gxi estas babelo. Kaj ankaux pri la koncepto de artefariteco aux artifikeco oni povos sindemandi, cxiuj homaj konstruoj estas iomete artifikaj, en la latina senco de "artifex", tiu kiu konstruas, la "faber" kiu konstruas sian instrumenton por pridiskuto, por komunikado, k.t.p. Mi konkludas, Prezidanto, dirante ke mi konsentas kun via propono. La kunordigantoj povos ekzameni tiun proponon: la ideo ke oni povos organizi "auxskultadon" kiu implikus, ne nur lingvistikajn spertulojn, sed ankaux la estron de la tradukservoj kaj tiun de interpretaj servoj
. Ili devus veni por diri al ni kiajn estas la malfacilajxoj kaj kiel ili intencas alfronti la aferon de 17 lingvoj. La estro de la teknikaj sistemoj, ekzemple, krom kelkaj spertuloj pri lingvoj, kompreneble. Tia povus esti bona solvo. Do mi samopinias pri submeto de tiu propono al la kunordigantoj.
Bertel HAARDER (ELDR):
Dankon Prezidanto, mi konsentas kun kion oni diris kaj ankaux kun vi. Ni ne devus nun prilabori relacion kiu asertu ke ni devas adopti kiel vehikla lingvo la latinan aux esperanton. Tamen estas aspekto kiun oni devas prikonsideri. Tiu de la eblecoj, kiujn malfermas al ni la novaj teknologioj por la estonto. Mi havas la impreson, tamen, ke tiuj lingvaj eblecoj precipe rilatas la perskriba tradukado. Tio povus efektive multe plifaciligi la taskon de la tradukoj, kiuj ne devus plu necese esti faritaj cxiuj en Luksemburgo. Oni povus ankaux imagi telematikajn konferencojn, pro tio ne cxiuj interpretistoj estus devigataj alveni fizike cxi tie en Bruselo, aux en Luksemburgurbo, aux en Strasburgo, do, kie oni organizas la interpretajn paroladojn. Teknike estas tiaj eblecoj telekonferenci. Tiumaniere oni povus limigi, almenaux enparte, la interpretajn kostojn. Tie estas, evidente, ankaux aliaj problemoj: la interpretado devus esti limigita, finfine, al nur du precipaj lingvoj, al la franca kaj al la angla. Sed mi dir
ektas nun al honorinda Schwaiger. Honorinda Schwaiger, cxu vi estas inklina akcepti ke cxio okazu pere de la franca kaj la angla; ke la franca kaj la angla estu la "precipaj lingvoj" kaj, pro tio, la aliaj lingvoj estu tradukataj tra la budo,aux la budoj - kiel oni kutimas diri en tia gxargono - franca kaj angla? Tamen oni devas ekspluati la novajn teknikajn eblecojn tiel ke la interpretistoj povu resti siahejme por labori.
Annemie NEYTS-UYTTENBROECK (ELDR):
Tre mallonge, s-ro Prezidanto. Honorinda Dell'Alba en la punkto 2-b aux en la B, konkludas la frazon tion dirante: "Tia estas la sistemo funkcianta en la soveta imperio kun la rusa kiel intergenta lingvo por komunikado", ho ve! la aferoj kelkfoje sxangxas rapidege, komence de la nauxdekaj jaroj mi estis vere surprizita konstatante ke polaj civitanoj, parolante kun hungaroj, ankaux kun partopreno de civitanoj de baltaj landoj, komunikis inter ili per la angla kaj neniam per la rusa. Tion mi diras, cxar mi laboras enkadre de politika internacia organizajxo. Bone, komencante el 1988-1989, mi neniam auxdis ilin komunikadi en rusa lingvo, ankaux se ili estis devigataj lerni la rusan, sub la soveta regimo. Tiun lingvon ili lernis kun entuziasmo pli aux malpli granda, lauxdepende, kaj kiam la sistemo implodis kaj falis, cxiuj ili elektis la anglan. Tio, por diri ke la aferoj povas sxangxi tre rapide. Povos okazi ke la angla, gxis dudek jaroj, estos la intergenta lingvo de plejparto de cxiuj ni. Mi simple volas diri
ke estas kialoj kiuj produktas la sukceson de lingvo, kiuj povas doni la impreson esti permanentaj kaj tamen povas sxangxi rapide, kiam la ekonomiaj, politikaj aux sociaj situacioj sxangxas. Ne estas, do, destino aux fato, la aferoj povas sxangxi ege rapide.
Konrad Karl SCHWAIGER (PPE):
Evidente oni devas distingi la du situaciojn: la Euxropan Parlamenton kaj la komunikadon inter la euxropaj civitanoj. La euxrop-parlamentanoj konas la regulojn de la ludo. Oni devas konservi ilin, kaj rilate al la euxropaj civitanoj kiuj petas ion al la institucioj, ili devas rajti fari tion, laux kiel eksplikis Honorinda Neyts. Alia afero estas kiam niaj popoloj komunikadas, inter ili, por alproksimigxi. Mi diras ke eble estus bezone prikonsideri kiuj parolas (kiun) gepatran lingvon, kiuj parolas (kiun) duan lingvon kaj kiuj parolas trian lingvon (kaj kiun). Temas pri reto ege multfaceta kiu permesas al ni, kvankam la Babelturo kiun vi menciis, ian specon de komunikado ege bunta, ege multvaria. En centra Euxropo oni ankaux parolas germane, ne nur la 80 milionoj, sed eble 30 aux 40 milionoj da pliaj parolantoj; same oni povas ankaux diri pri la franca. Se vi prenas kiel ekzemplo la uzon de la franca, ne nur en Francio kaj en Belgio, sed ankaux en Italio, en Hispanio, la franca estas ankoraux vehikla lingvo.
Mi ne parolas nur pri mia lingvo, mi parolas ankaux pri la franca. Kaj se oni konsideras ankaux la nederlandan, oni scias ke la kvanto entenas pli ol nur Belgion kaj Nederlandon, kaj oni povus plue dauxrigi tiun temon. Ekzemple mi rilatas al miaj samlandanoj de Rejnlando-Vestfalio. Cxiuj tiuj germanoj parolas la nederlandan. Ili havas dialekton multe similan al la nederlanda. Ekzistas do lingvaj realecoj de kiuj oni ne povas fugxi. Oni ne devas reenventi cxion. Oni sukcesis komunikadi jam el kelkaj jarcentoj en la pluraj ekonomiaj kaj politikaj strukturoj kaj pro tio necesas klopodi por zorge konsideri tion, kio jam ekzistas kaj, eble, plibonigi la aferojn iom pli.
Gianfranco DELL'ALBA (ARE):
Mi volas danki S-non Neyts por sxia ekzemplo, kiu montras kiamaniere lingvo ankaux estas elemento de poveco. La fakto ke homoj de Orienta Euxropo malakceptas la vehiklan lingvon, kiun oni trudis al ili, estas, fakte, signo montranta la pravecon de kion mi asertis.
[...pauxzo...]
Mi komencas el tiu principo: ne temas pri problemo de internaciaj organizajxoj gxenerale, cxi tie temas pri kreado de euxropa civitaneco kaj kreado de Euxropa Unio cxiam pli unuigita. En tiu okazo do, la civitanoj estos pli-malpli devigataj, por kune vivi, paroli lingvon, inter la 11 ekzistantaj, malfavore al la aliaj lingvoj kiel la franca aux la germana, kiuj estas lingvoj klopodantaj konservi ilian pozicion; aux cxu tiu Komunajxo ne devus diri al si ke cxiuj lingvoj estas egalaj kaj, pro tio, ni estas devigataj elekti neuxtralan lingvon kiu povu pluteni nin sur egaleca situacio. Jen la demando kiu restas komprenebla, sed kiun oni povas kompreni nur se oni komencas el la principo, laux kiu, - kontrauxe al UNO, kie estas delegitoj - cxi tie, oni devas sinmeti el la vidpunkto de Komunajxo, de Unio. Do kiamaniere, en mallonga tempo - konsiderante ke ni estos kune poreterne - kiel eliri el la problemo.
Mi konfirmas tamen ke mi konsentas al viaj proponoj kaj al la ideo de "auxskultado".
============================================
Esperantigis: Edo Taddei (1998-05-20)
============================================