Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mar 28 apr. 2026
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Archivio federalismo
Livi Roberto, Kresevljakovic Muhamed - 5 marzo 1993
"EU^ROPO, VEKIG^U KAJ SAVU NIN"

RESUMO: Muhamed Kresevljakovic^, Urbestro de Sarajevo, alig^inta al la RP, ano de la Partio de Demokrata Agado de la Prezidanto Izetbegovic^, unua politika forto de la bosnia Parlamento, muzulmano, sukcesis eliri el la sieg^ita Sarajevo, komence de marto, restante ekstere dum unu semajno. "Falcon"-aviadilo de la itala flug-armeo lin deprenis de la bosnia c^efurbo kaj portis en Italion por plifortigi tiun "esperfadenon", kiun danke al sia impresa optimismo li ne estis perdinta.

(LA PARTIO NOVA, MARTO 1993)

La klopodado de la radikaluloj, kaj en la itala Parlamento kaj per aliaj politikaj iniciatoj - inter kiuj tiu por la g^emelig^o inter la urboj Romo kaj Sarajevo - por ebligi al la Urbestro de Sarajevo eliri el sia urbo, estis decidiga. Kresevljakovic^ devintus alveni en Italion jam okaze de la radikalula Kongreso. Emma Bonino kaj Sergio Stanzani, reveninte en Zagrebon el Sarajevo post renkontig^o kun la Urbestro, la 29an de la pasinta januaro, deklaris, ke li akceptis la inviton malfermi la laborojn de la Kongreso, kaj ke je tiu punkto nur interveno de la itala registaro povos certigi rajtigon kaj adekvatajn sekurec-kondic^ojn por eliro kaj reveno de la Urbestro kaj de lia gardantaro. UNo neis la permeson je lia forveturo, c^ar "li estus certa pafcelo de la serbaj pafistoj". Fine, la 27an de la pasinta februaro, post pliaj premoj de la radikaluloj sur la itala Registaro, Muhamed Kresevljakovic^ alvenis al Romo.

"Mi alvenis tien c^i lasinte la plej grandan koncentrejon hodiau^ ekzistantan en Eu^ropo". Tiuj c^i estis la unuaj vortoj de la Urbestro je lia alveno.

Multaj kaj gravaj estis liaj renkontoj. Li estis ricevita de la C^efministro Amato por kune difini planon pri humanecaj helpoj al Bosnio kaj por akiri pli grandajn engag^ig^ojn por eviti la okazantan genocidon.

Li renkontis la Prezidantojn de la du italaj parlamentaj C^ambroj, kiuj devontigis sin iniciati internacian kampanjon por rekonstruado de la bosnia Parlamentejo. Li prezentis al la Ministroj pri Defendo, pri Justico, pri Eksterlanda Komerco kaj pri Eksterlandaj Aferoj, la urg^ajn helpopetojn por sia lando kaj akiris ilian apogon.

Li partoprenis en Florenco en la tria internacia konferenco pri municipa kaj regiona kunlaborado, ricevante de la urbo Florenco ordenon "kiel signon de espero pri rapida c^eso de la fratmurda milito kaj pri restarigo de justa paco".

La Prezidanto de la Respubliko, Oscar Luigi Scalfaro, konfirmis al li la sindevigon prezenti kaj apogi c^e la Eu^ropa Komunumo kaj c^e UNo la necesecon de solvoj per urg^egaj intervenoj en Bosnio.

Antau^ ol reforveturi al Sarajevo, Muhamed Kresevljakovic^ estis ricevita de la Papo en longa kaj kortus^ita privata interparolo.

------------------------------------

INTERVJUO AL LA URBESTRO DE SARAJEVO

C^u la homoj de Karadziz volis bojkoti la usonan mision? Au^ c^u ili volas pruvi, ke ili povas preni la teritoriojn, kiujn ili volas?.

Kresevljakovic^ - La serbaj agresantoj, c^u ili estas c^etnikoj, armeanoj au^ solduloj, donis al si celon, t.e. la "etna purigado" de la teritorioj, kiujn ili volas konkeri, kaj ili klopodas realigi g^in per c^iaj rimedoj. G^is hodiau^ la pasiveco de la mondo pravigis ilin. G^i konvinkis ilin pri tio, ke dau^rigi intertraktadojn kaj samtempe uzadi batalilojn estas paganta strategio. Ke la forto de la bataliloj estas pli grava ol la forto de la racio.

Eu^ropo aspektas nekapabla solvi siajn internajn dividojn, eliri el la senpoveco kaj el la senmoveco...

Kresevljakovic^ - La Eu^ropa Komunumo havas grandan respondecon. La unua kau^zo de la milito estis nia deziro - eble tro frue esprimita - farig^i parto de Eu^ropo. Tio c^i estas la peko, kiun la serba politika gvidantaro ne pardonis al ni, kaj pro kiu g^i volis la militon.

Vi esprimis vin kontrau^ la plano ellaborita de la Usonano Vance kaj de la Brito Owen kaj diskutata de la Unuig^intaj Nacioj.

Kresevljakovic^ - Ni estas favoraj al c^iu diplomatia solvo: c^iu intertraktado estas pli bona ol milito. Sed c^iu negocata solvo devas bazig^i sur firma punkto, nome ke oni ne premiu la agresinton.

La divido de Bosnio lau^ etne homogenaj zonoj iras renkonte al la Beograda volo, nome ke c^iuj Serboj devas vivi en sama s^tato. Tiu c^i tezo estas c^e la bazo de la etna purigado.

C^u vi havas alternativajn proponojn?

Kresevljakovic^ - Oficiale formuli ilin, tio estas politika tasko de Bosnio. Miaflanke mi indikas du principajn liniojn: certigi egalecon al la tri popoloj - muzulmana (au^ "muzlima"), serba kaj kroata - kiuj log^as en Bosnio-Hercegovino: oni ne enfermu ilin en etnajn enklavojn. Due, garantii tre vastajn internaciajn kontrolojn pri la respektado de tiu c^i rajto je egaleco per la garantio, vera garantio, ke malrespektoj ricevos punon.

Bosnio-Hercegovino prezentas en Eu^ropo iaspecan insulon, kie kunvivas diversaj etnoj kaj diversaj religioj, islama, katolika, ortodoksa. C^u tiu toleremo finig^is? C^u ekzistas la dang^ero je ekflamado de islama integrismo?

Kresevljakovic^ - Ankorau^foje tio dependas de Eu^ropo. Se g^i plu restos c^e la fenestro, plu estos pasiva fronte al la milito kaj la buc^adoj en nia lando, tiam la instinkto mem de pluvivado pus^os la bosnian popolon al ekstremismaj, fas^ismaj, integrismaj elektoj... Sed mi estas optmisto, mi opinias ke la 'specifeco' de Bosnio povos postvivi.

(de la gazeto "Il Messaggero" de la 5a de marto 1993)

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail