Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mer 07 mag. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Archivio segreteria PR
- 12 maggio 1996
ECOSOC/Esperanto

From: kamenski@cirus.dhz.hr (Kamenski Vladimir)

To: pr.bruxelles@agora.stm.it

Saluton!!!

Koran dankon por mesagxo pri faroj de RP!!!

Cxu iam ne estis Esperanta eldono de Partio Nova - organo de RP.

Cxu gxi estas havebla?

Do, se estas mi petas ke vi sendu gxin al mi. Bone??

Mia adreso: Kamenski Vladimir,

Dunantova 4

HR-10000 Zagreb

Kaj foje sendu ankoraux informoj pri RP! Fakte cxe ni (jam delonge) oni ne povis auxdi ion ajn pri RP.

Cxu Panella Marco ne perdis "bonan reputacion" dum iamaj balotoj en Italio??

Se vi scias iun kiu deziras intersxangxi opinioj/korespondi/ en RP sendu al mi adreson de tiu!!

Gxis!!

Amike Vlado.

***

Date: Sat, 11 May 96 13:11 +0300

From: Gavriel Zeevi

To: pr.bruxelles@agora.stm.it

Subject: * RE: danko

Karaj Gesamideanoj!

Mi volas nur mallonge danki por la informo, kiun Vi sendis al mi fare de la Radikala Partio. La informo estas valora, mi tajpis gxin, multobligis, kaj ecx pendigis kopion en mia mezlernejo. Via letero do ne estis sendita en la vakuon. Cetere, mi ricevis gxin ankaux al mia alia E-posxt-adreso, (gzeevi@shani.net.il), kiu estas grafika medio, sed en nek unu mi vidas la Esperantajn literojn, do, pardonu al ilia manko supre, kaj la kutima anstatauxigo per "x". Amike: Gavriel Zeevi, Kfar Yona, Israelo.

***

From: Damien Hall

To: Pr.Bruxelles@agora.stm.it

Subject: Re: < Kara Samideano... >

Kara Samideano,

Mi resendas al vi la kopion de via mesa^go kiun mi ricevis. Kiel vi vidas, ^gi estas skribite en vere terura Esperanto, kun leteroj kaj supersignoj mankantaj, kaj trudi^gis en ^gi neregularaj linoj d a fremda teksto, ktp. Mi vere esperas, ke oni ne sendis ^gin tiel al la UNO! ^Cu vi sciis, ke ^gi transdoni^gas en tiu stato?

Krome, mi scias nenion pri la Radikala Partio: kiuj vi estas? ^Cu la partio de la E~uropa Parlamento? Via informado / demando pri uzo de Esperanto en la Asembleo de la UNO ^sajnas tute bone, kvankam ^gi diras nenion novan: sed ^cian sukceson al ^gi!

Via,

Damien Hall

PS. De kie vi havas mian retadreson? Tio ne ^genas min, sed simple

interesas...

***

To: Pr.Bruxelles@agora.stm.it

Subject: < Kara Samideano... >

From: adonis.saliba%astral@bbsnet.com.br (ADONIS SALIBA)

Date: Fri, 10 May 96 08:26:00 -0300

Organization: - The Brazilian New Age BBS

Karega amiko,

P>mi informas vin, ke la Radikala Partio, kunlabore kun UEA kaj kun Esperanto Bone mi ne scias kion mi propre povas fari cxi tie por helpi vin, malgraux ke ni en Brazilo multege apogas kaj mense konscias pri viajn mirindajn laborojn. Kiel eble mi metos la informojn al mi sendataj disponeblaj en ni nacia reto nomata AstralNet, kie oni havas propran konferencon por esperanto. Certe sendante al mi informojn pri Radikala Partio, mi disponigos ilin al kiun ajn mi pensos kiu povus helpi al Esperanto kaj al Radikala Partio ankaux.

Samideane kaj amike

Um grande abraco

Adonis Saliba

adonis.saliba%astral@bbsnet.com.br

^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^

notu bone la novan adreson por atingi min!

Alto Astral BBS

ZC-AstralNet (333:333/0)

Dados:(011)8168384

Tel/Fax:(011)8156757

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail