To: Pr.Bruxelles@agora.stm.it
Subject: RE: < Kara Samideano... >
>6. La antau!npus!do de internacia helpa lingvo favorus la konservadon de la lingva kaj kultura ekologia sistemo de la mondo, c!r g!a ne!traleco helpus malplimultajn lingvojn ne cedi anta! grandaj, superregaj lingvoj.
Konsilo: Cxiam parolu pri homoj kiuj agas (cxi tie: "cedas"), kaj ne pri lingvoj. Lingovj ne agas.
>7. Krome, disvastigante tian ne-etnan ne!tralan lingvon, ni disvastigus >pac-edukon kaj ni fortigus kunlaboron per superado de la komunik-problemoj, >tiel ke homoj, kiuj ofte sentas sin ekster la c!fa fluo, povus plene >partopreni en demokrataj procedoj. Cxu "disvastigante n.n.lingvon" *auxtomate* signifas disvastigon de pac-eduko? Mia propono: "povas kontribui al"
>8. Tia internacia lingvo, vaste eksperimentata en la tuta mondo dum pli ol unu jarcento, jam ekzistas: Esperanto estas parolata de milionoj da homoj, g! havas vastan literaturon, kaj g! povas esti uzata por fari c!an internacian agadon kun rapideco kaj precizeco.
Propono por la lasta duonfrazo: ", kaj gxi jam estas uzata tre kontentige por plej diversaj internaciaj agadoj."
>9. Esperanto estas facile lernebla. Krome a!toritataj akademiaj instancoj pruvis ke, danke al g!aj lernaj kvalitoj, se oni konas Esperanton, oni povas pli facile lerni aliajn lingvojn. Esperanto estas la lingvo de la Internacia Akademio de Sciencoj de San Marino.
Se vi mencias "auxtoritatajn akademiajn instancojn", vi devas mencii ilin konkrete. La "propedeuxtikan valoron de Esperanto" prefere oni NE uzu, gxi ne estas suficxe science priesplorata kaj ne estas esenca ero de la lingvo Esperanto aux kialo lerni gxin.
Cxu "Esperanto estas facile lernebla"? Tiu frazo ofte kredigas al informatoj, ke tiu lingvo estus tre primitiva - aux ke gxi estus lernebla senpene. Fakte, oni ja volas esprimi ke la kapablo paroli la lingvon estas akirata pli rapide je Esperanto ol eble je alia lingvo.
>10. En 1954 kaj 1985 Unesko, la Organizaj! de Unuig!ntaj Nacioj por Eduko, Scienco kaj Kulturo, alprenis rezoluciojn favorajn je la internacia helpa lingvo Esperanto, kaj en 1994 g! aprobis financan kontribuon por projekto de internacia komunikado inter 105 lernejoj en 29 landoj de la mondo.
Mi rekomendas diri precize kion faris UNESCO "favore" al Esperanto. Fakte, gxi en 1954 konstatis la popolkomprenigan agadon de UEA kaj lauxdis gxin kaj konstatis ke ili kongruas al UNESCO-celoj, kaj rekomendis konsideri cxu uzi gxin.
>11. La alpreno de internacia lingvo kiel Esperanto fare de UN - komence en maniero aldona al la ses oficialaj lingvoj kun la!grada vastigo de g!a uzo g!s c!uj dokumentoj estos konservataj en Esperanto kaj nur difinitaj dokumentoj estos tradukataj al la aliaj lingvoj, postulus modestan komencan investon kompare al la sekvaj egaj kost-s^paroj kaj tio signifus kreskon de efikeco kaj, super c!o, de egaleco kiel c!fa rezulto.
UN jam alprenis internacian lingvon - ecx seson. "Internacia lingvo" nur povas esti subtitolo de Eo, sed Eo NE estas "LA internacia lingvo".
Cetere, bv konsideri: cxu cxiuj problemoj lingvaj forestus, se oni
uzus Eon anstataux alian lingvon aux interpretadon mempagitan? Cxu la problemo, ke iu ne parolas en sia unua lingvo, simple forestus nur cxar oni uzas Esperanton?
Jen nur kelkaj ideoj kiujn mi pensi legante vian tekston, kaj bv kompreni ilin nur kiel rekomendojn.
Mi deziras al via laboro sukceson
Amike Ziko
"Rau, lieber Freund, ist alle Theorie, doch GRUEN des Lebens
bunter Baum" Die Gruenen im Bundestagswahlkampf 1987
Ziko M. SIKOSEK studento pri historio kaj lingvistiko
Mgr.v.d.Weteringstraat 126 Universitato Utrecht, Nederlando
NL-3581 EN Utrecht Deutsch/Esperanto/Nederlands/English
tel.:+31/ 30/ 2 31 94 15 m.sikosek@stud.let.ruu.nl (gxis julio 96)
Cxu vi jam aligxis al INTERNACIA JUNULARA KONGRESO 1996 G"untersberge? Cetere, ne forgesu frutempan aligxon al INTERNACIA SEMAJNO Freiburg!