Date: Thu, 9 May 1996 08:22:41 -0400
From: ah514@freenet.carleton.ca (Manuel M Campagna)
To: Pr.Bruxelles@agora.stm.it
Subject: Re: < Kara Samideano... >
Bonan matenon / posttagmezon !
<mi informas vin, ke la Radikala Partio, kunlabore kun UEA kaj kunEsperanto Radikala Asocio, oficiale prezentis al la Unuigxintaj Nacioj la peton ke oni enmetu en la Tagordon de la venonta Asembleo de la Ekonomia kaj Socia Konsilio la demandon pri la internacia lingvo.>>
Mi gratulas pro via iniciato, kvankam mi dubas, ke gxi tuj efikos.
Tamen necesas iam komenci la premadon.
Cxu via partio estas suficxe aktuala por oficiale prezenti al la
Unuigxinta Naciaro la peton, ke oni enmetu en la Tagordon de la
venonta Asembleo de la Ekonomia kaj Socia Konsilio la demandon pri la epancipigxo de gegejoj. La nove liberigxinta Sudafrikio jxus adoptis en sia nova konstitucio la rajton je samseksamo. Cxi tiun vesperon la kanadia registaro tre versxajne (se konkludi lavx la lastatempa dua vocxdonado pri tiu modiflegxo : 178 kontravx 53) adoptos per tria kaj fina vocxdonado modifon de la Kanadio Homrajta Legxo (Loi canadienne des droits de la personne) tiurilate.
Dankon.
.
Manvxelo KAMPANJAHXA . . . . 1 613 789 21 11
opini-enketisto . . Otavo (Ontario) Kanadio
tradukisto (an/it/Eo -> fr) . . ah514@freenet.carleton.ca
***
Date: Thu, 09 May 96 13:13:28 -0700 (PDT)
From: Craig Chrisco Subject: Re: < Kara Samideano... >
To: Pr.Bruxelles@agora.stm.it
Dankon pro la Informo!
Cxu vi scias tion, ke la Literoj kun Supersignoj ne aperas en iom da Retposxtsistemoj, kiu enhavas mian. (Bedauxrinde, la Usonanoj kiuj konstruis la Interreton ne prizorgis (kaj ankoraux ne prizorgas) Lingvon aliol la alglan.)
Bonvolu reenretposxtigial mi Leterojn, mi sxatus peti.
Gxis relegi!
Amike via, Sinjorabo craig lee CHRISCO.
***
Date: Thu, 9 May 1996 22:33:16 +0100
From: Lawrence Mee To: Pr.Bruxelles@agora.stm.it
Subject: Re: < Kara Samideano... >
de: S-ro Lawrence Mee, 91 Whitebeck Court,
Manchester M9 7HR, Britio tel.: +44 (0)161 682 9659
elektronike: lorensmi@gn.apc.org
temas pri: Kara Samideano
Saluton! kaj Dankon! pro via mesagho. Senhezite mi deklaras, ke vi havas mian modestan subtenon por viaj provoj, fare de la Radikala Partio, ebligi debato(j)n pri utiligo de la internacia lingvo, Esperanto.
Estis por mi, tamen, malfacile legi la tekston de tiu mesagho de
vi. Mi konsilas al vi sekvi du 'regulojn' estontece, kiam vi
kompilas tekston por sendi elektronikan mesaghon.
La unua regulo estas limigi la tekstoliniojn al longeco de proksimume 65 karaktroj, (kiel mi nun faras).
Sed la dua regulo estas pli grava ol tiu unua regulo: ne provu sendi la specialajn literojn de Esp., krom per uzo de la zamenhofa
konsilo en tiu rilato. Tiu konsilo, (en la Fundamento de Esper-
anto), kvankam farita antau< multaj jaroj, (al presistoj kiuj ne
disponas pri la specialaj pecoj por nia lingvo), validas ankorau<,
rilate al la InterReto. La konsilo estas: uzu: ch gh hh jh sh kaj u - kvankam mi mem ordinare uzas u< kiel vi jam rimarkis.
La kauekster la unuaj 128 de la sistemo, rezultas en ne-bezonataj trans-iroj de unu al posta pagho, akompanataj foje de elpreso de tute
negebla karaktro.
Mi faras tiujn chi konsilojn pro intenco helpi vin, kaj mi nun esperas, ke vi ilin ricevas sen ia sento de gheno.
Restas amike kaj samideane via,
Lorens' Mi.
***
Date: Sun, 12 May 1996 13:59:01 -0800
To: Pr.Bruxelles@agora.stm.it
From: phopkins@uvic.ca (Paul Hopkins)
Subject: Re: < Kara Samideano... >
Estimata!
Dankon pro la informo pri la iniciato de la Radikala Partio rilate ECOSOC.
Mi - kaj sendube cxiuj esperantistoj - esperas je via sukceso, kaj mi volonte ricevos pliajn informojn pri la progreso de via laboro.
Sincere,
Paul Hopkins
redaktoro de la asocia organo
de la Kanada Esperanto-Asocio
-------------
Paul Hopkins
(home office) Linguistics Department, University of Victoria
P.O.Box 3045, Victoria, BC Canada V8W 3P4
Fax (office): (604) 721-7423
(May - August 1996) Linguistics Department, Simon Fraser University
Burnaby, BC Canada V5A 1S6
Tel (office): (604) 291-3478
***
Date: Mon, 13 May 1996 02:09:07 -0400
To: Pr.Bruxelles@agora.stm.it
From: Torben Svendsen Subject: Esperanto/Internacia Lingvo
Cc: alex@asisto.spb.ru, kehlet@cybernet.dk
Olivier DUPUIS
(sekretario de Radikala Partio
transnacia kaj transpartia - deputito en la Europa Parlamnto)
Kopenhago, 13.05.1996.
Estimata Olivier Dupuis,
Mi dankas pro via publika ret-letero pri la Radikala Partio kaj UNo. Mi havas kelkajn rimarkojn koncerne al ghi..
Estas tre interesa ke ekzistas transnacia politika partio (Radikala Partio), kiu uzas la internacian lingvon Esperanto kiel sian veran internacian lingvon! Mi NE detale konas la partiprogramon, la bazajn principojn de la partio kaj ankau ne la formalajn kunlabor-rilatojn al Universala Esperanto-Asocio (UEA) - tial mi NE kvalifikite povas esprimi min pri la Partio kaj ties celoj kaj valoroj rilate al Esperanto, UEA kaj la Esperanto-movado.
Vi skribas ke la Partio estas agnoskita de Unighintaj Nacioj (UNo), kiel Ne-Registara Orginazajho. Chu ne Universala Esperanto-Asocio (UEA) havas la saman agnoskon che UNo??
Vi skribas ke la Radikala Partio KUNLABORE kun UEA oficiale prezentis al Unighintaj Nacioj(Uno) la peton enmetu en la Tagordon de la venonta Asembleo de UNO (pri Ekonomia kaj Socia Konsilio) la demandon pri la internacia lingvo (Esperanto). Precipe tial vere miras min, ke en ghenerala infomteksto pri aplikado de internacia lingvo en UNo estas uzata pluraj maltaugajn vortojn kaj nedokumentitajn informojn pri Esperanto.
1. Pri la esprimo: Internacia HELPA LINGVO (vaste uzata en via informteksto)
Universala Esperanto-Asocio (UEA) eldonis en 1974 artikolserion en formo de broshuro kun la titolo:
"POR PLI EFIKA INFORMADO". Trovighas en gni multaj kvalifikitaj konsiloj kaj rekomendoj de UEA pri la ghenerala informado pri Esperanto. I. a. sur pgho 4 en ghi staras: KION EVITI? fakte ankau kial estas rekomendite NE uzi la maltaugajn epitetojn HELPA, ARTEFARITA, VERDA pri Esperanto. Jam en julio 1956 estas akceptita en la kunveno de la reprezentantoj de la Informa Fako de UEA en Frostavallen, Svedio "Fundamenta Principaro de Informado pri la Internacia Lingvo" (Principaro de Frostavallen), kiu konsilas pri la sama afero kun la celo prezenti la Internacian Lingvon en la ghusta lumo. Kial ne pozitive utiligi tiun valorojn informojn? . Precipe estas gravega afero en rilato al UNO - chu ne?
2. Pri la kvanto da ESPERANTO-PAROLANTOJ en la mondo:
En la informteksto staras: Esperanto estas parolata de milionoj da homoj.
Eble jes - eble ne. La fakto estas ke ni NE scias la precizan kvanton da Esperanto-parolantoj, char tiu depenas ankau de la konkretaj akcepteblaj difinoj de "Esperanto-parolantoj - (Esperantistoj)". Ekz-e kiom da shak-ludantoj trovighas en la mondo? Se oni mencias iun kvanton, estas necese ankau indiki ke temas pri persona diveno.
Netaugaj kaj superfluaj informoj estas chefe nur balasto por la ghenerala akceptado kaj disvastigo de Esperanto. Estas saghe pripensu tion en la inform-laboro kaj ankau necesa por sukcesa informado pri Esperanto.
Kun amikaj salutoj de
Torben Svendsen
(Bibliotekisto)
* Livet er en orken - og vi er Kamelerne (Storm P. 107 fluer).
***
Date: Sun, 12 May 1996 22:06:23 -0400
From: ae110@freenet.carleton.ca (Raymond Brisebois)
To: Pr.Bruxelles@agora.stm.it
Subject: e-mesaghoEstimata Olivier Dupuis,
Dankante vin pro via letero < Kara Samideano ...> de 1995 05 08 mi deziras pli da informo pri la Radikala Partio kaj E.R.O.
Antau du jaroj, mi kontaktis E.R.O -n pri la Fundapax projekto, proponante min esti unu Kanada kontakto por informi pri kaj peri la oferton de la projekto al la loka (gubernia) lerneja konsilio, sed mi ne sukcesis kontakti la E.R.O. per sia disdonita e-poshta adreso (E.R.A.@agora.stm.it) kaj devis au korespondi perposhte (helik-poshte) au fakse, kiu estas multekosta.
Ankau antau du au tri jaroj mi ricevadis numerojn de la organo de la Radikala Partio. Mi vere interesighas pri la Partio: chu estas
reprezentantoj en Kanado au Usono? Au chu tiu partio estas nur-europa fenomeno?
Mi petas vin ke vi sendu al mi informon pri la partio (historio,
konstitucio, soci-ekonomiaj kaj politikaj celoj ktp.
Antaudankante vin, salutas
Raymond Brisebois
P.O. Box 1930, Deep River, ON
CANADA K0J 1P0 613-584-1309