From: derk@saluton.iaf.nl (Derk Ederveen)
Date: 29 May 96 22:47:16 +0100
Subject: < Kara Samideano... >
Organization: Esperantlingva Bultenejo Saluton! +31-53-4326886
To: Pr.Bruxelles@agora.stm.it
Kvankam mi aprezas ke vi sendas informojn al mi, mi ne aprezas se mi ricevas la saman mesagxon KVINFOJE!!
Mi devas pagi por ricevi mesagxojn!
Cxar vi sendis la mesagxojn al la adreso kiu validas por aligxoj al la Esperanto-Adresaro, mi konsideron ilin kiel aligxo por vi mem kaj la radikala partio. Vi aperos en la nova versio kiu aperos komence de la venonta monato.
La Adresaro haveblas multloke en la reto, cxi-sube mi kopiis la akireblecojn el la listo. Bedauxrinde mi ne mem povas sendi la Adresaron al vi; mi retumas per modemo tra Fidonet, kaj tial ne facilas sendi multajn grandajn mesagxojn. Krome multekostas.
Se vi iel aktivas en Esperantio, ekz-e cxar vi membras en iu estraro, helpas pri gazeto, umas en la loka klubo ktp., bv. nepre sciigi tion, por ke mi povu mencii tion en la Adresaro. Ju pli da informoj, des pli bone. Bonvolu sciigi min se vi sxangxos retadreson, aux se vi (ho malgxojo) perdus vian retadreson. Tiukaze, bv. uzi la ekzemplajn aligxilojn.
Denove, dankon pro via permeso!
3. Akireblecoj
Tiu cxi dosiero haveblas de:
- wais://wwwtios.cs.utwente.nl/adresaro kaj ankaux troveblas en la indeks-pagxoj (http://wwwtios.cs.utwente.nl/esperanto/)
- http://www.knooppunt.be/~fel
En tiu TutTeraTeksajxo-pagxo vi trovos ligon al la Adresaro.
- gopher: telnet otax.tky.hut.fi, login 'gopher', elektu
'Information in English', 'Topics', 'Esperanto', 'Esperanto-Adresaro'.
- ftp.netcom.com:/pub/el/elna/E-adresaro/esperanto-adresaro.txt
- ftp.stack.urc.tue.nl:/pub/esperanto/introductions.dir/esperanto-adresaro.txt
Dum la unuaj tagoj post publikigo, la plejplej aktuala versio ankoraux
troveblas en /pub/esperanto/incoming/introductions.dir.
- retposxto: sendu jenan ordonon al : get ftp://ftp.stack.urc.tue.nl/pub/esperanto/introductions.dir/esperanto-adresaro.txt
La Adresaro alvenos retposxte, en kelkaj pecoj.
- retposxto: sendu jenan mesagxon al : connect ftp.stack.urc.tue.nl
reply cxi-tie-metu-vian-retposxtan-adreson
get pub/esperanto/introductions.dir/esperanto-adresaro.txt
quit
aux jenan al (aux doc.ic.ac.uk / cs.uow.edu.au): reply-to cxi-tie-metu-vian-retposxtan-adreson
open ftp.stack.urc.tue.nl
cd /pub/esperanto/introductions.dir
get esperanto-adresaro.txt
quit
Vi ricevos rapidan respondon. La Adresaro alvenos plejofte post sep tagoj. Se vi havas problemon, provu open/connect 131.155.140.128 en la unua linio.
Same: monatkomence sercxu en /pub/esperanto/incoming/introductions.dir.
- se vi havas bitnet-adreson, vi sendu jenan mesagxon al : ftp ftp.stack.urc.tue.nl
login anonymous viakonto@masxino
cd pub/esperanto/introductions.dir
get esperanto-adresaro.txt
quit
Same: monatkomence sercxu en /pub/esperanto/incoming/introductions.dir.
Se vi havas problemon, provu uzi 'ftp 131.155.140.128' en la unua linio.
- Bultenejo Saluton! de Wim Koolhoven (Tel. +31-53-326886, Fidonet 2:283/323) kiel ADRESARO.ARJ aux magia nomo ADRESARO. Ankaux cxe BBS-Tarsis (2:345/602).
- Bultenejo de Kai P"OHLMANN (Tel. +49-40-7330601, ISDN 73670080), uzantnomo "gast" sen sxlosilvorto. La Adresaro estas en /pub/esperanto/textoj.
- Fidonet-dosierehxo (file echo) WAT_ESP. Informoj cxe Bultenejo Saluton!, aux cxe 2:241/200, bultenejo Columbus de Joerg Sievers, Bremerhaven, Germanio.
- CompuServe FLEFO (Foreign Language Forum, Library).
Pierre JELENC de tempo al tempo aktualigas la dosieron tie.
Bv. sciigi min se cxi tiu Adresaro regule aperas aux aperu en aliaj lokoj! Bedauxrinde, mi ne povas mem sendi al vi aktualan version.
4. Aligxiloj ekzemplaj
Bonvolu uzi NUR la suban formaton por sendi korektojn aux aldonojn. Atentu la uzadon de spacoj, krampoj, majuskloj kaj minuskloj, kaj supersignoj. Sendu nur informojn pri vi mem. Kiel vi vidas, gxenerale sendu informojn ekzakte en la formato de la Adresaro. Signu forigendajxojn per '--'.
Bonvolu kopii unu el la subaj ekzemploj en vian mesagxon, anstatauxu la ekzemplojn per viaj propraj informoj, kaj sendu kun temlinio (Subject) `Adresaro' al la administra adreso supre.
| EKZEMPLO 1 (aldono de novaj informoj)
| ==========
| ALDONO
| - Lando (.ln)
| + Nomo FAMIL'IA (rimarko)| ++Nomo FAMIL'IA | ENUO (Ekzempla Nacia Umanta Organizo):
| prezidanto: Nomo FAMIL'IA
|
| - ENUI (Ekzempla Novajxagentejo Umanta Internacie):
| peranto: Nomo FAMIL'IA (.ln)
| EKZEMPLO 2 (anstatauxo de retadreso)
| ==========
| KOREKTO
| - Lando (.ln)
| --- Nomo FAMIL'IA | + Nomo FAMIL'IA | EKZEMPLO 3 (anstatauxo de funkcio)
| ==========
| KOREKTO
| - Lando (.ln)
| ENUO (Ekzempla Nacia Umanta Organizo):
| --- prezidanto: Nomo FAMIL'IA
| kasisto: Nomo FAMIL'IA
| EKZEMPLO 4 (informo pri nefunkcianta retadreso)
| ==========
| KOREKTO
| - Lando (.ln)
| --* Nomo FAMIL'IA 5. Statistikajxoj
110293: 310 adresoj de 219 personoj el 26 landoj.
67 landaj kaj lokaj organizoj/gazetoj, kaj 18 internaciaj.
010194: 528 adresoj de 364 personoj el 37 landoj
125 landaj kaj lokaj organizoj/gazetoj, kaj 28 internaciaj.
010195: 688 adresoj de 485 personoj el 44 landoj
174 landaj kaj lokaj organizoj/gazetoj, kaj 36 internaciaj.
010196: 876 adresoj de 624 personoj el 50 landoj kun 33 retaj delegitoj
191 landaj kaj lokaj organizoj/gazetoj, kaj 42 internaciaj.