Date: 24 Jun 96 19:50:28 EDT
From: Jorge Medrano <71630.260@CompuServe.COM>
To: Olivier Dupuis Subject: Mi petas informojn
Kara samideano Dupuis:
Mi kore dankas vin pro via informo rilate la prezenton de esperanto je la U.N., kaj kompreneble mi forte gratulas vin pro tio kaj mi voluntulas ian ajn subtenon kiun vi bezonu.
Mi tre kore dankos se vi povas sendi al mi informon pri la Radikala Partio kaj la Radikala Asocio. Mi kredas ke mi konsentos pri la plimulto de viaj celoj, kaj mi povus esti ano de la partio! Mi komprenas esperanton, la anglan kaj la hispanan.
Mi dankas vin pro via atento kaj samideane salutas vin
Dr. Jorge Medrano
71630.260@compuserve.com