Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mar 11 mar. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Archivio segreteria PR
- 23 agosto 1996
"Transnational Fax"/Torben Kehlet

Date: Wed, 21 Aug 1996 09:00:11 -0700 (PDT)

To: Pr.Bruxelles@agora.stm.it

From: Torben Kehlet

Subject: Esperanto.net

Estimata,

mi ankau' ne tre s'atas ricevi duonkomercajn mesag'ojn per la reto.

Mi tamen kurag's sendi al vi kelkajn vortojn, c'ar mi opinias ke temas pri afero, kiu povus grave helpi nian laboron por Esperanto:

En kunveno pri Internet-o dum la 81-a UK in Prago levig'is la demando pri kunordigado kaj simpligo de la nunaj h'aosaj kaj komplikaj problemoj rilate al la internetadresoj. Oni esprimis la ideon, ke estus dezirinde havi unu fiksan retadreson por la tuta vivo kaj krome la propagandan kaj informan efikon kion havus la fakto, se la vorto Esperanto estus parto de la retadreso.

"La esperantistoj kaj esperanto-organizoj nuntempe havas tute malsimilajn retadresojn. Tio estas parte kauzita de la fakto, ke la homoj log'as en diversaj mondpartoj, s'ang'as stud- kaj laborlokojn, translog'ig'as al alia urbo ktp. Pro mia intereso pri Internet kaj Esperanto kaj pro miaj longjaraj spertoj en la esperanto-movado, mi proprainiciate prenis sur min la taskon da iniciatanto, kaj post konsilig'o kun UEA rezervis la nomon Esperanto.net. La virtuala komputila servanto estas lokita en Silicon Valley in Usono, kaj ni havas la mondan rajton de la adreso "Esperanto.net."

C'iu esperantisto kaj ties familio kaj c'iu esperanta organizo povas havi sian retadreson kun la sufikso .... @esperanto.net, do ekzemple "torben_kehlet@esperanto.net" au' "dea@esperanto.net". Nur se du personoj au' organizoj havas precize la saman nomon, oni devas iom s'ang'i tiun regulon per aldono de la lando a.s. Ankau' tutaj familioj povas alig'i sub ekz. "familio.kehlet@esperanto.net." (tiam la tuta familio povas legi la leterojn de unu la alia - ankau' se ili log'as aparte)"

Se tiu iniciato havas vian intereson, mi invitas vin legi pli per la TTT (WWW)-reto "http://esperanto.net"

Antau' c'io mi petas viajn reagojn, - ankau' se negativaj!

Sincerajn salutojn

Torben Kehlet

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail