Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mer 02 lug. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Archivio segreteria PR
- 5 settembre 1996
Esperanto/Re: Komuniko

Date: Wed, 4 Sep 1996 14:43:13 +0100 (BST)

From: Alan Iwi

To: Pr.Bruxelles@agora.stm.it

Subject: Re:

Pr.Bruxelles@agora.stm.it sendis retposxton pri:

# organizajxo!

# KOMUNIKO DE ESPERANTO RADIKALA ASOCIO

Pro la versio de mia retadreso kiun vi uzis, estas por mi klare ke vi cxerpis mian retadreson el la "adresaro de rete atingeblaj esperantistoj kaj esperanto-organizoj" fare de Derk Ederveen.

Mi atentigas por vi la jenan postulon, citatan el la komencaj frazoj de la enkonduko de tiu adresaro:

Tiu cxi Adresaro celas faciligi *rektan* komunikadon inter Esperantistoj kaj Esperanto-organizoj. Homoj konsentis pri publikigo *nur pro tio*!

BONVOLU DO NE UZI GXIN POR SENDI MESAGXON AL `CXIUJ'. Por tio, sendu mesagxon al adreso kaj 99% de la personoj en tiu cxi listo ricevos gxin.

Sxajnas do ke vi uzas la adresaron mallaux gxiaj celoj, kontraux la volo de jxiaj kreintoj kaj anoj, malobee al la instrukcioj.

La unuan fojon kiam vi faris tiel, mi toleris tion kaj ne plendis. Sed cxi-foje mi ja plendas. Mi ne deziras devi eks-anigxi de la listo pro misuzado.

Antauxdankon pro via estonta komplezemo.

Via,

Alan

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail